Ĉi tio estas la tuta enhavo de Esperanta Finnlando 
numero 3/1967, aperinta en junio 1967. 

La teksto estas laŭeble senŝanĝa, eĉ evidentaj presaj 
aŭ lingvaj eraroj ne estas korektitaj. En unu loko 
estas tamen aldonita unulinia teksto, kiu mankis en 
la gazeto. La aldonon ĉirkaŭas rektaj krampoj kaj 
steletoj [*ĉi tiel*]. Dum la pretigo de ĉi tiu dosiero 
povis, kompreneble, enŝoviĝi novaj eraroj.

ESPERANTA FINNLANDO 1967 N:o 3


Verda astro el Jugoslavio

Prof. B. Popovic

Fine de aprilo vizitis nin profesoro B. Popovic el Jugoslavio. Li faris plurajn prelegojn pri astronomio: al laikoj li parolis pri diversaj aspektoj de la scienco, al fakuloj li klarigis siajn plej novajn perturboteoriajn metodojn por kalkuli planedajn orbitojn uzante vektorajn orbit-elementojn.

La kvalito de la prelegoj de prof. Popovic estas fama inter la homoj de multaj landoj. Nun la anoj de Turku, Helsinki, Kuopio, Jyväskylä kaj Tampere havis okazon konstati tiun kvaliton. Ke li venis al Finnlando, tion ni ŝuldas al la klopodoj de instruisto Ahomäki kaj al la ekzisto de finnan esperantistaj sciencistoj, kiuj mem estas mondfamaj en sia fako – la fratoj Väisälä, Paul Kustaanheimo kaj aliaj.

Li montris al ni, ke astronomio ne staras surloke. Babilonanoj kaj aleksandrianoj faris mirigajn eltrovojn pri la steloj. Nun okazas – laŭ Popovic – la lasta renesanco de astronomio. Per radio-ondoj oni malkovras forajn astrojn, kiujn neniu okulo povas vidi, estu kiel ajn granda la teleskopo. Oni trovas novajn galaksiojn, kiuj tute malsimilas al nia, ĉar ili estas en malsama etapo de evoluo. Malgraŭ la morto de kvar astronaŭtoj, la homaro pli kaj pli vojaĝos en la spacon. Astronomio ne plu estos nur teoria afero, sed eniros la vivon de ĉiuj. Kaj pro la sama kialo, laŭ Popovic, astronomio ĉesos ekzisti: ĝi parte disiĝos en novajn branĉojn, parte fandiĝos en jam ekzistantajn sciencojn.

Reteren al Finnlando

Denove ni ricevis pruvon, ke nur vizito de eminenta eksterlandano kapablas kunigi la esperantajn fortojn de Helsinki. Tio estas fakto. Neniu sanmensa homo provos nei ĝin. Eĉ ne valoras plendi pri ĝi. La vizito de Popovic eble ne ripetiĝos; eble neniu alia esperantisto kunhavas la kombinon de talentoj kaj kapabloj, kiun Popovic akiris dum sia vivo. Tamen la ekster-finna mondo estas plena je interesaj esperantistoj. Ili venu al Finnlando. Ili venos, se ni trovos la rimedojn.

Dua leciono: vizitanta esperantisto devas ĉiam paroli almenaŭ unu fojon el pli larĝa publiko. En tiu rilato Helsinki havas feliĉan sorton: inter la lokaj esperantistoj troviĝas almenaŭ unu, eble pluraj bonegaj interpretistoj.

Tria leciono: pli da reklamo. Popovic faris sian unuan prelegon en Helsinki laŭ rekta invito de la universitato. Ni kredis, ke la universitato anoncos ĝin antaŭe; ni opiniis, ke en la cirkonstancoj ne estas nia afero, nek nia rajto, mem reklami la aferon. Eble la universitato supozis, ke iu alia faros la bezonan. Rezulto: neniu antaŭsciigo.

Post tiu prelego, magistro Setälä skribis bonan artikolon el Helsingin Sanomat. Tion li ja kapablis fari, ĉar li estis la interpretisto. Se ĉu tio sufiĉis? Ĉu profesoro Popovic ricevis la gazetan publikecon, kiun li meritis? – rjm


Kongreso en Tel Aviv nuligita
UK-67 en Rotterdam (p. 23)


Milito translokis kongreson

En la sama tago, kiam eksplodis la milito en Proksima oriento, ni ricevis mesaĝon de la prezidanto de UEA sciigantan pri ŝanĝo de kongresurbo: la estraro de UEA decidis, ke la 52a universala kongreso okazu en Rotterdam de la 2a ĝis la 9a de aŭgusto 1967, do en la samaj tagoj, kiuj estis antaŭviditaj por Tel Aviv. La programo estos esence la sama, verŝajne eĉ novaj eroj estos aldonitaj. La kongreson organizos rekte UEA.

Pro eksterordinaraj cirkonstancoj, la aliĝperiodo estas longigita ĝis la 15-a de julio (heinäkuu). La kotizoj estas 57 guldenoj por MA de UEA, 77 guldenoj por nemembroj. Espereble multaj finnoj ankoraŭ serioze rekonsideros sian eblecon partopreni la kongreson. Skribu aŭ telefonu al la ĉefdelegito Joel Vilkki.


Kamjén István:

Unu minuto

De tempo al tempo kaptas min la sopiro, verdire ĝi ekposedas min, por ke mi ŝiriĝu el la rulbruego de la grandurbo kaj iru ien, kie estas silento kaj trankvilo.

Mi iras al la supraĵo sur la ŝtuparo ĉe la Gellértstrato, por momento ek-ekhaltas ĉe la ripozejoj kaj admiras la pejzaĝon, la Danubon sube fluantan, super ĝi la pontojn, kiuj svelte traarkas ĝin...

Mi jam atingis la promenejon de la Citadelo kaj de tie mi rigardas, plezuras en la pejzaĝo, enspiras la puran areon. La herboj, arbustoj, floroj verŝas el si la odoron, kiel giganta fabriko, kiu ne produktas alian, nur odoron por ke la homoj guu ĝin, por ke ĝi narkotu ilin.

Ĉi tie kaj tie homoj sidas kaj admiras kaj admiras la urbon en fumon kovriĝintan, kiu iom mallume disvolviĝas sub la blua ĉielo.

Mi eksidas sur iun benkon. Baldaŭ blankharulino okupas lokon apud mi. Dum iom da tempo ŝi admiras la malnovajn ŝtonojn de la Citadelo, poste malrapide ŝi malfermas sian plastsaketon, manlaboraĵon ŝi elprenas kaj komencas kroĉeti.

Gajaj infanoj marŝas antaŭ ni, laŭte ili kantas, tiel ke eĥas la regiono. Blankmantela sekstatura virino de tempo al tempo ekhaltas kaj rapidigas la forrestintojn post la aliajn.

La manoj de la virino ekhaltas kaj ŝi rigardas, rigardas longe la malproksimiĝantajn infanojn. Aeroplano flugas super ni kun akra muĝado, tiel, ke la benko ektremas. Mi sentas, ke la virino ektremetas sur la benko kaj poste profunde ĝemas.

– Ĉu vi ne timas? – Mi demandis. Ŝi levas al mi siajn grandajn, grizajn okulojn, denove profunde ŝi ĝemis:

– Sed jes...

– Nur malofte ili flugas ĉi tie.

– Mi ne ŝatas ilin. Ĉiam ĝi vekas la pasinton en mi.

– Ĉu la pasinton?

– Jes...

– Ĉu vi havas malbonajn rememorojn?

– Bedaŭrinde, jes.

Instinkte ni tiriĝi pli proksimen unu al la alia. Mi pensis, ke ŝi farbigas sian hararon. – kiel estas kutime nuntempe –, sed ĝi decis al ŝia vizaĝo, kvankam ŝi jam ne estis juna. Mi eĉ ne povis imagi, kiel aĝa ŝi estas, ja sufiĉe bone ŝi tenis sin. Mi provis meti la demandon, kio, kio estas tiu malbona rememoro, kion tiel ĝeme ŝi diris.

Ŝi rigardis al mi kaj tiel komencis:

– Kvankam mi ne ŝatas okupiĝi pri ĝi, prefere mi provas forgesi, sed kiel ajn mi volas, mi ne kapablas, ĉar denove kaj denove relumas la tago en mi, kiam ni iris malsupren en la kelon, ĉar supre jam estis neeltenebla. Jam ankaŭ niaj nervoj preskaŭ malfunkciiĝis... Mi edzo – kiu estis inĝeniero – konvinkis min: nun jam ni devas iri malsupren. Mi havis filinon 18-jaran, havintan grandajn bluajn okulojn, belege ondan hararon, ŝi estis antaŭ abiturienta ekzameno.

– Ni pasigis jam tri semajnojn en la kero, ĉion ni konsumis jam, eĉ la fabo havis oran valoron. De tempo al tempo ĉesis la bruo, la homoj kuraĝis elveni, kaj tranĉis pecon el la ĉevalo falinta sur la strato, el tiu fariĝis la festotaga tagmanĝaĵo. Pro tio mi diras, ke festotaga, ĉar tiam ĝi tiom signifis. Multope ni amasiĝis en la ŝirmejo, unu apud la alia. Ankaŭ akvon nur malofte ni havis, por ke almenaŭ ni estus povinta lavi nin, sed fiodoro... ĝi estis abunde.

– Mia edzo estis silentema homo, neniam li partopenis en la konversacioj. Vi scias, kiel estis tiam. la opinioj estis diversaj. Iu pro tio, alia pri alia okazaĵo havis esperon, estis tiaj, kiuj eĉ laŭte publikigis ĝin. Aliaj nur silentis. Sed estis inter ni senpovaj malsanuloj maljunuloj, kio malbone efikis al ni. Mia filino ĉiam tiriĝis al mi: »Kara panjo, nur foje finiĝu tiu ĉi teruraĵo. Neniam mi estos malkontenta!» Kvankam ŝi ne estis malkontenta. Nuntempe oni diras: kie estas nur unu infano. tie estas malfacilaĵo ĉar ili estas postulemaj, kaj iom eĉ impertinentaj. Mia filino estis nek impertinenta, nek postulema. Ŝi vivis nur por la lernado. Same ŝi amis nin ambaŭ, ŝi preferis nek sian patron, nek sian patrinon. Estas vere, ke elinter ni neniu klopodis ŝin prefere ligi al si. – Ŝi iradis por instrui al siaj pli malfortaj samlernejanoj, ŝi kolektis la ricevitan monon kaj jen al mi, jen al ŝia patro ŝi afablis per ia donaco. Kvankam ŝi ne estus devinta tion fari, regule ŝi ricevis poŝmonon. Ofte ankaŭ ĝin ŝi ŝparis. Ŝi havis ĉion, ĉiun ŝian deziron ni plenumis, sed ni atentis, ke ŝi vidu ĝian valoron. Neniam estas malfacilaĵo. Bele ŝi pianludis, mi sidis kaj fiere aŭskultis ŝin.

– Nu, sed mi ne volas rakonti ŝian tutan infanaĝon, aŭ la vivon de ni ambaŭ. Mi estas gimnazia profesorino. Ankaŭ miajn instruitojn tiel mi edukas, ke ili iĝu simplaj, solidaj homoj. Ili ne estu egoistaj, sciiĝu ke ili vivas en granda komuneco.

– Iun nebulan decembran tagon mi rememoris en la ŝirmejo, ke ie en la manĝaĵkamero, malantaŭ la boteloj mi havas iom da fabo, mi supreniros. estis silento, ankaŭ malsupre ĉiu silentis, kaj tiam mi decidis, ke mi kuiros el ĝi bonan legomon. Mia edzo kaj filino peris min: ne iru, sed mi vidis, ke ili suferas pro la malsato, mi ne plu povis elteni. Mi iris supren, kvankam mia kara filino alkroĉis sin al mi: »Ne, mia panjo, vi iras nenien. Vi vidas, ke neniu movas sin.» Sed mi zorgis pri nenio, dirinte, ke baldaŭ mi estos denove ĉi tie.

– Malfacile, sed tamen mi trovis, eĉ mi ne selektis ĝin. En iu sitelo mi trovis iom da akvo, tiel senlavite mi metis ĝin por kuiri. Tiel mirindan odoron de la fabo neniam mi sentis, kiel tiam. La strato estis trankvila. De tempo al tempo mi iris al la fenestro, sed mi ne povis bone travidi, ĉar la kadroj estis kovritaj per papero, ankaŭ tiuj ĉifoniĝis, ĉar la aerpremo deŝiris ilin. Fantome ili ektintis, sed dum la semajnoj de la sieĝo al multaj okazaĵoj ni ni alkutimiĝis, mi do ne timis. Mi metadis en la kuirejo, trairis en la ĉambroj, ĉu estas ĉio sur sia loko, ĉu ne estis iu fremdulo en la loĝejo? Okazis, ke se de tempo al tempo oni supreniris en la loĝejon, povis konstati, ke jen tio, jen alia mankis. Mi rimarkis nenion. Subite suprenkuris mia filineto. Mi riproĉis ŝin: – Tuj reiru, baldaŭ estos preta la legomo kaj mi portos. – Malfacile mi povis resendi ŝin, ankoraŭ el la pordo de la kelo ŝi rekriadis: – Ne restu longe, panjo, ĉar tiam ni ambaŭ supreniros. Ne, ne, mi respondis. kiam ĝi estos preta, tuj mi iros. – Iom mi purigis, aranĝis en la loĝejo, ĉio estis kovrita per fulgo, polvo, kaj mi, kiu ŝatis la purecon, la ordon, mi ne povis tion rigardi.

– Iom poste mia edzo kriadis al mi, lasu tiun aĉan fabon, ili ja ne manĝos, nur mi iru malsupren. Ĝi ne finkuiriĝis ankoraŭ, kelkaj pecoj krakis, sed ĉar mia [*edzo denove maltrankviladis, li volis sup*]renveni, post duonhoro mi kunpakis manĝilaron, ankaŭ pecon da pano, por ke mi malsupreniro. La ŝirmejo estis ĝuste sub ni. Mi iris malsupren laŭ la ŝtuparo, mi jam atingis la teretaĝon, preskaŭ mi estis ĉe la pordo de la kelo, kiam aŭdiĝis terura eksplodo, poste tintego, polvo. Por momento al la tero radikiĝis miaj piedoj, verdire mi sufokiĝadis, mia buŝo kaj okuloj pleniĝis per polvo. Tra la ruboj mi mispaŝadis al la pordo de la kelo kaj kriadis:

– Géza... Géza... Mia Evo, mia Eveto... Ankaŭ la irejo malsupren pleniĝis per ruboj, preskaŭ kvarpiede mi atingis la kelon, kaj malsupre, ĉe la ŝtupo kuŝis sterniĝe mia filineto. Nigra ŝi estis per fulgo kaj polvo. Mi ne scias, kiel mi forĵetis la poton, en kiu estis la manĝaĵo, nur tiregis la malfeliĉan, tra la ruboj. Ĉe la ĉefŝtuparejo mi demetis ŝin, kaj iris en la straton, por kriadi. Venis ja kelkaj homoj, ili faris portilon el latoj kaj lignotabuloj kaj tiel malpure, kiel mi estis, ni portis ŝin en la klinikon. Survoje ofte ni tiriĝis malantaŭ la pordegojn, ĉar oni pafadis. Mi ne scias, kiom da tempo pasis, ĝis ni atingis la klinikon. Iuloke ne estis akvo, aliloke ne estis elektro. Portadis ni ŝian el unu hospitalo en alian, ĝis fine ni povis ŝin lokigi. La kelo de la hospitalo estis plena kun vunditoj, malsanuloj, sed tiom mi petegis, ke oni ekkomencis la operacion ĉe kandellumo. Sed oni ne povis fini, apenaŭ ili ekkomencis, denove venis la maŝinoj. Tie ŝi mortis...

– Mi rapidegis reen, sed nia ŝirmejo plentrafiĝis, jam de la strato mi vidis, ke tie estas fantoma manpleno. Tiam mi konsterniĝis: ankaŭ mia edzo mortis. Tamen ĉion mi traserĉadis. Jam estis sangmakulaj miaj fingroj, miaj ungoj rompiĝis. Mi trovis nenion. Mian saketon neniam mi forlasis, en ĝi estis ja niaj valoraĵoj. Mi kuregis al la Enteriga Entrepreno por aĉeti ĉerkon. Eĉ tion mi jam ne scias, kiom mi pagis por ĝi. Mi nur erarvagadis en la urbo. Se estis silento, denove kaj denove mi iris kaj serĉis mian edzon. Tiam mia hararo blankiĝis.

– Alitage, kiam mi reiris al la kliniko, oni sciigis al mi, ke mian filineton oni jam enterigis en la Herboĝardeno, en komunan tombon. Mi kredas, ke eĉ pensadi mi ne povas.

– Kiam finiĝis la bataloj, en la ĉirkaŭajo oni elfosis la tombojn. Ĉie mi serĉis ilin. Tiun ĉerkon, kiun por mia filineto mi elpagis, mi rekonis: kiam oni malfermis ĝin, mi ektimiĝis: nekonata viro kuŝis en ĝi.

– Nun sole mi estas, dum unu minuto mi perdis ĉion. Mi perdis ĉiujn, kiujn mi amis, kun kiuj mi estis unu, kaj ili ankaŭ estis unu kun mi. Ĉu nun jam vi komprenas, kial mi ektremas, se maŝino flugas super mi? Ĝi vekigas la teruron en mi.

– Tiun teruran minuton, kiam mi trovis nur erojn el mia mebloj, kaj ĉifonetojn el la vestaĵoj de miaj amataj. Pro tio mi abomenas la kruelecon, kiu puŝis min en la solecon. Mi ŝatus ŝiri el la koro, animo de la homoj la malbonecon, venĝon, malamon, koleron, envion, monavidon, ĉion, kio estas malbona, kio povas amarigi la animon de la homo, kaj planti amon, interkomprenon, pacon, diligentecon, kiu depost la pratempoj denove kaj denove suprenlevas la homon. Ĝi plenigas lian koron kaj animon kun kredo, espero, por ke regu nur la bono, la malbono pereiĝu desur la tero.

– Nun mi loĝas kune kun mia fratino, bone ni komprenas unu la alian, sed miaj amataj... ili ne estas plu. Mi ŝatus krii en la mondon, por ke ĉiu aŭdu sur la tero; Homoj! Neniam plu!

– Pardonu al mi, ĉar ĉion ĉi mi rakontis.

Ne plu ŝi parolis, silente ŝi daŭris la kroĉetadon.

Belvestita ,alta, blonda knabino paŝadis antaŭ la benko, kun libro en sia mano. Laŭte ŝi diris la tekston de la libro, estis evidente ke ŝi lernis. La maljunulino levis al ŝi sian rigardon kaj kiel la knabino malproksimiĝis, prenis sian poŝtukon kaj viŝis siajn okulojn.

El la hungara tradukis: Szalay Sándor


§ ANGULO POR GRAMATIKO §

Mallonga sintakso

Kiel jam dirite (7/-65), ĉiu vorto en la frazo havas sian specialan taskon, same kiel ĉiu parto en la aŭto. Tiu parto de la gramatiko, kiu pritraktas la konstruon kaj konsiston de la frazoj, estas nomata sintakso. Por havi klaran bildon pri la lingvo, oni devas koni ankaŭ ĝian sintakson.

PREDIKATO

La plej gravan rolon en la frazo ludas la verbo, kiu indikas, kion tiu faras, pri kiu ni parolas. Tia verbo estas nomata predikato. La predikato povas havi la finaĵojn -as, -is, -os, -us, -u, sed neniam »-i»: Jakobo skribas. Mi dormis. Ĉu vi venos? Ho, se mi estus riĉa! Ni ekiru!

SUBJEKTO

La subjekto indikas tiun, kiu plenumas la agon de la predikato: Jozefino legas. Knaboj kuras. Tablo estas meblo. La subjekto neniam povas havi la finaĵon »-n»!

Kiel subjekto povas servi:

a) Substantivo: Johanoparolas. Birdoj flugas
b) Pronomo: Ŝi venas. Li iras.
c) Infinitivo de verbo: Vojaĝi estas interese. Estas necese labori.

Certaj verboj estas uzataj sen subjekto: pluvas (ne »ĝi pluvas»!) – pluvo falas, neĝas – neĝo falas, hajlas, fulmas, tondras, ŝajnas al mi, okazas kelkfoje, estas necese, estas konate, se plaĉas al vi, ktp.

OBJEKTO

La rekta objekto de la verbo indikas tiun aŭ tion, kiu estas la celo (aŭ suferanto) de la ago, al kiu la ago estas direktita. Se ekzemple knabo batas hundon, la knabo estas la aganto (subjekto) kaj la hundo estas la celo de la ago (objekto). La rekta objekto devas ĉiam havi la akuzativan finaĵon: »-n»: Jakobo skribas leteroN. La ĉasisto trafis neniuN leporoN. Ĉu mi faris multajN erarojN?

La akuzativ-objekto estas rekta komplemento de transitiva verbo. La netransitivaj verboj kutime ne povas havi akuzativ-objekton (vidu 7/-65).

Kiel objekto povas servi:

a) Substantivo: Kato manĝas ratoN. Aramson ne havas harojN.
b) Pronomo: Nikolao amas ŝiN. Ĉu vi vidis iliN?
c) Infinitivo de verbo: Diligenta homo ŝatas labori. LA bestoj ne povas paroli. (Kompreneble infinitivo neniam povas havi la finaĵon »-n»!)
d) Adjektivo en kelkaj maloftaj okazoj: Ili amas unu la aliaN.

ATRIBUTO

La predikato, subjekto kaj objekto estas la ĉefaj partoj de la frazo, ĉirkaŭ kiuj grupiĝas la ceteraj frazpartoj.

La atributo estas komplemento de substantivo. Oni nomas ĝin ankaŭ epiteto.

Kiel atributo povas servi:

Adjektivo: Bona patro. Belaj kantoj ne estas longaj. Ford havis multaN monoN. Ni detruos la lingvajN murojN. Esperanta libro. Mia patrino. La gepatroj amas siajN infanojn. La unua tago. La mortinta kato. En la apuda ĉambro. La hieraŭa tago.

La adjektiva atributo staras kutime antaŭ sia ĉefvorto, sed povas stari ankaŭ post ĝi, precipe en poezio: Lingvo internacia, filo mia, patrino kara, homo granda kaj potenca.

La adjektiva atributo kaj ties ĉefvorto devas kutime kongrui, ili devas nombre kaj kaze akordi unu kun la alia: granda domo, grandaj domoj, grandajn domojn. Sed kiam la sama adjektivo komplementas samtempe plurajn substantivojn, ĝi estas ofte multnombra, kvankam la substantivoj mem estas ununombraj. Ekz. varmaJ rostaĵo, terpomoj kaj saŭco. Se la adjektivoestus ununombra, oni povus pensi, ke ĝi rilatas nur al unu el la substantivoj, la unua. En tiu ĉi kazo nur la rostaĵo estus varma, dum la saŭco kaj terpomoj estus malvarmaj. Male, la adjektivo estas ununombra, kiam ĝi rilatas nur al unu el la objektoj, kiujn la multanombra substantivo indikas: granda kaj malgranda domoj (= du domoj, el kiuj unu estas granda, la alia malgranda.)

Substantivo, malofte ankaŭ pronomo, kun prepozicio: La domo de la patro. Mono por ĉokolado. Skatolo el ligno. Kafo sen kremo. La libro de li (kutime oni tamen diras ’lia libro»’). – Tia atributo devas ĉiam troviĝi post la substantivo, kies komplemento ĝi estas.

c) anstataŭ substantivo kun prepozicio oni povas ofte havi kunmetitan vorton, ĉe kio la ĉefvorto staras ĉiam en la fino kaj la atributa parto antaŭ ĝi: patrodomo, lignoskatolo, dompordo. Oni povas ankaŭ tute simple adjektivigi la atributon: patra domo, ligna skatolo, domo pordo, senkrema kafo. Ekzistas do entute 3 eblecoj: domo de la patro, patra domo, patrodomo.

d) La difina artikolo: la ĉambro.

e) La vortoj ia, kia, tia, ĉia, nenia, kaj iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu: Tiu libro estas tro dika.

PREDIKATIVO

Predikata suplemento, predikativo, kompletigas la predikaton kaj rilatas samtempe al ĝi kaj al la subjekto. Neniam ĝi povas havi la finaĵon »-n», sed nombre ĝi akordiĝas kun la subjekto (jam antaŭe menciite).

Predikativo povas esti:

a) Substantivo: Oslo estas urbo. Ni ĉiuj estas homoj. Kiam la predikativo rilatas al pluraj ununombraj subjektoj, ĝi estas multnombra: Parizo kaj Kopenhago estas urboj.

b) Adjektivo: La ĉambro estas varma. La libroj estas esperantaj. Kiam la predikativo rilatas al nur unu el la objektoj, kiujn la multnombra subjekto indikas, ĝi estas multnombra: La krajonoj estas verda kaj flava (= unu krajono estas verda, la alia estas flava).

c) Kiam la frazo ne havas subjekton aŭ la subjekto estas infinitivo aŭ tuta frazo, la predikativo devas esti adverbo: Tie ĉi estas tro varme. Lerni esperanton ne estas malfacile. Estus bone, se nun estus somero. Estas vere, ke mi estis hieraŭ malsana.


ĈU ESPERANTO, ĈU ESPERANTO

La ĝenerala internacia kutimo estas skribi »Esperanto» per granda E. Nur la finnoj skribas »esperanto». Tio akordas kun la landa kutimo: la finnoj skribas »yliopiston kemian laitos» per malgrandaj komencliteroj, sen en ĉiuj aliaj lingvoj tia nomo nepre havas majusklojn: Faculty of Chemistry, Helsinki University.

Aliflanke la finnoj eble pravas: estas ŝovinisme skribi »Esperanto» aŭ eĉ »Esperanta lingvo» sed »germana lingvo». La finna kutimo spegulas ĝeneralan tendencon forigi senbezonajn majusklojn. En tiu rilato, la finnoj antaŭeniras la reston de la mondo. (Mi ne estas finno).


ĈU PAROLI

FRANGLE

En la antaŭa artikolo mi provis klarigi, ke en tiu stranga intermiksaĵo, kiun oni nomas »frangla», parte kulpas la franca, kiu malbone sin defendas. Sed estas demando, kiu povus tikli mian scivolemon: ĉu tiu invado de la usona povas trafi ankaŭ esp-on, ĉu estas ankaŭ risko, ke ekaperu iu »esperangla»?

Jes, iomete. Ekz. en »Heroldo» mi trovis en artikolo verkita de Usonano vortojn kiel »konvenciaj» kaj »praktike», dum oni devus diri »ordinara» aŭ »kutima» kaj »kvazaŭ». Do la usonlingva minaco montriĝas en la regiono de la ŝajnamikoj. Sed krom tio esp-o, kiu malgraŭ supraĵa simileco profunde diferencas de la franca, multe pli bone sin defendas. Ni metode komparu kun la punktoj de malforteco de la franca.

Ortografio: Nian ortografion la »naturalistoj» trovas barbara, dum ĝi simple estas fonetika kaj ne historia. Tiu fonetika reguleco estas io fundamenta en esp-o. Tial estas netolereble por esp-ista okulo vidi fremdortografian vorton. Eĉ se oni depruntas usonan vorton ĝi aŭtomate alprenas zamenhofan veston (tvisto, hobio, ĵipo, jeto...) Tiel depruntita vortoestas eble superflua (tre ofte), sed ĝi ne deformas la lingvon, ĉar ĝi nepre adoptas la karakterizajn gramatikaĵojn, kiuj malfremdigas ĝin.

Aspekto de la lingvo: Sekve de tiu propra fonetika ortografio la lingvo lege same kiel aŭde tute ne similas la anglan. Eĉ kiam vorto senpere venas de la angla, ĝi ofte ne estas tuj rekonebla (skandalo! dirus la naturalistoj), ĉar ĝi unue civilizis sian ortografion (najtingalo el nightingale; tajdo el tide; niĉo el niche). Tial oni ne emas maldiligente transskribi: oni scias, ke oni traduku.

Vortkunmetado: Ĝi estas unu esenca trajto de esp-o. Pro tio estas neniu malfacilaĵo por traduki la anglajn kombinaĵojn. Ni povas eĉ pli precize kunmeti la vortojn uzante antaŭmetitajn prepoziciojn kun adjektivigo (prigermania ekspozicio; porblindula asocio; kunkolorbilda prelego). Krome oni povas aldoni tiom da adjektivoj al la kunmetaĵo kiom oni volas sen risko de miskompreno (speciala, zorge elektita, naturdevena, vakupakita biergisto), nur pri la eleganteco de la produktita frazo oni ja povas diskuti... Cetere la angla sintakso same ne povas kaŭzi damaĝojn en esp-o, tial ke ĝi estas preskaŭ la sama kaj la vortfarado tute la sama.

Vortfamilioj: Oni povas krei ĉiujn bezonatajn vortojn, ĉu ili estas vortare registritaj aŭ ne. Do oni tradukas senĝene: bowling: keglade/keglejo; shopping: butikumado; after-ahave: postrazaĵo; planning: planado aŭ laborplano; birth-control: naskoplanado aŭ naskolimigado, ne: naskokontrolo; k.t.p.... Kaj neniu esp-isto estas sufiĉe malzorgema kaj aplombe malrespektema al sia lingvo por enlasi tiajn anglajn vortojn en tekston!

Interna rezisto: Kaj tio nature kondukas nin konsideri trajton, kiu estas specifa al esp-o: ĝia interna rezistemo. La esp-istoj ĝenerale estas treege konservativaj. Tio foje estas iom ridinda, sed ankaŭ havas avantaĝojn: ili malŝatas adopti fremdajn vortojn kaj ĉiam provas esprimi ideojn per la propra fundamenta vort-trezoro. Kompreneble ili disponas pri ilo multe pli oportuna, sed tamen la nurfranclingvanoj povus ion lerni de tio.

(El SAT.Amikaro. Daŭrigota)


Oni flustras

– Estas antaŭvidata kurso de esperanto por finnaj parlamentanoj en la aŭtuno.

– Turisma prospekto pri Helsinki estas presata.

– Iu cerbotrusto aranĝas fondon de katedro pro esperanto ĉe la Universitato de Helsinki. Eĉ la nomo de la lektoro in spe estas jam konata.

– Por la aŭtuno estas planata vizito de unu eksterlanda esperantisto, specialisto pri maŝintradukado.

– Ni aŭdis, ke atoritatuloj en Rotterdam pozitive sintenas al Finnlando kiel kongreslando 1969. Iuj aŭtoritatuloj en Finnlando ankoraŭ suspekteme studas la Kongresan regularon.


SOMERAJ KUNVENOJ

– 52a Universala Kongreso de Esperanto en Rotterdam 2a – 9a de auĝusto Aliĝoj estas akceptataj ĝis la 15a de julio.

– »Internacia Esperanto-renkontiĝo» okazos dum la »Baltmara semajno» en Rostock 9a – 16a de julio.

– »Internaciaj feriaj kursoj» en Helsingør» 23a – 30a de julio estas speciale rekomenditaj al tiuj, kiuj volas sin perfektigi en Esperanto. Ankaŭ elementaj kusoj okazos. Multaj ekskursoj, tre agrabla atmosfero. La vojaĝo ne kostas multe.

Al ĉiuj supraj petu de mi prospektojn kaj aliĝilojn kontraŭ la afranko. Mi peras la aliĝojn,

Joel Vilkki
SOMERO 9, tel. 924-45091


– Kiom aĝa vi estas knabeto?
– Sesjara.
– Ĉu ses? Kaj tamen vi ne estas pli granda ol mia pluvombrelo.
– Kiom da jaroj havas via ombrelo, sinjoro?


UNU PLIA OULUANO

Numero 8–9/61 de nia gazeto rakontis, ke al gesinjoroj Stanilawa kaj Allan Mehtonen naskiĝis filino Eeva. Nun ni scias, ke Eeva ekhavis fraton: la 10an de marto naskiĝis filo al gesinjoroj Mehtonen. Ni deziras ĉion bonan al la knabeto Paavo Henrik kaj al la feliĉaj gepatroj. La 5-jara Eeva ja parolas esperanton – baldaŭ la plej juna esperantisto en Oulu certe estos Paavo.

KORESPONDEMAJ

Sinjoro Gottfried Schubert; Karl-Kegel-Strasse 61; 92 Freiberg, Sa.; Germanio–DDR. Li estas 36-jara geologo, komencanta esperantisto.

Fraŭlino Erzsébet Egressy; Attila u 78, Ĉillaghegy; BUDAPEST III; Hungario. Dez. korespondi kun 40–50-jara finn(in) o pri muziko, fotografado, belaj pejzaĝoj.

Hungaraj geesperantistoj 14–60-jaraj ĉe »Konkordo» Esperanto-Grupo; Keleti Károly u. 22; BUDAPEST II, Hungario.


Monata faka bulteno de la Internacia Poŝtista Esperanto-Asocio estas senpage ricevebla. Skribu al IPEA; Poŝtenska kutija 25; SOFIA C; Bulgario.



HELSINGÖR

La internaciaj feriaj Esp-kursoj okazos 23.–30. de julio en La Internacia Altlernejo (tute modernigita) de Helsingör, Danlando. Venu por ĝui belan feriosemajnon en vere Esperanta rondo. Prospekto senpage havebla ĉe

L. Friis,
Ingemannsvej 9,
ÅBYHØJ, Danlando

NB. Aŭtunaj feriaj Esp-kursoj okazos en la altlernejo JUNAJ HEJMOJ ĉe Århus, Danlando, 15.–21. de okt. Provizora programo jam havebla ĉe L. Friis.



ESPERANTA FINNLANDO

INFORMILO DE FINNLANDAJ ESPERANTO-ORGANIZAĴOJ

Ĉefredaktoro: Vilho Setälä

Redaktoroj: Harri Laine, Kirsti Marttinen, R. J. Milton

Adreso: Esperanta Finnlando, Lokero 18122, Helsinki 18

Jarkolekto 1967: 9 numeroj

Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk aŭ 16 respondkuponoj. Abonu prefere per la poŝta ĝirokonto 6915.

Eldonanto: Fondumo Esperanto

Ĉiuj esperanto-organizaĵoj estas varme petataj konstante kontribui per novaĵoj kaj interesaj artikoloj, proponoj ktp., por ke nia gazeto estu vera komuna informilo.



’–