ESPERANTA FINNLANDO 1967 N:o 5


la frontpaĝo de EF 5/67

SAMIDEANO, NE ESTU TRO SERIOZA

[BILDO]

– Sed la labora regularo ja malpermesas uzon de pufaj vestaĵoj, kiuj povus kroĉiĝi al maŝinoj.

- - -

En hospitalo naskiĝis bebeto, kiu tuj post sia enmondiĝo surprizis la akuŝpersonaron per tute stranga konduto. La hometo ridis! Eĉ iom da moko estis aŭdebla en la rido. Post kelkaj momentoj de mirado, la akuŝdoktoro rimarkis, ke la novnaskito fikse tenis ion en sia dekstra mano. La doktoro malfermis la pugneton, kaj tie ĝi estis – la pilolo.

- - -

Sciigo sur la muro de restoracio: Ĉiujn plendojn direktu al mia filo, kiu ankaŭ instruas pri bokso, lukto kaj ĵudo.

- - -

Du malgrandaj bakterioj interrenkontis en arterio.
– Kiel fi fartas? demandis unu bakterio, kaj antaŭenpaŝis por manpremo.
– Ne proksimiĝu! la alia malpermesis. – Mi kredas, ke min infektis penicilino.

- - -

[BILDO]

– Ĉu vi memoras tiun tajpistinon, kiun ni dungis pro ŝia elstara rapideco: 80 vortoj en minuto. Nur 20 el tiuj vortoj estas esperantaj.

-.-.-.

La imposta komisiono ankaŭ ĉijare malkonsentis kun mi pri la kosmetikaĵoj de mia edzino. Mi volis depreni la prezojn el miaj enspezoj, kiel riparkostojn.

- - -

– Unu bonan flankon vi certe havas, diris viro al sia edzino.
– Kiun do?
– Nu, se mi telefonas hejmen, kaj aŭdas signalon de okupateco, mi scias, ke la numero estis ĝusta.

- - -

Kangurua patrino prenis idon el sia poŝo, batis ĝin kaj erupciis: »Ĉu mi ne diris al vi, ke vi ne manĝu biskvitojn enlite!»

- - -

[BILDO]

– Ideon de tiu inventaĵo li ekhavis ja ludante per alumetoj, bobeno kaj kaŭĉuka rubando.


Nur matene ŝi vidas klare

– De nia speciala korespondanto –

Kion oni faras por Esperanto!

Fakte, dum la lasta tempo mi faris preskaŭ nenion, do mia konscienco iomete kvietiĝis, kiam mi leviĝis je la kvina matene por ĉeesti kunsidon kun la klarvidanto Aino Kassinen je la sesa horo.

Antaŭ la strata pordego staris granda aro de homoj. Kiu laborejo estis ĉi tie? Aŭ ĉu ili atendis lecionon ĉe la aŭtolernejo en la sama domo? Miaj suspektoj komenciĝis, kiam mi rimarkis konatan fenomenon: tipan finnan duonviclinion. Kiam aro de angloj atendas saman celon, ili metas sin en klare videblan viclinion, Sudamerikanoj kunpuŝiĝas kaj estas pretaj interbatali. La finnoj ne ŝatas vicliniojn, do ili staras ĉirkaŭe; sed ĉiu alveninto zorge memoras, kiu estis antaŭ li, kaj zorge observas, kiu venas post li. La homoj taktike vagadetas por certigi, ke ili ne perdos sian vicon.

Tiel ili kondutas ĉirkaŭ bushaltejo. Tiel ili agis ĉe la dompordego de Aino Kassinen. Ĉiuj same kiel mi, atendis kunsidon kun ŝi. Interne oni forlasis la ŝajnigon; ĉiu metis sin en viclinion. Aino Kassinen

En la malhela koridoro mi frotis miajn okulojn kaj pene ordigis miajn pensojn por malhelpi la redormon. Venis kiel unua penso: kial mi estas ĉi tie? Simpla respondo estus: ĉar samideano Melasniemi proponis, ke mi venu kaj faru kelkajn demandojn pri la estonto de Esperanto. Sed kial mi akceptis lian proponon?

Mia avino posedas klarvidan talenton. Tiun ŝi ofte uzis ĉe siaj konatuloj. Foje ŝi antaŭvidis teruran, violentan morton de iu amikino. Tiam ŝi silentis kaj mensogis, ke ŝi nenion vidas. Post la murdo de tiu amikino, kiu okazis kiel antaŭvidite, mia avino rifuzis plu ekzercadi sian talenton. Banala rakonto, laŭ sia speco, sed ĝi estas vera. Kiam io okazis en la familio, oni ne plu malkredas ĝin.

Ĉu eblas eviti la sorton?

Mia avino faris gravan eraron. Ŝi estus devinta diri la veron al sia amikino, por ke ĉi tiu klopodu eviti sian sorton. Sed antaŭ 80 jaroj la diletantaj mistikuloj kredis, ke la sorto estas neevitebla.

Tiam, dum mi atendis mian vicon, mi sciis pri Aino Kassinen nur tion, ke marŝalo Mannerheim kaj prezidanto Ryti estis ŝiaj klientoj, kaj multaj grandaj entreprenoj konsultas ŝin pri gravan aferoj. Mi ĉirkaŭrigardis. Plej multaj en la homamaso, kiu atendis kunsidon kun ŝi estis virinoj. Tamen troviĝis kelkaj viroj, junaj kaj mezaĝaj, kaj la plej multaj el ili aspektis kiel reprezentantoj.

La okuloj kaj manoj de viro, kiu iras al psikiatro aŭ klarvidanto pri siaj propraj aferoj, spegulas la esperon, timon aŭ zorgojn, kiuj igas lin fari la viziton. Ĉi tiuj viroj havis la memkontentan mienon de homo, kiu leviĝis pasintan semajnon je la kvina por preni aviadilon al Oulu, kaj zorgi la aferojn de sia firmao, kaj nun leviĝas je la sama horo por zorgi la aferojn de sia firmao ĉe la klarvidanto.

Kial seriozaj homoj kaj entreprenoj konsultas klarvidanton? Multaj homoj iras por peti konsilon. Ili ricevas konsilon kaj kelkaj agas laŭ ĝi. Do ilia estonto ne estas sama, kiel ĝi estus se ili ne estus petintaj konsilon. Estu kiel ajn, oni ne povas eviti la jenan konkludon: la nura ago antaŭvidi la estonton povas ŝanĝi la estonton.

Konsideru du supozojn: unue, klarvidanto antaŭvidas du, tri, kvar eblajn estontojn. La kliento agos por ke okazu la plej taŭga estonto. Tio estas facile komprenebla.

Due, la klarvidanto vidas nepran estonton aŭ »veron». Nun estas malpli facile kompreni, kiel tio povas efiki al la estonto. Mi klopodos klarigi per mia propra ekzemplo. Mi estas 43-jara tradukisto. La tradukado ne estas la plej alte estimata profesio. Cetere mi alvenis tre malfrue al la etapo, ĉe kiu mi nun troviĝas. Se mi estus sciinta egale certe antaŭ 20–25 jaroj kiel mi scias nun, ke mi nepre fariĝos tradukisto, estus povinta eviti multajn fuŝpaŝojn kaj atingi la saman etapon kiel la nunan eble je la aĝo de 30. Kiel diras ŝia sekretariino: »Al klarvidanto estas malfacile diri ion pri la tempo. Io povos okazi baldaŭ aŭ nur post dek jaroj.»

Orienta saĝulo zorgos pri kongreso en Helsinki

Mia atendo daŭris nur 50 minutojn, kvankam ĝi ŝajnis pli longa. La kunsido estis mallonga. Mi eksciis la jenan:

– Esperanto antaŭeniros daŭre per regula rapideco kaj baldaŭ plivastiĝos konsiderinde, »kondiĉe ke oni zorgu la aferon (kun sitä vain jaksaa hoitaa)». – Ĝi jam estas iel (tavallaan) oficiala (!?). – Pri la kongreso en Helsinki zorgos orientaspekta viro (paŭzo) tre saĝaspekta viro. – Oni devos forte vastigi la kursagadon. – Esperanto antaŭeniros per sia propra pezo (»kun sitä vain jaksaa hoitaa», mi aldonis, kaj ŝi jesis). – Miaj proraj kursoj (ĉe Kalliola) bele sukcesos ĉi-jare.

Diras ŝia sekretariino: »...kvankam ŝi mem ne asertas, ke ŝi ĉiam kaj ĉion vidas.» Mi dume atendas la saĝaspektan orientanon, kiu gvidos niajn kongresajn aferojn (ĉu Pompilio aspektas orientane?), sed provizore mi devas kredi, ke Aino Kassinen nenion klarvidis dum mia kunsido. Mi kunprenis detalan liston de demandoj; sed ŝiaj respondoj al ili estis malklaraj kaj apenaŭ rilatis al la demandoj.

Eble la kulpo estis mia. Aino Kassinen ne tro zorgas pri tio, kion scivolemuloj kaj vandemandantoj opinias pri ŝi. Tiel diras Saara Leiviskä, kiu eble plej bone konas ŝin, kaj aldonas: »Ŝajnas, ke ju pli granda estas la urĝeco, des pli senteme (detale?) ŝi vidas.» Tio agordas bone kun la scioj pri aliaj klarvidantoj. Multaj, kiuj havas malfortan talenton, klarvidas nur kiam la urĝeco aŭ emocioj estas fortaj.

Mi jam ĉagreniĝis iomete pri la longa viclinio. Dum la kunsido mi konsciis nur pri ŝiaj enormaj pantofloj kaj varmegaj vestaĵoj dum jam varmeta tago. Mi timis, ke ŝi nur malpacience atendas, ke mi foriru kaj donu la vicon al la sekvanta reprezentanto. Mi eble sentis urĝon, sed malĝustan specon de urĝo.

Ĉu tio tute malvalorigas la sperton? Verŝajne ne, ĉar ŝia ĝenerala aserto pri la progreso de Esperanto estis tre certa. Ŝi jam en antaŭa fojo klarvidis la sukceson de Esperanto kaj esprimis tion sen ia ajn hezito, samtempe kiel ŝi faris aliajn antaŭdirojn, kiuj efektiviĝis. – rjm


LA HUNGARLANDA Esperanto-Biblioteko en Szeged eldonis sian unuan, 288-paĝan katalogon laŭ la Universala Decimala Klasifiko. La biblioteko, fondita en 1960, estas administrata kiel parto de la Biblioteko Somogyi. – La tri plej grandaj esperanto-bibliotekoj de la mondo estas en Vieno, Londono kaj Rotterdam. (IGS)

KATOLIKA KAJ PROTESTANTA esperanto-asocioj kune kongresos 25. 7. – 1. 8. 1968 en Limburg/Lahn, Germanio. Oni atendas 300–400 partoprenantojn el al ĉi tiu eksperimente aranĝota ekumena renkontiĝo. (IGS)


DEZIRAS KORESPONDI

Radka Petrova, bul. Lenin N:o 41, SOFIA, Bulgario. 26-jarulino.
Grozdanka Petrova, (sama adreso). 24-jarulino.
Krasimira Ilieva, str. Neofit Rilski N:o 44, Sofia, Bulgario. 22- jarulino.

samideanoj samidiomanoj
samdianoj samidolanoj
samojedoj indianoj
gesamideologianoj
idiotoj

Ĉu samideanoj?

Unuakta realisma dramo kun komentoj
Verkis L. Vesamaa


D-ro Lapenna avertas, ke oni ne uzu nacilingve la vorton »samideano» aŭ krudan tradukon de tiu vorto, simple ĉar ĝi vekas nedeziratajn ideasociojn pri aneco de ia stranga sekto kaj pridubigas la sobrecon de nia praktike laboranta movado. Nu, kaj esperantlingve, inter esperantistoj mem? Ĉu ne ĝene stampas la uzado de tiu parto individuojn, kiuj en realo havas multnombrajn diferencajn idealojn? Ni povus imagi la traktadon de tiu temo ekzemple ĉimaniere (estimata leganto senkulpigu niajn heroojn pri ilia stilo parte neperfekta, kiam ili ne citas pli grandajn aŭtoritatulojn, ili nome ankoraŭ fervore lernas la lingvon):

S-ro Fredo (firma, fidela esperantisto kaj neriproĉebla homo): Mi ne komprenas penson de tia demando. Ĉu ni ne havas grandan taskon komunan, homaman idealon. Ĉu ni ne devas iri ĉiam kunigite, mano en mano kaj per kunigita laboro atingi nian celon?

S-ro Redo (agema, kritikema praktikulo): Esperanto estas raciigado,. Sekvas de ĝiaj ecoj. Facila kaj regula. Plue sonora, klara kaj eĉ bela kiel itala kaj hispana lingvoj, kontraŭe al ekzemple angla aŭ rusa. Antaŭ ĉio, neŭtrala. Tiel, kaj la plej taŭga kaj la sole ebla universala lingva ilo. Fino de senutila konkurenco de grandaj lingvoj, kiu kostas multon da mono kaj peno por ĉiuj. Sed diroj pri »unueco de homaro kaj paco», kiuj alportos esperanto, estas retoriko, kian mi ne multe respektas. Lingvoj ne estas kulpaj pri militoj, estas ĉiam aliaj kaŭzoj.

F-ino Milda (hejmama, afabla malgrandulino): Ho, terura imago, ke estus milito kontraŭ landoj de miaj korespond’ konatoj. Sed ili ne povus min mortigi, ili ja min konas kaj estas tre amindaj. Tamen, pri iliaj samlandanoj mi ne estas tiel certa. Mi kredas, ke nia komuna lingvo multe progresigus kompreniĝon kaj paciĝon inter popoloj. Ĉu ne ekzemple en Belgujo homoj ege kverelas, ĉar ili havas diversajn lingvojn?

S-ro Pedo (vastrigardema, amator’scienculo, sed ankaŭ nacie sentema): Lingvoj vere ne estas efektivaj kaŭzoj de militoj. En Svislando, loĝantoj jam jarcentojn vivis en paco malgraŭ diversaj lingvoj. Kontraŭe, ĉu ne parolis saman lingvon la ĉefaj kontraŭuloj en la detrua 30-jara milito, same kiel usonanoj, kiuj sange militis dum tempo de Lincoln, por ne paroli pri antikvaj grekoj? Kaj ĉu lingvoj obstaklus solvigon de komplikaj konfliktoj pri ekzemple teritoriaj temoj ĉe la Paca juĝejo en Hago, ankaŭ sen esperanto? Se ni sciencistoj rajtus senpasie pesi ĉiujn influojn de pasintaj epokoj, iam troviĝus justa solvo.

Redo: Malantaŭen ĝis la ŝtonepoko, bone. Nur, via polva historio eble ne multe valorus flanke de brulo de sentoj.

Fredo: Ni esperantistoj ne forgesu la noblajn idealojn de niaj pioniroj, kaj ĉiam subtenu unuecon kaj fratecon antaŭ ĉio, alie ni ne povas atingi nian celon. Ja tiom multaj militoj estas faritaj ĝuste inter nacioj diverslingvaj. Militismo kaj naciismo formas paron. Kaj ĉu ne teritoriaj temoj stariĝas speciale pro lingvaj kaŭzoj? Kial vi parolas kiel anti-esperanto?

Redo: Li klare estas ribelulo kaj pafenda.

Pedo: Miaopinie esperanto formas, estante neŭtrala, fortan protekton por malgrandaj lingvoj kaj tiel por sendependeco de respondaj nacioj kaj iliaj kulturoj, por kiuj mi batalas ĝis sango kaj morto. Ĉar oni ne kredu, ke fremda lingvo alvenas nur kiel lingvo. Ĝi kunportas sian kulturon, ĉar lingvo kaj kulturo nedisigeble kunligiĝas. Tial precipe devus ĝuste la malgrandaj, sian suverenecon amantaj popoloj intense pledi por la afero de la konstruita lingvo. »Malgrandaj lingvoj de l’ mondo, unuiĝu, por defendi vian ekziston!»

Milda: Se ĉiuj homoj de mia popolo parolus esperanton, ili ne volus mortigi miajn korespond’konatulojn, kiuj nur devus diri: »ni parolas saman lingvon, ne nin mortigu!» Kaj se ankaŭ ĉiuj iliaj samlandanoj estus esperantistoj, tiam, kiam miaj samlandanoj estus komanditaj ataki ilian landon, la lastaj same dirus: »ni ankaŭ estas esperantistoj», kaj revenus paco.

Redo: Kaj poste la ĝemel-amikoj irus kune en drinkejon.

Pedo: Ho, ne, ne, ne! Kara Milda, vi kaj via idilia milito! Tia manko de scienca pensado igas min tute malespera. Atakemeco ĉiam trovas novan kostumon, foje religion, alifoje naciismon, trian fojon politikan ideon, aŭ pli prave, la idealoj laŭvice prenas armilojn al sia servado. Ni ne fiksrigardu la troigitan romantikan naciismon, tipa je lasta jarcento kaj tiam reaga al la tro racia epoko antaŭa, kiel neevolueman. Ĉiukaze homoj grupiĝas, kaj inter grupoj iĝas konfliktoj. Sama lingvo ne helpas. Ĉu vi ne vidis modernajn teatraĵojn, kie homoj paroladas sen kompreni sen kompreni unu la alian, ĉar ili ne volas aŭskulti.

Fredo: Tian pesimismon ankaŭ mi ne volas aŭskulti. Ni laboru por konkordo de popoloj.

Pedo: Mi certe konsentas. Sed kvankam estus en la mondo nur unu ŝtato kaj unu kulturo sen naciaj nuancoj (de kio Dio nin gardu; estus kulturo amasa, krepusko, el kio nenia eliro), jen ankaŭ tiam apartaj teritorioj kaj kontraŭaj interesoj.

Redo: Tiaspecon ni tamen ne dezirus, kvankam evidente tiam la registaro malfacile trovus kontraŭulon por fari militon.

Milda: Estus grandioze!

Pedo: Diversaj grupoj tamen trovus, laŭbezone, ĉefojn, deputitojn aŭ estrarojn konfidindajn, sinofereme pretajn al zorgo pri la interesoj de siaj grupoj kaj, siaflanke, influantajn sugestie. Ĝis finiĝo de maljustaĵoj kaj venĝoj, ĉiam denove bravaj militoj.

Redo: La monda administraro ekokupu ĉiujn armilojn, eĉ forkojn kaj manĝotranĉilojn, kaj ne malamikiĝu inter si. Sed sufiĉe da sensencaĵoj kaj alta saĝeco. S-ro Pedo estas esperantisto pro naciismo, s-ro Fredo pro la homaman idealo, f-ino Milda por siaj korespond’konatoj kaj mi por raciigado. Ideoj ege malsamaj. Nur ĉiuj studas esperanton. Ĉu ĉiuj, kiuj studas la anglan lingvon, miloj da homoj, junaj kaj maljunaj, povus nomiĝi samideanoj?

Pedo: Nepre konfesenda fakto tamen, ke sen klopodoj kaj fido de veraj idealistoj esperanto neniam estus atinginta la nunan situacion. Kaj intereso de ni ĉiuj estas, laŭ nia sincera konversacio, ĝia plua disvastiĝo kaj evoluo. Tio kutime ne afliktas personojn studantajn anglan lingvon. Jen do la respondo. Sed ankoraŭ ion. Estas dirita: unueco estas forto. Sed mi diras al vi: diverseco de opinioj estas forto. Jes, laŭ sociologiistoj, kolektivo de individuoj estas pli kapabla evolui, pli multflanke krea. Je forta premo kaj mizerego, homoj devas rifuĝi ĉe tre ligita kunvivo. Homojn tiel ligitajn per ia aŭ alia kaŭzo karakterizas la inklineco al supozo, ke iu ajn alia grupo, kies anojn ili malamas, estas same tute unueca kaj respondebla en ĝia tuteco. Tio malhelpas pacan evoluon.

Fredo: Vi do propagandas ankaŭ »tradician nordan demokration».

Pedo: Kolektivon de homoj sendependaj, respondemaj kaj repacigemaj. Mi ĉiam esperas, ke ĉiuj estu indaj je tio.

Fredo: Tie do vi tamen estas grandege optimista.

Pedo: Jes, kaj antaŭ ĉio pri esperantistoj. La homo kredas kion li esperas.

– – –

Nu, ĉu samideanoj? Hodiaŭ: jes. Morgaŭ: certe ne, nur homoj uzantaj saman lingvan ilon por diversaj celoj. Estiĝos novaj idealoj porpledendaj. Ĉiam estas bezonataj farantoj de novaj skispuroj sur netuŝitan neĝon en granda arbaro, intelektaj kaj laboremaj sendependuloj kiel D-ro Zamenhof. Pli malfruaj skiantoj ofte eĉ ignoras scion pri kiu faris la spuron, nur utiligas ĝin. Sed tiu morgaŭo ne estas ankoraŭ kaj ne alvenos aŭtomate aŭ facile. Restas multe da klopodo por ni ĉiuj.


§ ANGULO POR GRAMATIKO §

Adverbialo (Adjekto)

El ĉiuj frazpartoj la plej ampleksa estas tiu kategorio, kiun ni nomas adverbialo, ĉar ĉio, kio ne estas predikato, subjekto, objekto, atributo aŭ predikativo, estas adverbialo. Jam la nomo aludas, ke temas pri komplemento de verbo, sed ĝi povas esti ankaŭ komplemento de adjektivo aŭ adverbo. Adverbialo estas kutime adverbo kaj substantivo aŭ pronomo kun prepozicio.

Oni povas dividi la adverbialojn je diversaj subklasoj:

a) Loko: Mi estas hejme. Kie oni kantas? La kafo estas sur la tablo. Li sidis apud la ŝoforo.

b) Direkto: Kien vi iras? Mi iras hejmen. Metu la manojn sur la tablon. Li prenis la pistolon el la poŝo. Venu al mi!

c) Nerekta aŭ dativ-objekto: Donu al mi la panon. Ŝajnas al mi. La domo apartenas al sro Ormonto. Nenio plaĉas al ŝi.

d) Tempo: Somere estas varme. Tage ni laboras kaj nokte ni dormas. Mi skribis dum longa tempo. Longan tempon ŝi ne vidis lin. En tiu ĉi semajno estas du festotagoj. Ĉu li jam venis? Ne, li ankoraŭ ne venis. Kion vi faris hieraŭ. Iam estis reĝo.

e) Maniero: Kiel vi fartas. Dankon, bone. La ĉevaloj dormas starante. Venu rapide.

f) Kaŭzo: Kial vi ploras? Li ruĝiĝis pro (aŭ de) kolero.

Krom tio: deveno, materialo, celo, rimedo, kvanto ktp.

VORTORDO

En No 7/65 ni diris, ke en esperanto la vortordo estas libera kaj ne influas la sencon de la frazo. Sed tio estas kompreneble relativa, same kiel ĉio en la mondo estas relativa.

La normala vortordo estas subjekto + predikato + objekto, ĉirkaŭ kiuj grupiĝas la ceteraj frazpartoj: La bona lernanto rigardas al la nigra tabulo. Sed pro stilaj kaŭzoj kaj por speciale akcenti la objekton aŭ iun alian parton de la frazo, oni ofte ŝanĝas la vortordon: Al nigra tabulo rigardas la bona lernanto. La bona lernanto al la nigra tabulo rigardas. Lin mem mi ne vidis, sed lian edzinon mi renkontis sur la strato. Sur la strato mi renkontis lian edzinon.

La bona stilo postulas, ke oni ne apartigu tiujn partojn de la frazo, kiuj rilatas unu al la alia kaj kompletigas unu la alian. Pro tio la frazo »Mi lian edzinon sur la strato renkontis» ne estas modela, ĉar la predikato »renkontis» estas lokita tro malproksime de la subjekto »mi». Bonstile oni esprimas sin en unu el la sekvantaj manieroj: Mi renkontis lian edzinon sur la strato. Lian edzinon sur la strato mi renkontis. Sur la strato mi renkontis lian edzinon. Sur la strato lian edzinon mi renkontis.

La samo validas ankaŭ pri ceteraj partoj de la frazo: ĉiu frazparto troviĝas ĉiam ĉe tiu vorto, al kiu ĝi rilatas. Adjektivo staras ĉe substantivo, kutime antaŭ, sed kelkfoje ankaŭ post ĝi, precipe en poezia stilo. Adverbo lokiĝas kutime post, sed ofte ankaŭ antaŭ verbo kaj ĉiam antaŭ adjektivo: ’Vi parolas bone’, ’Vi bone parolas’. ’Tio estas treege interesa’. Kiam oni volas speciale akcenti la adverbon, oni lokas ĝin en la komenco de la frazo: ’Bone vi parolas’. ’Treege interesa estas tio’.

La subjekto lokiĝas kutime antaŭ la predikato: ’Nun mi komprenas’ (ne »Nun komprenas mi»!) ’En Svedlando la vintro estas longa’ (ne »En Svedlando estas vintro longa»). ’Tio estas bona, li diris’. Sed: ’Tio estas bona, diris Petro’. ’Tion mi ne kredas, respondis la patro de mia amiko’. Tiuj frazoj ŝajnas pli fluaj ol: ’Tio estas bona, Petro diris’. Tion mi ne kredas, la patro de mia amiko respondis’. Nu, temas pri individua gusto!

La loko de la prepozicioj, numeraloj kaj konjunkcioj ne estas ŝanĝebla: Inter la popoloj estas altaj lingvaj muroj (ne »la popoloj inter»!). Sep tagoj pasis (ne »tagoj sep»!). Ni timis, ke neniu venos.

La artikolo devas esti laŭeble proksime al sia ĉefvorto. Tial la germanismo »Oni akceptis la de li faritan proponon» tute ne estas modela, sed en bona esperanto oni diras: Oni akceptis la proponon faritan de li; aŭ: Oni akceptis la proponon de li faritan. (Tie ĉi temas ja fakte pri mallongigita frazo, kies origina formo estas: Oni akceptis la proponon, kiun li faris).

La vortoj ne, ankaŭ, nur kaj staras ĉiam antaŭ tiu vorto, al kiu ili rilatas. Tion oni devas bone atenti, ĉar de ilia loko dependas la senco de la tuta frazo: Mi ne skribis leteron. Mi skribis ne leteron (= mi skribis, nur ne leteron, sed ion alian). Ne mi skribis la leteron (= ne mi, sed iu alia faris tion). Hodiaŭ mi estis ankaŭ hejme (= mi estis en diversaj lokoj kaj interalie ankaŭ hejme). Hodiaŭ ankaŭ mi estis hejme (= la aliaj estis hejme kaj ankaŭ mi faris tion). Ankaŭ hodiaŭ mi estis hejme (= mi estis hejme en la antaŭaj tagoj kaj ankaŭ hodiaŭ). Mi tute ne kredas tion. Mi ne tute kredas tion (= mi kredas nur parte). Hieraŭ mi nur legis (= mi faris nenion alian). Hieraŭ nur mi legis (= neniu alia faris tion). Nur hieraŭ mi legis (= en la ceteraj tagoj mi ne legis, aŭ hieraŭ estis la unua tago kiam mi legis). Eĉ li ridas pri tio. Li ridas eĉ pri tio. Li eĉ ridas pri tio.


Elmigrintaj floroj

En eta ĝardeno ĉe »hungara maro»,
proksime al bordo de Balaton-lago
pompas floroj belaj, tre diverskoloraj
ĉu printempaj estas ĉu varme someraj.
Kune kun benataj fruktdonantaj arboj
pompas hiacintoj, peonioj, rozoj,
diversaj koloraj floroj de ĝardeno,
ĉiam revivante en nova printempo.


Sed ĉijare pliriĉiĝis ĉi florano,
el Finnlando transplantiĝis la cejano.
Multkoloraj floroj atestas fratecon,
inter du popoloj en nordo kaj sudo.
En najbara proksimeco de fragbedo,
sub la ombro de bongusta abrikoto,
proksime al vitoj de bona vinbero
bonfartas la bela finna cejanfloro.

Multkoloraj floroj pompas,
kun hungaraj amikiĝas,
kiel vivas frata amo
inter finnoj kaj hungaroj!

Csopak, Hungario, 8. VII. 1967
Szalay Sándor

Ĉi tiun poemon inspiris floroj, kies semojn sendis finna korespondantino.


Lastmomenta sciigo

ESPERANTO EN LA UNIVERSITATON

Konsistorio de la Universitato de Helsinki decidis komenci instruadon de esperanto en la Universitato. La instruadon ebligas donaco de la konata meteorologo kaj esperantisto, profesoro Vilho Väisälä.

Detaloj pri la lekcioj ankoraŭ ne estas sciataj, sed provizore ni povas informi, ke funkcios du kursoj: elementa (lunde kaj vendrede je 18 – 19 h., en lekciejo nro XI) kaj supera (lunde kaj vendrede je 19 – 20 h., en la sama ĉambro). Unua fojo lundon la 2an de oktobro. Instruos magistro Setälä, membro de la Akademio de Esperanto.


LERNADO NE MALUTILAS – PRECIPE NUN

Nun ni devas unue turni nian atenton al la UEA-kongreso de 1969, pri kies okazigo en Helsinki ni havas ne senmotivajn esperojn.

Elekto kaj preparado de funkciuloj aktualiĝos ĉirkaŭ la jarfino, tuj post la decido pri la kongresurbo. Nenio tamen malhelpas anticipan projektadon, kaj nenian perdon kaŭzas plibonigo de ĉies lingvoscio, eĉ se Munkeno aŭ iu alia urbo ankoraŭ ĉifoje venkos.

Precipe tiuj, kiuj plurfoje ĉeestis Universalajn Kongresojn, devus, skribe kaj parole, raporti siajn spertojn kaj sugesti metodojn por sukcesa kongresaranĝo.

La suspektojn ni lasas flanke kaj koncentras niajn fortojn al pozitivaj helpo kaj prepariĝo por funkcioj en la kongresa aparato. Antaŭ la kongreso ni havas tempon poluri nian lingvoscion ĝis kia ajn grado de elokvento kaj fluo, relerni kaj encerbigi scion pri la kondiĉoj kaj vivo en nia lando kiuj interesos la kongresajn gastojn, kaj vere inventari niajn lingvosciantojn kiuj rivale servos la komuna celon.

Ĉi tien skribis N. T. sur la frontpaĝo de septembra »Vek-ilo» (bulteno de la societo »Nesto» en Tampere. – Tradukis la redakcio.


La esperantistaro de Finnlando kunvenos komence de novembro en

AULANKO

Provizora programo:

Sabaton 4. 11. : ĝenerala kunveno, en kiu la ĉefaj temoj estas eventuala UK en Helsinki, kaj nia ĝenerala scio kaj lernado de esperanto. Eblecoj por grupaj diskutoj. Distra vespero.

Dimanĉon 5. 11.: jarkunveno de EAF. Detalaj sciigoj pri la tuta Aulanko-konferenco en baldaŭa invitletero.

- - -

ESPERANTO-ASOCIO DE FINNLANDO,
SUOMEN ESPERANTOLIITTO r.y.

VUOSIKOKOUS

Aulangolla 5. 11. 1967 Tarkemmat tiedot kutsukirjeessä. Kokouksessa käsitellään sääntöjen määräämät asiat.


VORTOJ DE LA GRANDA DIREKTILISTO ANKAŬ EN ESPERANTO

Antaŭ nelonge aperis en Ĉinio la unua esperanta eldono de »Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong». La libro havas 343 paĝojn kaj kostas 90 p. Tiu »ruĝe brilanta libro», kiu estas la »revolucia trezoro plej ŝatata ne nur de la ĉina popolo, sed ankaŭ de la revolucia popolo de la mondo», estas grandkvante disvastigita en Ĉinio (iuj parolas pri eldonnombro de 800 milionoj) kaj, laŭ ĉinaj informoj, preskaŭ nenio plu okazas en la lando sen helpo de la »Vortoj».

La vortoj de Maŭ Zedong (en Finnlando oni skribas ĉi tiun nomon Mao Tsetung) estas interesa legaĵo por tiuj, kiujn pensigas monda politiko. La pozicio de Maŭ ja estas unika: neniu alia nuna politikisto estas ĉirkaŭata de simila oceano de oficiala adora propagando. Kaj gutojn el tiu oceano ricevis ankaŭ la esperanta kulturo – rimarkinda parto de nia nuntempa literaturo iel rilatas al tiu 73-jara eks-bibliotekisto, politika kaj filozofia verkisto, lirika poeto kaj prezidanto de la centra komitato de la Komunista partio de Ĉinio. – Estas notinde, ke la »Vortoj» ne aperis ekzemple en la finna.


ESPERANTA FINNLANDO

Adreso: Lokero 13048 Helsinki 13. Aperas 9-foje jare. Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk (16 rpk). Abonu prefere per la poŝta ĝirokonto 6915. – Eldonas Fondumo Esperanto.

Ĉefredaktoro: Vilho Setälä. Redaktoroj: Harri Laine, Kirsti Marttinen, R. J. Milton

Ĉies kontribuaĵoj estas bonvenaj.