Ĉi tio estas la enhavo de Esperanta Finnlando numero 
2/1967 La teksto estas laŭeble senŝanĝa, eĉ evidentaj 
preseraroj ne estas korektitaj. Dum la pretigo de ĉi tiu 
dosiero povis enŝoviĝi novaj eraroj. - Unu preseraro 
korektindas ĉi tie: la nekrologo estas titolita "Emil 
Stenhom", sed la ĝusta nomo estas Emil Stenholm. 

Estis du fotoj en EF numero 2/1967: unu pri Vilho Setälä 
(okaze de lia 75-jariĝo) kaj unu farita de li (pri lia 
patrino Helmi Krohn, kvankam nenio en la gazeta teksto 
indikas tion). 


ESPERANTA FINNLANDO 1967 N:o 2


Kio estas Fondumo Esperanto

Malgraŭ foresto de ia »ronda» datreveno estas konvena momento paroli iom pri la institucio Fondumo Esperanto.

Kiam antaŭ dekdu jaroj proksimume krizo en nia vivo solviĝis per komenco de nova vivo ni profunde pripensis la estontecon de nialanda esperanto-movado. Jam ofte ni konstatis, ke ĉe forpaso de iu samideano lia esperanta libraro disbloviĝas kaj malaperas. Al ni ja kolektiĝis verŝajne la plej granda kvanto da esperantaj libroj, kaj estus grava domaĝo ĝia disbloviĝo. Aliparte ŝajnis al ni grave certigi konstantan laborejon por nia movado.

Jam en la jaro 1953 estis konstruita nia hejmo-librejo-laborejo. La terenon (2180 m2) posedis sinjorino Setälä kaj la domon konstruis sro Setälä – planis, desegnis, gvidis la konstruadon. Ĝi estas provizita per konvenaj ĉambroj por laborado kaj konservado de libroj kaj arkivoj, kaj kun malgranda spaco por homa vivado de malgranda familio.

Ĉi tiun nemoveblaĵon ni decidis doni kiel fundamentan posedaĵon de fondota esperantista institucio, kiu ricevis la nomon Fondumo Esperanto–Helsinki. Al la posedaĵo mi aligis la aŭtorajn rajtojn de miaj ĉefaj eldonaĵoj, kiuj konstante donis enspezojn al la Fondumo.

En la komenco la nemoveblaĵon ŝarĝis hipoteka prunto, kies interezoj kaŭzis konstante rimarkindan elspezon. Intertempe la ĉefa verko de sro Setälä, modernigata kaj rearanĝata por nova pli vasta eldono, provizis nin per konstanta se ne tre abunda enspezo, per kiu la Fondumo zorgis pri partopreno en la internacia movado en plej diversaj formoj. Sro Setälä mem funkciis kiel direktoro de la laboro kaj ricevis modestan honorarion el la nomitaj enspezoj.

Por eviti miskomprenon estu dirite, ke la enspezoj de enregistritaj fondumoj en nia lando estas senimpostaj, dum personaj enspezoj estas impostataj per 30 % aŭ pli. Sekve, sen ekzisto de Fondumo, la nomitaj enspezoj estus multe malpli grandaj, kaj niaj eblecoj por la agado estus esence limigitaj.

Ĉi-foje ni ne volas pritrakti la detalojn de nia agado. Sed ni volas doni la informon, ke la nova eldono de la verko Suuri Taitokirja (granda enciklopedio de praktikaj laboroj kaj hobioj) donis tiom da enspezoj, ke la hipoteka prunto estas elpagita.

La kaŭzo de ĉi tiu raporteto do estas la jena: Fondumo Esperanto – tio estas la nialanda movado – nun posedas terenon kaj agadejon senŝuldan. Malgraŭ la fakto ke samtempe finiĝis, almenaŭ provizore, niaj konstantaj enspezoj, la atingo de la senŝulda stato plenigas nin je ĝojo.

Marke kaj Vilho Setälä


PRI LIBROJ

Boacoj ja vagadas en Laponio

Eija Salovaara: Kie boacoj vagadas. Dansk Esperanto-Forlag, Åbyhøj, 1967. 72 paĝoj, formato A5.
Finnojn ĝenerale multe interesas scii, kion eksterlandanoj scias kaj pensas pri nia lando. Tio kaŭzas similan scivolon ankaŭ pri libro, kiun verkis finno pri finnlandaj temoj kaj kiu estas celita por internacia legantaro.

Eija Salovaara skribas pri Laponio (aŭ Laplando kiel ŝi nomas ĝin), do pri tiu parto de Finnlando, kiu verŝajne estas eksterlande pli konata ol la sudaj, pli dense loĝataj kaj ekonomie pli gravaj landpartoj.

Iuj emas kritiki la grandan kvanton de laponaj temoj, ekzemple en la turisma propagando direktita eksterlanden. Sed ĉu ne skribi pri tio, kio daŭre interesas, ĉarmas, allogas homojn? Kompreneble oni ofte donas al Laponio troan ekzotikecon, sed nuntempe ja per ekzotikeco, eĉ artefarita, oni povas akiri vivtenon – sovaĝeco valoras monon.

»Kie boacoj vagadas» estas kolekto de simplaj rakontoj pri okazaĵoj en Laponio. La temoj povas esti tragediaj aŭ gajaj, supernaturaj aŭ plej konkrete naturaj. Ĉiuokaze, la verkistino montras siajn plej bonajn kapablojn, kiam ŝi priskribas viglan agadon kaj rapide progresas en la rakontado. Tiam ŝi kapablas vere kapti la leganton. Tiam oni vere devas plulegi, la verva rakonto ne permesas flankeniĝon de la pensoj.

Tuj kiam la aŭtoro haltigas la iradon kaj komencas priskribi la naturon, la teksto perdas multon el sia ĉarmo. Salovaara uzas ripete similajn, tre ĝeneralajn atributojn, kiuj malofte varmigas la leganton. Oni facile enuiĝas pro la ĉiama »vasta sovaĝa Laplando, la lando de la noktomeza somera suno, de la vintraj fulmantaj nordlumoj kaj senlimaj neloĝataj praarbaroj».

La aŭtoro ofte ripetas saman aferon dufoje, ŝi tre multe uzas kelkajn vortojn (ekz. »sovaĝa», »senfinaj susurantaj arbaregoj»), la sufikson -eg kaj ankaŭ ekkriajn signojn (eĉ la kombinaĵojn »!!!» kaj »?!»). Ĉio ĉi, laŭ mia opinio, igas la priskribojn malpli efikaj, malpli konvinkaj.

Miaj kritikemaj rimarkigoj tute ne povas nei la fakton, ke Eija Salovaara sukcesis doni al ni bonan esperantan libron. Ĝi certe estas facile legebla, eĉ verva kaj sorĉa, donas konvinkajn bildojn pri realaj okazaĵoj en Laponio, pri la parte mistika atmosfero tie reganta – kaj pri la vera amo, kiun la aŭtorino havas al la nordo.

Certe indas aĉeti la verkon al viaj eksterlandaj konatoj kaj ankaŭ al vi mem. – hl


Prospekto pri Turku

Eldoniĝis en Turku tute esperantlingva faldfolio, la unua pri iu ajn finnlanda urbo – mi kredas. Ĝi estas dukolora, kaj je formato trifoje faldita A-4, tre praktika, do. En ĝi estas mallonga listo de diversaj vidindaĵoj kaj servlokoj por turistoj, same ĝi havas koncizan historion de la urbo.

Esperantistoj komprenas, ke temas pri komplezo al nia afero, tiel ke la iom neglata lingva stilo ne estu la kritikobjekto, same ne tio, ke multloke la supersignoj forfalis. Mi sincere gratulas la turkuanojn pro ilia agemo. Jen estas vera defio al alilokaj esperantistoj: estigu pli bonajn prospektojn – se vi kapablas.

La faldfolion eldonis Turun Kaupungin Matkailutoimisto, Linnankatu 8, Turku. Petante senpagan ekzempleron oni nepre indiku »Esperantoprospekto». – SR


kaj ili rakontis

Rakontu Samideano, eldonis Dansk Esperanto-Forlag, Åbyhøj, 1966.

Kiam temas pri eldonado de esperantlingva literaturo, niaj danaj amikoj estas produktivaj kaj elektas bone, Antaŭ kelkaj monatoj mi legis novan kolekton kompilitan en tute sama maniero kiel la jam konata »Sub la signo», »Rakontu Samideano» estas la nomo de la nova kolekto, kaj mi devas konfesi, ke ĝi estis tute egale bona kiel la antaŭa, kvankam mi iom dubis pri la afero.

Ŝajnas al mi, ke la samideanoj fakte havas ion rakontindan. Por niaj legantoj en Finnlando estas interese scii, ke aperis 4 skribaĵoj de nialandaj esperantistoj, du el ili verkitaj de la jam forpasinta Lilo.

Ĉiuj kontribuaĵoj estas vere legindaj, kaj ĉar ili estas sufiĉe mallongaj, tre konvena legaĵo por kursoj kaj kluboj. Speciale amuza estas ekzemple la historio pri eksterordinara sperto ĉe landlimo, sperto de nova germana esperantisto, kiu havas tre eksterordinaran amikon en Kolonjo. Estis jene: la nomata esperantisto volis viziti... sed ne! Legu mem!

Arvikolo


Danio en bildoj

Jam antaŭe estas eldonitaj tre bonkvalitaj reklambroŝuroj pri Danlando, kaj ni ĵus ricevis unu plian informilon. Propradire, estas vere eraro nomi la publikaĵojn »reklamiloj», ĉar ili plej klare apartenas al la kategorio »agado por publikaj rilatoj», kio estas tute alia afero ol reklamado.

La nuna eldonaĵo konsistas el du folioj, el kiuj unu havas nur bildojn (plej multe kolorfotojn) kaj la alia la klarigajn tekstojn. La bidfolio mezuriĝas je 54x81 cm kaj la tekstfolio estas duono de tio.

Entute estas 59 bildoj kun plej diversaj temoj danaj kaj ankaŭ feroaj kaj gronlandaj: la plej malnova bildo de homoj en Danio, ĉizita sur osto de uro antaŭ 9000 jaroj; medalo farita memore de tio, ke Danio, kiel la unua koloniposedanta ŝtato, forigis la sklavkomercon en 1792; moderna ŝipkonstruado; nokta vidaĵo de Tivoli; kaj multaj aliaj temoj.

Leginte ĉi tian bele presitan, trankvilige aspektan informilon, vi povas tute bone formeti ĝin kaj forgesi la tutan aferon, Vi eĉ ne bezonas legi ĝin; se vi ne ŝatas esti ĝenata per uzado de via cerbo, vi povas nur rigardeti la bildojn, kiam la televido montras reklamojn. Kaj tamen, eble iam estontece, vin povas trafi la ideo, mem vidi ion en Danio. – Tute ne malbona ideo.

Vi povas ricevi la foliojn »Danio en bildoj», se vi sendas 30 p por afranko al Fondumo Esperanto, Iirislahti. – hl


LETEREMULOJ

Sinjorino Claude Chanal; 4, rue Passerat; 42 St. ETIENNE; Francujo. Ŝi estas 38-jara kaj ŝatas legadon, promenadon, vojaĝojn, skiadon kaj naturon.

Sinjoro Bruce Landon; 8 Beach Road; GREAT NECK, N.Y.; Usono. Li estas 14-jara, ŝatas lerni lingvojn, historion, ludi futbalon kaj rigardi la televidon.


HELSINGÖR

La internaciaj feriaj Esp-kursoj okazos 23.–30. de julio en La Internacia Altlernejo (tute modernigita) de Helsingör, Danlando. Venu por ĝui belan feriosemajnon en vere Esperanta rondo. Prospekto senpage havebla ĉe

L. Friis,
Ingemannsvej 9,
ÅBYHØJ, Danlando

NB. Aŭtunaj feriaj Esp-kursoj okazos en la altlernejo JUNAJ HEJMOJ ĉe Århus, Danlando, 15.–21. de okt. Provizora programo jam havebla ĉe L. Friis.


Gratulon!

Vilho Setälä

Gratulon al Vi, Vilho Setälä! Mi multe pensis pri la ebleco fari eldonon de multobligitaj gratulskribaĵoj, por ke mi ĉiam, ĉiun kvinan jaron, povu plej rapide kaj ekonomie produkti la gratulon de finnaj esperantistoj al Vi.

Estas nekredeble, sed post la antaŭa simila skribaĵo pasis jam kvin jaroj. Kvin jaroj, dum kiuj Vi ne kuŝadis sur viaj bone gajnitaj laŭroj, sed postlasis se eble eĉ pli profundan sulkon ol antaŭe. Aperis Kalevala, por kio vi tiel energie laboris, kaj al kio vi donis specialan atenton kaj valoron. Speciale min ĝojigas la apero de »Fortoj de l’ Vivo», ĉar finfine ni havas eblecon ree konatiĝi kun Viaj ideoj kaj celadoj.

Mi kuraĝas en la nomo de ĉiuj finnaj esperantistoj gratuli Vin pro Via 75-jara naskiĝtago!

Simo Raumavirta


foto farita de Vilho Setälä: lia patrino Helmi Krohn

La 4a de aprilo estis la 75a naskiĝtago de nia Granda Esperantisto, magistro Vilho Setälä. Nur tre malfrue ni povas aperigi niajn gratulojn al li, sed la prokrasto nur varmigis niajn sentojn.

Ni havas honoron ĉi tie prezenti erojn el la vasta produktaro de magistro Setälä: dekstre estas foto farita de li jam en 1907 – li ja estas finna pioniro de fotografio kiel arto kaj scienco. Malsupre vi vidas lian studon pri lingva temo, kaj sur la unua paĝo de ĉe tiu numero li, kun sia edzino, rakontas, kion ili plej konkrete faris por la esperantomovado.

La redakcio


Vilho Setälä:

La genio de Zamenhof: efekta lingvo

Pri efekto en la senfigura senco de la vorto ni kutimas paroli nur en tekniko, pensante pri la efiko ricevita kompare kun la energio uzita. Ĝis niaj tagoj neniu pensis pri tio, ke ankaŭ lingvo estas instrumento de homa agado, pri kies efekto oni pova paroli.

Ĉio, kion ni konas pri la estiĝo de Esperanto montras, ke dro Zamenhof pli sekvis intuicion ol teoriajn rezonadojn kaj konkludojn. Intuicie ankaŭ la lernanto de Esperanto estas ravata per la genia konstrukcio de la lingvo kaj ĝuas pri la rapida progreso, kiun li faras iom post iom ekposedante ĝian sistemon de esprimado.

Same intuicie prijuĝas la pedagogoj la lernadon de lingvoj. Antaŭ nelonge okazis en Stockholm konferenco de la instruistoj de moderna lingvoj, kie la centra problemo estis la instruado de angla lingvo. Instrua konsilanto Birger Thorén menciis en sia referato, ke la kompreno de ordinara angla teksto (sen fakaj terminoj) postulas minimume konon de 10.000 vortoj (el la 25.000 plej ordinaraj); el tiuj la svedaj abiturientoj tamen konas nur 7.000, kaj eĉ el tiuj nur 3.000 aktive, dum la resto, 4.000, estas konataj nur pasive, tio estas per la helpo de kunteksto. En la kadro de la nuna instrua plano oni tamen ne povas pligrandigi la kvanton de lecionoj por angla lingvo, pro kio estus gravege koncentri la instruon al la vere kerna vortaro.

En la citita informo estas pluraj neprecizaj detaloj. Antaŭ ĉio ne estas precizigita, kion signifas »kompreno». Eĉ en »ordinara» teksto kelkfoje – estu tre malofte – aperas vorto kiu ne apartenas al la 25.000 »plej ordinaraj» vortoj, kaj la sola bazo por la prijuĝo de la grado de kompreno estas studo de la kvoto de nekonataj vortoj renkontataj en hazarde elektita, sufiĉe ampleksa teksto. Tio signifas statistikan studon de la lingvo, kiu ja donas ne absolutajn sed probablajn rezultojn, sed tamen multe pli ekzaktajn ol nura intuicia prijuĝo.

Mi ne intencas enprofundiĝi en la detalan studon pri kiu mi povas aludi al mia studo en »Esperantologio», I. 1. (1949). Sed ni faru komparon inter angla kaj esperanta lingvoj sur la bazo de rezultoj deriveblaj per la vortstatistiko. Por tiu celo mi donas tabelon jenan:
Lernitaj vortoj Resto de nekonataj
vortoj en
ordinara teksto
Esperanto Angla %
5501.40016
7902.35010
9653.0007
1.4004.7003,2
2.0007.0001,0
2.80010.0000,25
3.000?0,15

La ekzemplaj ciferoj estas elektitaj parte por povi kompari ne nur saman kvoton de komprena, sed ankaŭ la efekton ĉe kono de sama vorttrezoro.

La supre citita plej granda nekompreno (16 %) signifas ja tute nekontentigan staton de kompreno: la legado de verko, kie ĉiu sesa voro devas esti serĉata el vortaro, estas tro peza kaj malkuraĝiga eĉ por lernanto. Sed aliparte, montriĝis, ke eĉ tiel malgranda lingvoscio, se la konataj vortoj certe estas elektitaj el la plej ofte bezonataj, donas la eblecon interkompreniĝi en simplaj, ĉiutagaj temoj. Ĝuste ĉi tie la bezona vorttrezoro angla kaj esperanta ne estas strikte kompareblaj, ĉar laŭ la esploroj de Thorndike ja la 850 plej oftaj anglaj vortoj havas sume pli ol 21.000 sencojn, dum la 550 bazaj vortoj de Esperanto estas praktike po unusencaj. Des pli okulfrapa estas la konstato, ke jam tiu vortnombro, 1.400, kiu en angla lingvo sub certaj kondiĉoj donas la eblecon al apenaŭ kontentiga ĉiutaga babilado, en Esperanto sufiĉas por facila legado de ordinara teksto (3,2 % da nekonataj vortoj, el kiuj la plej multaj estas tn. internaciaj kulturvortoj).

Se ni nun revenas al la referato de Thorén, la svedaj abiturientoj (verŝajne tiuj, kiuj bone progresis en la studo de angla lingvo) aktive posedas 3.000 vortojn kaj kapablas laŭ la kunteksto diveni la sencon de pliaj 4.000. Per tio ili atingas tion, ke la mankanta kompreno restas ĉe 7 %, rezulto, kiu en Esperanto estas ricevebla per la kono de malpli ol mil vortoj. Se ni kuraĝas supozi, ke la plej intelektaj lernantoj pli-malpli posedas la 10.000 vortojn, kun ili povas en Esperanto konkuri lernanto, kiu konas 2.800 vortojn. La rezulto. nekomprenata resto de 0,25 % (2–3 vortoj el mil tekstvortoj), fakte jam signifas posedon de la lingvo. Sed se oni en la lernejo povas atingi la aktivan konon de 3.000 anglaj vortoj apud la enkapigo de »ia gramatiko» (12.424 formoj laŭ Thorndike) kaj vasta kolekto de fiksaj dirmanieroj, kiom pli certe oni atingus la aktivan posedon de 2.000 esperantaj radikvortoj, apud ĝia simpla gramatiko kaj vortfarado, sen la fiksaj frazkonstruoj.

Ne estas necese en ĉi tiu okazo studi la rimedojn, per kiuj la efekto de Esperanto estas atingita. Sufiĉas al ni konstati, ke ĝi estas, baze de la vortaro sole, kelkdekoble pli granda ol la efekto de angla lingvo, kiu tamen ĝenerale estas konsiderata unu el la plej facilaj el la historie evoluintaj lingvoj.

La fakto, ke Zamenhof atingis tian rezultaton surbaze de intuicio, klare pruvas la genion de lia spirito.



ESPERANTA FINNLANDO

INFORMILO DE FINNLANDAJ ESPERANTO-ORGANIZAĴOJ

Ĉefredaktoro: Vilho Setälä

Redaktoroj: Harri Laine, Kirsti Marttinen, R. J. Milton

Adreso: Esperanta Finnlando, Lokero 18122, Helsinki 18

Jarkolekto 1967: 9 numeroj

Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk aŭ 16 respondkuponoj. Abonu prefere per la poŝta ĝirokonto 6915.

Eldonanto: Fondumo Esperanto

Ĉiuj esperanto-organizaĵoj estas varme petataj konstante kontribui per novaĵoj kaj interesaj artikoloj, proponoj ktp., por ke nia gazeto estu vera komuna informilo.



Nia estimata gasto

Japana duon-Beatles el Kopenhago

Sur la kajo mi atendis japanon, tamen li alvenis preskaŭ apud min antaŭ ol mi lin rimarkis. Mi atendis iom militist-aspektan japanon kun mallongaj haroj. Lia hararo estis duon-Beatles. Lia staturo estis iom malalta, liaj vestaĵoj malformalaj.

Kontrasta kun ĉio ĉi estis lia voĉo: bone modulita baso, kiun li devis intence mallaŭtigi, krom dum li prelegis. Kaj la lastaj dubetoj forflugis, kiam li prelegis.

Hidejuki Sakaeda, 25-jara, studas la filologion ĉe la universitato de Kopenhago. Sed li jam studis dum longaj jaroj en sia propra lando. Ankaŭ tiu fakto evidentiĝis kiam li prelegis.

SINO DE JAPANINO – NETAŬGA LERNEJO

Malnova diraĵo estas: se vi volas lerni novan lingvon, lernu ĝin en la brakoj de bela knabino. Tiun konsilon s-ro Sakaeda ne donas al iu vizitanto al Japanio: la viroj kaj virinoj de tiu lando parolas malsamajn lingvojn. Japano ricevas strangan impreson aŭskultante iun grandan haregan eŭropanon, kiu parolas la virinan lingvon.

Tio ne estas la nura diferenco: la lokaj tiel malsamas, ke ofte la tokianoj nur malfacile kompreniĝas kun la anoj de aliaj grandaj urboj kaj regionoj. Kiel taŭgas en demokratio, la imperiestro estas tute neŭtrala ,rilate al la lingvo. Li parolas sian propran lingvon, kaj eĉ parlamentanoj, kiuj kutimas aŭskulti lian paroladon, nur malfacile komprenas lin.

Sakaeda opinias, ke la japana lingvo estas malfacila je sia esenco. Ĝi estas malfacila nu nur por la eksterlandanoj, pro sia strangeco, sed ankaŭ por la japanoj. Unu el la plej gravaj obstakloj estas ĝia alfabeto: stranga miksaĵo de ideografiaĵoj kaj de duonfonetikaj simboloj (troviĝas 4 fonetikaj sistemoj – i.a. aparta sistemo por la virinoj.

Eĉ la universitataj studantoj devas fari »pro exercitio»-provaĵon nur pri sia kapablo legi la lingvon – simila kapablo, kiun montras finna popollerneja infano, kiu venas al la lernejo la duan jaron, post la somera ferio.

Ĉio ŝajne konspiras kontraŭ la japanoj. Sakaeda montris bildon pri rivero, kiu fluas tra Tokio. »Tiu rivero estas tiel venena, ke neniu fiŝo povas vivi en ĝi, kaj la homoj, kiuj loĝas apude suferegas je astmo.» »La tuta marbordo sude de Tokio estas kvazaŭ unu urbego. Estas tute vane klopodi vojaĝon per la dikfingra vojo, ĉar la kamparo nenie komenciĝas.»

TREMA PAKO KUN 100 000 000 EROJ

Jam sur la mapo, Japanio ŝajnas tro malgranda enhavi cent milionojn da homoj. Tamen granda parto estas tiel montara, ke malmultaj homoj povas tie loĝi kaj esti vivtenataj. La tertremoj estas ĉie oftaj, sed en iu regiono ili estas tiel malbonaj, ke tiu regiono malpleniĝas malgraŭ la kreskanta loĝantaro de la lando.

Densa loĝantaro havas aliajn efikojn ol nur malbonajn, kondiĉe ke la homoj estu energiaj. La komunikiloj fariĝas bonaj. Oni povas entrepreni aferojn, kiuj ne estus imageblaj en ordinara lando. Inter la insuloj Hondo kaj Hokkaido oni intencas konstrui tunelon, proksimume 40 km longan. Ni ĵus estis diskutintaj la tertremojn, do mi demandis, ĉu la tertremoj ne estus danĝeraj al la tunelo. »Jes, oni multe debatis tion», respondis Sakaeda, »sed oni opinias, ke la tajfunoj estus pli danĝeraj por ponto, ol la tertremoj por tunelo.»

Ĉar la naturo faras la vivon tiel malfacila, oni nur pene komprenas, kial ili devas kompliki sian vivon per homfaritaj obstakloj. La lingvo ne estas la nura malfacila aĵo. En Tokio, la plej granda urbo en la mondo, neniu strato estas sisteme numerigita. Grandega parto de la laboro de la policistoj estas gvidi la homojn al nekonataj adresoj.

TRAJNA MISTIKO

Mi promenis kun Sakaeda laŭ Aleksanterinkatu, kiam li ekdiris. »Tio ĉi memorigas min pri Vieno.» »Kial?» »Pro la mallarĝa ŝtona strato kaj la bele aranĝitaj butikoj. Ĝi tute malsimilas al ĉio».

Multaj japanoj havas samspecan manion pri la fervojoj, kiel la angloj. Por finno, trajno estas nur ilo por vojaĝi. Kiam la ilo fariĝas malnova aŭ malpli efika ol iu alia vojaĝilo, oni forigas ĝin. Por kompreni la sentojn de la angloj kaj de la japanoj, oni devas uzi la trouzitajn vortojn: mistiko kaj romantiko.

Ankaŭ Sakaeda estas trajnamanto. Nia lasta vizito en Helsinki post la Kansallismuseo estis al la muzeo de la fervojoj en la stacidomo. Mi ne scias, kion li pensis pri tio, ĉar li ne diris. Mi timas, ke lia zorgo estis por la trajno, kiun li devis preni al Hämeenlinna. – rjm


EMIL STENHOM
24. 5. 1906 – 31. 1. 1967

Estingiĝis la vivoflamo de sindona kaj fidela kunlaboranto en la finna esperantomovado. Mi konis lin jam de tre fruaj jaroj, kiam ni kiel junuloj renkontiĝis en junularklubo de abstineca societo en Helsinki. Mi trovis en li silentandiligentan personon, kiu neniam substrekis sian gravecon, sed fervore agis por siaj idealoj.

Inter tiuj idealoj aperis ankaŭ Esperanto, kiun li lernis tre rapide. Jam en la jaro 1945 li prizorgis la ekonomian flankon de la unua somerkurso de Esperanto-Instituto en Punkaharju kaj post nelonge ni trovis lin kiel spertan administranton de la instituto. En tiu rolo li prizorgis administradon de Esperanta Finnlando ĝis la elĉerpiĝo de la fortoj devigis lin retiriĝi. En la jaro 1958 li laŭdinde prizorgis la financojn de la financojn de la 51a SAT-kongreso, en Helsinki. Esperanto-Instituto bone komprenis lian valoran laboron kaj distingis lin per la honorpremio donata ĉiujare al la plej aktiva persono.

Vi, Emil, jam ne troviĝas inter ni, sed via laboro brilos al ni kaj al estontaj laborantoj kiel instiga kaj admona ekzemplo.

Ripozu vi en paco!

K. Jokinen

Por honori la memoron de Emil Stenholm estas starigita fonduso portanta lian nomon en Esperanto-Instituto. La enspezoj de la fonduso estos uzataj por studlaboro. Monsumoj celitaj por tio estu pagataj al poŝta ĝirokonto de la Instituto, nro 8392.


VOLAS KORESPONDI

Kristina Langurova; L. Karavelov 25; SOFIO; BULGARUJO. 20-jara konstrua kaj arkitekta teknikistino – volas korespondi kun kamaradoj el Finnlando.


MI AŬDIS hodiaŭ du etajn anekdotojn. Ĉu mi povas rakonti ilin, kvankam ili estas decaj?

Tage Erlander


ĈEFDIREKTORO de aŭtofabriko bedaŭre diris al siaj proksimaj kunlaborantoj: »Se la ĉiutagaj trafikamasiĝoj ne malfruigus niajn laboristojn, ni kapablus produkti 200 pliajn aŭtojn semajne.»

Kokemäki 1967 – Satakunnan Maakunta Oy