ESPERANTA FINNLANDO 1967 N:o 1


LA NUNTEMPA BABELO HAVAS OFICIALAJN LINGVOJN

En ligo kun la transdono de la Propono al Unuiĝintaj Nacioj pri la solvo de la lingva problemo, pri kio informis nia gazetaro, ŝajnas utile diri kelkajn vortojn pri la lingva situacio en internaciaj organizaĵoj kaj ĝenerale en la internaciaj rilatoj.

Post la Dua Mondmilito la lingva situacio konsiderinde komplikiĝis. Diference de la Ligo de Nacioj, kiu uzis nur du lingvojn, Unuiĝintaj Nacioj havas kvin oficialajn lingvojn. La Ĝenerala Konferenco de UNESKO havas nuntempe ok oficialajn lingvojn, sed ĝi povas rekoni ankaŭ aliajn lingvojn kiel oficialajn. En la organizaĵoj de la Eŭropa Komunaĵo la franca, germana, itala kaj nederlanda estas oficialaj, do sen la angla, hispana aŭ ĉina, kiuj estas oficialaj en UN kaj en UNESKO.

En aliaj organizaĵoj, same tiel, pluraj lingvoj estas oficialaj. Malofte troviĝas organizaĵoj, kiuj uzas nur unu lingvon. Multaj havas tri, kvar aŭ pliajn oficialajn lingvojn. Ilia nombro kelkfoje atingas ses aŭ sep.

Por mildigi tiun malfacilan situacion oni enkondukis la t.n. laborajn lingvojn. Sed ankaŭ sur tiu kampo manifestiĝis la deziro de la grandaj potencoj doni al sia lingvo prestiĝan pozicion. Ekzemple, en UNESKO en la komenco nur la angla kaj franca estis laboraj, sed iom poste oni devis enkonduki ankaŭ la hispanan kaj fine la rusan kiel laborajn lingvojn.

La ideo de »laboraj lingvoj» ne nur ne solvis la problemon eĉ por la limigitaj bezonoj de la respektivaj organizaĵoj, sed iusence eĉ komplikis ĝin.

La tuta lingva problemo, kiu fariĝis pli sentebla de jaro al jaro, manifestas plurajn aspektojn.

El pure lingva vidpunkto la problemo havas multajn facetojn, kiuj reflektas la saman bazan malfacilaĵon, nome la malfacilaĵon atingi mastradon de kiu ajn fremda nacia nacia lingvo. Kiel konate, malgraŭ la grandaj fortostreĉoj kaj tempo dediĉitaj al lernado de fremdaj lingvoj en lernejoj, relative tre malmultaj atingas kontentigan scion de tiuj lingvoj. La rezulto estas ne nur, ke eĉ kleraj personoj ne povas rekte interkompreniĝi, sed ankaŭ oficialaj interpretistoj ofte ne komprenas la intervenojn eldiritajn de personoj en lingvoj ne sufiĉe konataj al ili. Tio kaŭzas senfinajn komplikaĵojn, tempoperdon kaj miskomprenojn.

El socia vidpunkto necesas memori, ke hodiaŭ la internaciaj rilatoj en la plej vasta senco de la vorto ne plu estas monopolo de privilegiitaj unuopuloj, sed rajto de la amasoj. Milionoj, kiuj vizitas pro kiu ajn kaŭzo aliajn landojn restas mutaj kaj surdaj en fremdaj lingvaj medioj. Sur la kampo de oficialaj rilatoj la limigita nombro de oficialaj lingvoj kreas plian malfacilaĵon. Nur la landoj, kies lingvoj estas oficialaj, povas elekti la plej kompetentajn specialistojn kiel siajn reprezentantojn. La aliaj landoj devas elekti inter la limigita nombro de specialistoj kiuj posedas almenaŭ certagrade iun el la oficialaj lingvoj. Tio necese malaltigas la intelektan nivelon.

El psikologia vidpunkto la problemo manifestiĝas en la konata fakto, ke personoj devigataj uzi fremdan nacian lingvon sentas sin forte ĝenataj. Ju pli klera oni estas, des pli lingve konscia oni fariĝas. Nur la plej primitivaj esprimas sin libere, ĉar ili tutsimple ne konscias pri la eraroj kiujn ili faras parolante fremdan lingvon kaj pri la miskomprenoj, kiuj pro tio povas okazi.

La tuta lukto pri la oficialigo de diversaj lingvoj montras la politikan gravecon de la demando. Nacio, kies lingvo estas oficiala, ĝuas konsiderindajn avantaĝojn el ĉiuj vidpunktoj. Tial ĉiu nacio klopodas havigi al sia lingvo kiel eble plej favoran pozicion en la internaciaj rilatoj. Ĉar neniu nacio estas tiel forta, ke ĝi povus altrudi al ĉiuj aliaj sian lingvon kiel la solan por internacia rilatado, ekestis la nuna malfacila situacio, Ĝi ankaŭ klare indikas, ke la lingva problemo ne povas esti solvita per kiu ajn nacia lingvo.

Fine, la ekonomia aspekto manifestiĝas en la grandegaj kostoj de multlingveco. Tiuj kostoj rilatas ne nur al internaciaj organizaĵoj, kies buĝetoj montras grandegajn sumojn por interpretado, traduko kaj aliaj laboroj kaŭzitaj de multlingveco, sed ankaŭ al ĝeneralaj kostoj por lernado de fremdaj lingvoj.

En tiaj kondiĉoj la sola racia solvo estas la ĝeneraliĝo de la uzo de la neŭtrala Internacia Lingvo Esperanto en la senco de la Propono prezentita al Unuiĝintaj Nacioj. La enkonduko de Esperanto en la internaciajn rilatojn solvus la lingvan problemon en ĉiuj ĝiaj aspektoj: lingvistika, socia, psikologia, politika kaj ekonomia. Ĝi donus avantaĝojn por ĉiuj kaj en neniu senco povus malutili al kiu ajn.

(Noto por la uzantoj de la tezaro: Eventualajn pliajn informojn oni povas trovi en la dokumento de CED A/II/1 »La Lingva Problemo en Internaciaj Rilatoj».)


»Kiel estiĝas komuna lingvo»

Informagentejo Novosti sciigas, ke la granda edonejo »Nauka» en Moskvo baldaŭ aperigos (eble jam aperigis) la libron »Kiel estiĝas komuna lingvo» de Eduard Svadosta. La libro verŝajne estas ruslingva.

Kiam kaj kiel estiĝas lingvo komuna al la homaro, kaj kia ĝi povus esti? Ĉu iu nacia lingvo estos la komuna mondlingvo aŭ ĉu la nunaj lingvoj unuiĝos? Ĉu oni povas celkonscie krei komunan, vivan lingvon? La verkinto dediĉas multajn paĝojn al la menciitaj problemoj, kiujn li konsideras tre gravaj.

Krome, sro Svadosta pritraktas ekzemple ĉi tiujn temojn: originalaj kaj artefaritaj elementoj en nunaj kaj estontaj lingvoj, la signifo de estonta komuna lingvo al la konstanta proksimiĝo de la popoloj kaj al la konstruado de la komuna kulturo de la nova homaro. Per multaj ekzemploj la aŭtoro montras, ke la komuna lingvo ne apartenas al fora futuro; ĝi estas problemo de nia epoko.


Inflacio?

Laŭ decido de la ĵus okazinta VIa jarkunveno (de E.A.F.) la kotizaĵoj por la agadperiodo 1920/21 (ĝis la venonta VIIa jarkunveno) estas fiksitaj jene:

por grupaj anoj Fmk 2:–

» izolaj esperantistoj » 10:–

(Esperanta Finnlando, aprilo 1920)

* * *

La kunveno decidis ke la individua kotizo por la jaro 1967estas 10 mk. – – Estis decidate, ke la membrosocieto pagas 2 mk po membro.

(Protokolo pri la jarkunveno de EAF, 6. 11. 1966.)


ONIDIRE

– Ĉu vi aŭdis, ke la urbestro de Moskvo ordonis mortigi ĉiujn katojn en la urbo.

– Vi ŝercas, ili ne povas esti tiel kruelaj! Kaj kia amaso da katoj...

– Ĝuste tial. Ne eblas toleri multegon da bestoj, kiuj senĉese krias: »Maŭ, Maŭ!»


La unua serioza averto al Arvikolo de la redakcio de Esperanta Finnlando

La redakcio longe diskutadis pri la skribaĵaĉo de Arvikolo, kiu aperis sur paĝo 69 en nro 9/66 de nia gazeto. Arvikolo tre insulte skribas pri sro Simo Raumavirta kaj eĉ kuraĝas samtempe fanfaroni pri siaj propraj meritoj! Jen ree pruvo pri la alta moralo de nia redaktinto: li ne cenzuris eĉ tiun brutan ofendon kontraŭ si mem.

La nova redakcio, post multhora profunda pripensado kaj ĉiuflanka pritraktado de la dilemo kaŭzita de ĉi tiu atenco kontraŭ ĉiuj reguloj de la Etiketo, la Logiko kaj, plej grave, kontraŭ ĉiuj Sanktaj Bovinoj, decidis pri la sekva

Rezolucio

La redakcio de Esperanta Finnlando

– rekonante la gravegecon de la laboro plenumita de sro Simo Raumavirta dum lia redaktereco

– plene komprenante la malicecon kaj malnoblecon de la rimarkigoj de Arvikolo

– konsiderante plej grava la taskon donitan al ni de la Etiketo, la Logiko kaj la Sanktaj Bovinoj kaj tamen

– komprenante la grandan valoron de la antaŭaj artikoloj de Arvikolo

DECIDAS

kondamni Arvikolon al daŭra verkado por Esperanta Finnlando kaj rekomendi, ke li humile petu pardonon de sro Raumavirta


VIDU LA

LIBROLISTON

SUR PAĜO 43 NUMERO 5–6/1966. LA PREZOJ NE ALTIĜIS, SED ATENTU PRI NOVA ADRESO: MENDU ĈE Fondumo Esperanto Iirislahti Ĝirokonto 6564


Reklamu en

ESPERANTA FINNLANDO

Tio distingas vin


HELSINGÖR

La internaciaj feriaj Esp-kursoj okazos 23.–30. de julio en La internacia Altlernejo (tute modernigita) de Helsingör, Danlando. Venu por ĝui belan feriosemajnon en vere Esperanta rondo. Prospekto senpage havebla ĉe

L. Friis, Ingemannsvej 9, ÅBYHØJ, Danlando

NB. Aŭtunaj feriaj Esp-kursoj okazos en la altlernejo JUNAJ HEJMOJ ĉe Århus, Danlando, 15.–21. de okt. Provizora programo jam havebla ĉe L. Friis.


Al Tel Aviv

La 52a Universala Kongreso de Esperanto okazos de la 2a ĝis la 9a de aŭgusto en Tel Aviv, Israelo. Laŭ statistiko de la 25a de januaro, nur 3 personoj aliĝis el Finnlando. Nun estas bonega okazo viziti landon, kiu tre multe kontribuis al la evoluado de la historio. Petu detalojn pri vojaĝeblecoj k.a. de la ĉefdelegito Joel Vilkki, Somero. Li ankaŭ akceptas la aliĝilojn. – Ne forgesu aldoni poŝtmarkon, se vi nur petas informojn.


Litovio vokas

En novembro pasintjare ni ricevis leteron de sro Zakaŝanskij el Litovio. Li volas scii, kiom da finnoj eble deziras partopreni la Baltan esperanto-tendaron aranĝotan ĉijare en Vilnius. Li petas nin peri similan demandon ankaŭ al Norvegio kaj Svedujo; ni esperu ke iu el niaj skandinavaj amikoj vidos ĉi tion. Se la afero interesas vin, skribu al sro R. M. Zakaŝanskij, Abon. deže 10, Vilnius-24, Litova SSR


Ventoj en la redakcio

Kiel vi, kara leganto, povis konstati el la lastaj numeroj de Esperanta Finnlando, estis iomete malfacile al la gazeto aperi regule. Sur la lasta paĝo de numero 9 la redaktinto prenis ĉiun kulpon pri la prokrastiĝo sur sin mem. Ni tamen konsilas al vi: ne kredu lin; al la naskiĝo de gazeto kontribuas ankaŭ multaj aliaj faktoroj ol la laboro de la redakcio.

En sia dankskribo sekciestro Simo Raumavirta, la redaktinto, forte kritikis siajn proprajn produktaĵojn – Esperanta Finnlando ja estis redaktata nur de li – nomante sin eĉ »diletanto». Jen vi havas ekzemplon de plej bonkvalita modestulo. Li nomas sin diletanto, kvankam li sukcese aperigis 58 numerojn de Esperanta Finnlando! Li aperigis ilin malgraŭ la malabundeco de taŭgaj kontribuaĵoj, malgraŭ sia propra respondeca profesio, malgraŭ la manko de abundaj monrimedoj, malgraŭ ĉiaj aliaj malfacilaĵoj.

Laŭ la Plena Vortaro, diletanto estas persono, kiu sin okupas pri arto aŭ scienco neprofesie kaj celante nur sian plezuron. Ne eblas kredi, ke sro Raumavirta celis nur »sian plezuron», kiam li redaktis nian gazeton. Li ja estas inteligenta homo, kiu certe komprenas, ke almenaŭ la legantoj ne kaŭzas multajn plezurojn. Efektive, per cito el la poŝtkarto de »nova estrarano de EAF» sro Raumavirta montris, kiajn laŭdojn la redaktantoj povas atendi. – Sed ĉiu krimulo meritas punon: la sendinto de la poŝtkarto nun estas unu el la redaktantoj de Esperanta Finnlando.

La redaktinto de nia gazeto certe meritas multan laŭdon; ĉiu leganto ja konstatis ekzemple la altan kvaliton de la artikoloj, kiujn li mem verkis. Ni tamen ŝparas la vortojn, ĉar eĉ modera laŭdo povas tro aspekti memorskribo. Sro Raumavirta sendube estas memorinda, sed ni celas ion multe pli aktivan: ni deziras, ke li ankoraŭ estonte vidigos sian spriton al la legantoj de Esperanta Finnlando.

Ni tre volonte publikigus ĉi tie foton de Simo Raumavirta, ni eĉ havas por tio pretan kliŝon. Ni tamen ne kuraĝas reuzi la bildon, (ĝi aperis en nro 6 de 1965), ĉar Esperanta Finnlando ja estu strikte neŭtrala rilate al ĉiaj ismoj. Oni rakontis al ni, ke la foto siatempe forte indignigis iun leganton, ĉar nia estimata eksredaktoro impertinentis propagandi nikotinismon: la bildo montras lin kun pipo en la buŝo, kaj eĉ fumo supreniĝas el la forneto.

Novjaraj promesoj

Eble vi nun revas, ke la nova redakcio promesas aperigi la gazeton plej regule kaj kun interesega enhavo. Via seniluziiĝo estu kompleta: ni promesas nur havigi al vi iom da papero, kiu ambaŭflanke havas presita tekston en esperanto, eventuale eĉ bildojn. Ni kompreneble celos bonan enhavon, sed pri boneco ja ĉiu havas sian propran opinion. Espereble ni iam povos doni al vi proksimumajn eldondatojn, sed unue ni mem akiri iom da rutino pri la laboro.

Kvankam ni ne promesas multon, ni kuraĝas postuli ke vi, la legantoj, promesu des pli. Promesu verki al ni. Skribu al ni viajn opiniojn pri la estinta kaj estonta enhavo de EF, sed antaŭ ĉio: verku por la gazeto. La redaktoroj ne estas ĉie ĉeestantaj raportistoj; ni povas mem priskribi tre malmultajn okazoĵojn, vi raportu al ni pri la aliaj. Priesperantaj novaĵoj estas ĉiam bonvenaj, sed ni ne volas limigi la temojn de viaj verkaĵoj: se vi estas astronomo, rakontu al niaj legantoj pri kvasaroj; se vi estas fizikisto, rakontu pri kvarkoj; se vi estas terkulturisto, rakontu pri ŝtataj subvencioj; se vi emas kapti fiŝojn, rakontu pri tiu 20-kilograma ezoko, kiun vi ne kaptis; se vi estas pimpa virino, rakontu pri la viroj, kvankam la virlegantoj certe preferas ke vi rakontu pri vi mem...

Finfine ni esperas, ke vi ne koleros al Esperanta Finnlando, se la redakcio estos sufiĉe stulta por ne akcepti vian verkaĵon, kvankam vi ĝin skribis per sango el via koro. Vi ja rajtas koleri al la redaktantoj, sed kompatu la povran gazeton.

Espereble nia kuna irado estos antaŭenirado.

La redakcio


Ni fiere prezentas. . .

Iam kaj tiam ni havas okazon fiere prezenti ion aŭ iun. Nun temas pri libro, pri nova libro.

Ni ja scias, esperantistoj, kiajn servojn por nia afero faris Vilho Setälä, ni scias eĉ kion li signifas por la esperanto-movado en la tuta mondo. Ni scias, ke li kompilis multajn gravajn verkojn por la studantoj de esperanto. Egale bone ni memoras, ke li tre ofte verkadis gazetartikolojn, kiuj estis ĉiam interesaj, ĉiam instruaj kaj gvidaj. Sed ni ĉiuj ne estas en tia feliĉa situacio, ke ni posedus la malnovajn jarkolektojn de preskaŭ ĉiuj esperantogazetoj en la mondo, por ke ni povu relegi, laŭvole, la skribaĵojn de Vilho Setälä. Kaj, se ni eĉ posedus la kolektojn, la artikoloj en ile estas tamen dise kaj malfacile troveblaj.

Nun ni havas la ĝojon informi por niaj legantoj, ke finfine aperos kolekto de artikoloj, eseoj kaj beletraj verkaĵetoj de Vilho Setälä, en libroformo. Finfine, ĉar tian libron ni jam dum jaroj atendis. La libro aperos sub titolo »Fortoj de l’ vivo», kiu laŭ mia opinio estas tre bona nomo por kolekto de verkajoj de Vilho Setälä. Mirindaj estas la fortoj en homa vivo – la fortoj, kiuj kvazaŭ ordonas, ke la homo elektu al si tute alian karieron ol tiun, kiun oni supraĵe rigardante kredus. Tiel okazis ofte pri famaj religiaj aŭ politikaj gvidantoj. Al Vilho Setälä okazis same. Li dediĉis sian ĝisnunan vivon por nia komuna afero, por disvastigo de esperanto. Ni, finnaj esperantistoj estas certaj, ke sen lia aktiva laboro nia afero en Finnlando tute ne estus tiom progresinta, kiel ĝi estas nun, se Vilho Setälä ne estus estinta tia gvidanto, kia li estis dum jaroj. – La libro aperos ĉirkaŭ la tempo, kiam Vilho Setälä ree havos mirinde altnumeran naskiĝtagon.

Ni varme rekomendas la aperontan verkon!

Simo Raumavirta


Fortoj de l’ vivo

La libro estos ricevebla en du aspektoj: 1) broŝurita, prezo 8 mk (eksterlande 22 steloj), 2) bindita, kun persona dediĉo de la verkinto, prezo 15 mk (60 steloj). La mendanto povas pagi rekte al la poŝta ĝirokonto (ĉekkonto) 10 185 (Finnlando), notante sian nomon kaj precizan adreson en la kupono de la transpagilo, aŭ per diversaj libroservoj. En la lasta okazo ni sendos la libron rekte al la mendinto, se la libroservo donos la liston de la mendintoj kune kun la pago.

La nomitaj prezoj valoras por afrankita mendo sub la kondiĉo ke la pago kaj mendo venos al ni antaŭ la fino de marto. Ĉe postaj mendoj estos alkalkulata la afranko (po 1 mk/4 steloj).

Fondumo Esperanto Esperantotie 4 IIRISLAHTI (Finnlando)


Ni funebras kaj kondolencas

Hugo Salokannel. En EF 2/65 ni gratulis samideanon Salokannel pro lia 85-jara jubileo, kaj la 2-an de oktobro 1966 ni kolektiĝis por la lasta saluto ĉe lia tombo en Laihia. Li estis naskita la 19-an de januaro 1880 en Lahti kaj esperantiĝis jam en 1904, tiam fervojisto en Kymi, proksime al la urbo Kotka. De tiam li fervoe kaj nelacigeble laboris por nia ideo – kaj por aliaj gravaj idealoj – ĝis la lastaj tagoj de sia vivo, kiujn li bedaŭrinde devis pasigi en preskaŭ plena blindeco. La nombro de artikoloj kaj broŝuretoj, kiujn li publikigis, estas nekalkulebla. Krom tio estas notinda la plivastigita eldonaĵo de la unua finna lernilo de Esperanto (baze de la Fundamento kun ekzercaro) (1919 kaj 1921), kaj Finna-Esperanta Frazlibreto (1919), same kiel broŝuroj pri abstineco kaj kristanismo. Li ankaŭ funkciis kiel redaktoro de Kristana Espro kaj, ciis kiel redaktoro de »Kristana Espero» kaj, dum la plej malfacilaj jaroj de nialanda movado, kiel prezidanto de EAF.

Elli Saurio, profesor-doktorino en la Universitato de Helsinki, naskita la 31-an decembro 1899, mortis la 26-an de decembro 1966. Ŝi estis relative nova esperantisto, aliĝis al nia movado en 1962, antaŭ la Kopenhaga kongreso, en kiu ŝi partoprenis konferencon pri Scienco kaj la Internacia Lingvo. Post tio ŝi enkondukis la instruadon de nia lingvo en la someraj universitatajn kursojn en Lappeenranta, kaj en la ekzamenajn postulojn de sia fako, la mastrumada ekonomio. Ŝi komencis prepari lernolibrojn de sia fako en Esperanto, sed la frua – al ni neatendita – malhelpis la pretiĝon de tiuj. Ŝia forpaso estis tre grava perdo por nia movado, ĉar ŝi estis la sola profesoro en nia universitato, kiu aktive laboris por la progresigo de nia afero. La perdo ne estas pli malgrava al la universitato, ĉar ne ekzistas nun persono same celkonscia kaj eksperta en la fako moderna, kiun ŝi reprezentis.

Ivan Krestanov, akademiano bulgara. En EF 5–6/1966 ni gratulis lin pro lia 75-jara jubileo – li estis naskita la 28-an de oktobro 1890. Ni tiam diris, ke ni ricevis tre malfrue informon pri la jubileo. Simila malfruiĝo okazis ree: eĉ hodiaŭ ni ne scias la daton de lia morto, sed ni devas supozi, ke ĝi okazis baldaŭ post la jubileo. Hodiaŭ ni volas nur aludi al nia komento en la nomita numero de EF kaj aldoni., ke Ivan estis granda amiko de nia lando, kiun li prezentis al siaj samlandanoj kiel la belan landon de blankaj lilioj (tio estas akvolilioj aŭ nimfeoj). La bildo de lia persono restas karmemora ĉe ni.

Sigismundo Pragano, akademiano, mortis la 26-an de novembro 1966. Li estis naskita la 5-an de januaro en 1907, kaj sekve ne vidis sian 60-jaran jubileon. Li estis 16-jara, kiam li konatiĝis kun Esperanto en Bukareŝto, dum la kursoj de Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu. Baldaŭ li mem komencis instrui nian lingvon, eldonis rumanan ŝlosilon. Intertempe li studis juron kaj fariĝis advokato. Sed en 1931 Andreo Cseh invitis lin veni al Nederlando kaj labori en la kadro de la Internacia Cseh-Instituto. De tio komenciĝis lia brila kariero kiel instruisto de Esperanto, en pluraj landoj de Eŭropo, kaj en 1951 li fariĝis docento de rumana lingvo kaj literaturo kaj de Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Tie li sukcesis atingi al Esperanto pozicion de samvalora lingvo kiel la naciaj, kiun la lingvostudantoj povas elekti kiel unu temonpor sia ekzamena programo. Nia spaco ne permesas detalan pritrakton de liaj meritoj diversaj, kaj ni povas nur aliĝi al la sentoj de funebro ĉe lia tombo.

J. R. G. Isbrucker, eksprezidanto de la Akademio. Naskita la 19-an de julio 1899, li mortis en komenco de nuna jaro kaj estas kremaciita la 24-an de januaro. Li esperantiĝis en 1909 kaj baldaŭ fariĝis estrarano de la Haga grupo de la Nederlanda Asocio. Li estis prezidanto de la 12-a UK en Hago 1920, aŭtoro de »La evoluo de la telefonio» kaj de »Historio kaj organizo de la E-movado», tradukinto i.a. de »Akbar» (de Limburg van Brouwer). Li estis membro de LK kaj de la Akademio, kaj fine (ĉ. la dua mondmilito) ĝia prezidanto. Ni lernis apreci lin kiel modestan, senpartian kaj laboreman gvidanton de la laboroj de la Akademio. Laŭ lia iniciato estas komencita listo de la oficialaj vortoj, kun precizigo de iliaj oficialaj sencoj kaj de ilia logika karaktero. Bedaŭrinde la laboro ĉesis – ni ne scias pro kio. Li estis logika defendanto de la tempa sistemo de la participoj Esperantaj, pro kio la malsamopiniantoj atakis lin kaj maljuste kulpigis lin pri – ja, ni ne scias precize kio. En la diskuto li ĉiam prezentis sian opinion modere, racie kaj senpasie. Ni sincere bedaŭras lian forpason kaj konservas belan memoron de lia afabla persono.

Emil Stenholm. Kiam la tekstoj de ĉi tiu numero jam estis pretaj, nin frapis la sciigo, ke s-ano Emil Stenholm mortis la 31an de januaro. Li estis dum multaj jaroj energia kaj aktiva sekretario kaj financisto de Esperanto-Instituto de Finnlando.


Ĉu Morse vere eltrovis la telegrafon?

Samuel Finley Breeze Morse tute ne eltrovis la telegrafon, la teknikan realigon faris alia homo! Tion asertis antaŭ nelonga tempo la angla scienculo Garrett, la direktoro de la scienca muzeo en Londono.

Tiu aserto kaŭzis egan indignon en Anglio kaj Ameriko. Oni ja festos en la jaro 1972 la centan morttagon de la fama eltrovinto, kies nomon oni nuntempe ĉie konas en la tuta mondo. Sed Garrett citas gravajn argumentojn por sia aserto. Li diras, ke Morse, kiu longtempe vivis en Londono, kredeble estis tre letra pentristo – ĝis sia kvardeka vivjaro li pentris kaj konsideris tiun laboron kiel sian profesion Londono, kredeble estis tre lerta pentristo preskaŭ ĉesis en Anglio, li revenis Amerikon, kie li estis naskita. Li sciis, ke li ne plu multe profitus per siaj bildoj. Sed li estis entreprenema, treege agema kaj antaŭ ĉio senskrupula komercisto. Tion li jam pruvis kiel pentristo.

Sur la ŝipo, per kiu li reveturis Amerikon, interbabilis malgranda homrondo pri la tiam ĵus eltrovita elektro-magnetismo. Magnetigi bobenon el la malproksimo! Tiu penso fascinis iel Morse kaj en li ekestis la penso tiun mediumon de la direktita magnetismo – pri kiu li certe teknike nenion povis imagi – iel uzi por la sciigperado. En Ameriko li okupis sin poste dum jaroj kun la realigo de la penso, sed sen speciala sukceso, ĉar li estis teknike ne talenta. Li eĉ ne havis la ideon, kiel Garrett pruvas, simple plifortigi tro malfortan elektromagneton per volvo de pli multe da metalfadenoj. Sed li trovis la junan amerikanon Alfred Vail kiel lertan teknikan fakulon. Do, estis Vail, kiu unuan telegrafon elpensis kaj ankaŭ konstruis. Kaj Vail, tiel asertas Garrett, ankaŭ estis tiu, kiu havis ideon, anstataŭigi la literojn de la alfabeto per punktoj kaj strekoj, kiuj helpe de la telegrafo povis esti elsendataj. Morse mem komence nur pensis pri iu speco de kodsignoj por la respektivaj esprimoj. Vail sendube lerte solvis la teknikan kaj praktikan realigon de la spirita ideo de Morse. Sed li estis silentema, tre modesta juna viro, kiu eble ne komprenis la tutan gravecon de la eltrovo kaj tute ne estis taŭga havigi al tiu ideo en la publiko sukceson.

Sed Samuel Finley Breeze Morse havis alian karakteron. Li atingi, ke lia patento de la eltrovaĵo estis enskribita en lia nomo. Li antaŭe jam faris kun Vail lerte redaktitan kontrakton, kiu sekurigis al li ĉiujn privilegiojn kiel spirita patro de la eltrovo. Morse eĉ arogis al si, ke li estis tiu, kiu ekkonis la gravecon de la elektra magnetismo por la sciigperado. Cetere tiu aserto jam siatempe kaŭzis konsiderindan kontraŭdiron en sciencaj sferoj. Morse sukcesis popularigi la novan eltrovon. Li tute ne estis preta, suferi la sorton de aliaj eltrovintoj, li bezonis la publikon, li volis brili en ĝia laŭdo. Kaj li havis tion, kion oni treege devas sendube agnoski, ankaŭ la necesan persiston, batali por la telegrafo. Post longdaŭra disputo li ankaŭ ricevis la komision, konstrui la unuan telegraflinion de Washington al Baltimore.

La londona scienculo opinias, ke estus pli bone paroli pri Vail-alfabeto, Vail-telegrafo, sed ne pri Morse-alfabeto kaj Morse-telegrafo. Pri la talenta teknika kunlaboranto de Morse, do pri la vera eltrovinto, oni ne aŭdis multe. Li ja plendis poste pri la maljusteco farita al li, se tiam jam brilis Morse kiel eltrovinto kaj neniu dubis, ke li estis la vera eltrovinto.. Morse mortis en la jaro 1872, 81-jara, ege distingita de multaj ŝtataj eminentuloj.

Rudolfine Decker

(El La Socialisto)


Iu atendas vian leteron

Ni ricevis liston de novaj estonaj esperantistoj, kiuj deziras korespondi kun finnoj. En la sekvanta listo ni uzas mallongigon Tln = Tallinn. Skribante al ili ne uzu mallongigojn kaj aldonu al ĉies adreso la landnomon.


Vi legas EFon nun, sed kio okazos poste?

Ĝuste nun vi havas enmane la unuan numeron de Esperanta Finnlando de la jaro 1967. Vi ricevis ĝin kaj estas flue leganta ĉi tiujn liniojn – vi do estas kapabla esperantisto kaj vin interesas nia enhavo.

tiun numeron jam pretigis la nova redakcio. Ĉu ne estus interese observi la laboradon de la novuloj dum la tuta jaro? Ili ja promesis aperigi naŭ numerojn de EF en 1967, vi do povas atendi preskaŭ kion ajn: mirinde altklasajn gazetojn, kompletajn fiaskojn kaj, kompreneble, enuige mezkvalitajn presaĵojn.

Kiu pagos, tiu vidos! Nun estas unu el la lastaj momentoj por certigi, ke vi daŭre ricevos Esperantan Finnlandon dum la tuta jaro. Plej facile estas pagi 5 markojn (la enlanda prezo) per la pagokarto aldonita al ĉi tiu numero. Se vi volas pagi en iu alia maniero, memoru direkti la monon al nia nova konto:

Poŝta ĝirokonto 6915 Esperanta Finnlando Esperantotie 4 IIRISLAHTI

Kompreneble vi povas aboni ankaŭ senpere en ĉiu poŝtoficejo de la lando, vi nur menciu la nomon Esperanta Finnlando. – Se vi jam estas aboninta la gazeton, mi kore dankas vin.

Atentu la eldonon B

Finnoj ne forgesu, ke aperas ankaŭ la finnalingva »Esperanta Finnlando B – Kansainvälinen kieli», kiu informas pri la internacia lingvo. Abonu ĝin al elstaruloj kaj publikaj legejoj (ankaŭ ekz. kuracistaj atendejoj) en vi loko.

Se unu persono sendas al ni malpli ol 5 abonojn de EF-B, ili kostas po 2 mk; se la abonoj estas minimume 5, ili kostas po 1,50 mk; se ili estas minimume 20, la prezo estas nur po 1 mk. Ĉiu klubo certe povas facile donaci la informilon al 20 personoj pagante nur 20 mk. Pagu al la ĝirokonto 6915, kaj sendu apartan nomliston kun indiko pri pagodato. Unu aŭ du abonojn vi kompreneble povas skribi ankaŭ sur la pagokarton.

La ekonomo de EF


On jo totisesti aika tilata EF. Tilillepanokortti on liitteenä.


Även ni kan ännu prenumerera på EF. Vårt inbetalningskort står till Ert förfogande.


ESPERANTA FINNLANDO

INFORMILO DE FINNLANDAJ ESPERANTO-ORGANIZAĴOJ

Ĉefredaktoro: Vilho Setälä

Redaktoroj: Harri Laine, Kirsti Marttinen, R. J. Milton

Adreso: Esperanta Finnlando, Lokero 18122, Helsinki 18

Jarkolekto 1967: 9 numeroj

Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk aŭ 16 respondkuponoj. Abonu prefere per la poŝta ĝirokonto 6915.

Eldonanto: Fondumo Esperanto

Ĉiuj esperanto-organizaĵoj estas varme petataj konstante kontribui per novaĵoj kaj interesaj artikoloj, proponoj ktp., por ke nia gazeto estu vera komuna informilo.