ESPERANTA FINNLANDO 1967 N:o 6


KIO ESTAS ZAMENHOFA ESPERANTO

Ni bone komprenas, ke la koncepto »Zamenhofa Esperanto» kiel tutaĵo estas kompleksa, kaj ne estas nia intenco pritraktiĝin komplete. Sed unu detalo estas aktuala: la uzo de la participoj.

Zamenhof mem redaktis en Esperanta teksto (Fundamenta Krestomatio; malnovaj eldonoj, p. 255; 17a eldono de 1954, p. 240) la 6an punkton de la Fundamenta »Plena Gramatiko» jene:

... Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta -ant; aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo. ...

Dum longa tempo estis nenia bruo ĉirkaŭ ĉi tiu regulo. Pri aspektoj en la participoj neniu parolis. Sed en iu el la plej bonaj lernolibroj oni atentigis pri tio, ke kelkaj verkistoj erare uzis en pasivaj esprimoj duoblan pasintecon. Eĉ en la bonega broŝuro de prof. Waringhien, »A. B. C. d’Esperanto à l’usage de ceux qui aiment les lettres», de 1964, oni legas tute regulan prezenton de la ligotempoj (Temps composés, punkto 27, p. 27) kaj poste pri la aspektoj (Les

30. – La prefikso ek- (prenita el aspects, punkto 30, p. 29) jene (ni kuraĝas traduki):

La aspektoj

G. ekgelân, ekridi, kompare kun gelân, ridi) esprimas subitecon de komenciĝanta ago; salti = sauter, eksalti = sursauter, tressaillir; flugi = voler, ekflugi = – s’envoler.

– La sufikso -ad (pruntita el F. promenade, kompare al promener, H. parada, restado, kompare al parer, halti) prezentas agon en la daŭro de sia disvolviĝo: pafi = faire feu, pafadi = tirailler; uzi = employer, uzadi = faire un usage constant etc...

En rakonto pri pasinteco, la formo ek- respondas tre bone al nia ’passé simple’, tiu kun -ad al nia ’imparfait’: »des cigognes s’envolè rent; les voiles blanches palpitait» (Flaubert) = ekflugis cikonioj; la blankaj veloj flagradis..

Kio poste ŝanĝis la sintenojn, estas al ni nekonate. Sed poste en »Lingvo kaj vivo» (1959) la sama aŭtoro, kaj precipe en »Simpozio» (1961) li kun kelkaj aliaj verkantoj komencis senkondiĉan kampanjon ne nur kontraŭ la tempa uzo de la participojsed ankaŭ kontraŭ la samideanoj, kiuj estas konvinkitaj pri la praveco de ĝi. La kampanjo baziĝis sur interpreto, sub premo de nacilingvaj tradicioj, de du frazoj en la ekzercaro, kaj sur malofte aperintaj frazoj en la Zamenhofa verkaro, kiuj ŝajnis nekonformaj kun la nomita paragrafo de la Fundamento.

L. L. Zamenhof

Sed, kiel ĵus atentigis Paul Lobut el Parizo, tiu premiso estis malĝusta. Nome, pritraktante alian lingvan problemon, Zamenhof skribis en »Lingva Respondo» 4, La Revuo, decembro 1906 (represita en Lingvaj respondoj, 6a eld. 1962, kiel n-ro 84 C, p. 75):

... la neobservado de tiu ĉi regulo, kiu estis donita ne en la gramatiko, sed nur en la »Ekzercaro» (§ 27), estas ne eraro, sed nur peko kontraŭ boneco de la stilo. ... la supre donita regulo (aŭ pli ĝuste konsilo) ...

Ekzistas do nenia motivo pretendi, ke Zamenhof kaŝis devigajn regulojn en la Ekzercaro. Zamenhofa Esperanto estas difinita per la Fundamenta gramatiko.

Ĉar aliflanke oni pretendis ke la nacilingvaj gramatikoj en la Fundamento estus interpreteblaj alimaniere ol la supre citita loko en la Fundamenta Krestomatio, estas necese ankoraŭfoje akcenti, ke ĉe la redaktado de tiuj tradukoj Zamenhof estis ligita al la uzo de terminoj nacilingvaj, tradiciaj, per kiuj ne estis al li eble redoni siajn ideojn precize. Komparu kun la fakto, ke la Akademio atentigis siatempe pri eraraj tradukoj nacilingvaj ankaŭ en la Universala Vortaro.

LA ZAMENHOFA GENIO

De la flanko de la »simpozianoj» oni volis signi kiel ian malrespekton al Zamenhof tion, ke akceptante la tempan sistemon de la participoj oni devus konsideri kelkajn Z-ajn frazojn eraraj. Estas interese noti, ke malgraŭ tio oni emas korekti alispecajn esprimojn en la Originala Verkaro.

Tio tamen montras kompletan miskomprenon de la mekanismo de krea pensado, precipe ĉe genia kreanto. Ni elĉerpu (mallongige) el la verko de E. D. Hutchinson »How to think creatively» (New York 1949):

Krea pensado konsistas el kvar fazoj: 1. Fazo de sinpretigo, kolektado de scioj kaj kapabloj, dum longa tempo, eble dum tuta vivodaŭro de la homo. Ĉio tio koncentriĝas en problemo, kiu montriĝas malfacile solvebla, ŝajne tute ne solvebla, kio seniluziigas la pensanton, eble plene malesperigas lin. – 2. Fazo de elkonsumiĝo, rezignacia laso de la problemo. Samtempe la pensanto transiras eventuale al ĉiutaga, malgravaj taskoj. Sed ĝenerale restas ia stato de nervozo, senpacienco, sento de malsupereco. Sed io neatendita, ia rimarko aŭ eble sonĝo subite kaŭzas transiron al – 3. Fazo de intuicio. La problemo estas subite solvita, kvazaŭ el la ĉielo falinta, kaj la daŭrigo de la laboro sekvas kun plena energio kaj vivoĝojo. – 4. Fazo de kontrolo. La ideo estas provata kaj uzata, la malfacilaĵoj forestas. Sed ankaŭ la emocio kvietiĝas. la afero jam fariĝas ordinara. Kaj tiam facile okazas. ke la elpensinto faras erareton kontraŭ la trovita solvo.

Ĉiu kiu kun atento legis kion Zamenhof mem rakontis pri la ekesto de nia lingvo. konstatas. ke la verkado de Zamenhof sekvis la skizitan vojon. Repensu nur pri la eltrovo de la deriva sistemo. Sed tio ankaŭ montras, ke neniel difektas la meritojn de Zamenhof, se ni devas noti, ke la lingvo en certaj detaloj superas tion, kiel li mem ĝin uzis.

La principo de simetria sistemo de participoj, klare esprimita en la Fundamenta gramatiko, estas unu el la plej geniaj solvoj de Zamenhof. Ni ne miru, ke kelkaj samideanoj, katenitaj de la tradicio de siaj naciaj lingvoj, ne povas plene ekposedi la fruktojn de ĝi.

KIU FORLASAS LA ZAMENHOFAN ESPERANTON?

La ĉeforgano de UEA publikigis antaŭ nelonge artikolon pri Esperanta literaturo, kies aŭtoro tuŝis ankaŭ esperantologiajn verkojn. Ĉe tio li eldiris la »opinion» (tiel nomis ĝin la redaktoro), ke la esperantologoj, kiuj defendas la Fundamentan regulon pri la participoj, »forlasas la Zamenhofan Esperanton». Kiam mi atentigis pri la malvero de tiu pretendo kaj petis la rajton defendi min kontraŭ la ofenda teksto, mi ricevis la respondon, ke la verkinto havis la rajton esprimi sian »opinion», sed la redakcio ne donas al mi la rajton respondi.

Kaj post ĉiuj atakoj, diskriminacioj kaj postuloj pri submetiĝo aŭ foriro (al mi iu eĉ rekte diris, ke niaopiniuloj devus eksiĝi el la Akademio), oni nun pretendas, ke ni minacas la movadon per skismo.

Ni povas nur protesti kontraŭ tia diktatora sinteno, kiu ja fakte estas nur ĉenero en longedaŭra procedo por silentigi kaj kompromiti la samideanojn, kiuj plene motivite havas alian opinion ol la simpozianoj.

Vilho Setälä


AGNOSKO

Unu el la plej ofte uzataj vortaroj en la mondo estas la vortaro de WEBSTER pri la angla lingvo. La malnova Webster diras: »Esperanto: artefarita lingvo intencata esti universala...» kaj la nova Webster: »Esperanto: ... artefarita lingvo por internacia (precipe) eŭropa uzo.» La nova vortaro ankaŭ donas pli klaran bildon pri la konstruo de la internacia lingvo.

Bone: Webster forlasis la skeptikemon kaj agnoskas, ke esperanto estas uzata.

Malbone: Webster konstatis fakton, ke la granda plejmulto de esperantistoj loĝas en ĉi tiu anguleto de la eŭropazia kontinento. Nur en Japanio (ĉe la alia fino de la sama kontinento) kaj en Brazilo troviĝas movadoj, kiuj estas kompareblaj kun la eŭropaj.

* * *

WEBSTER parolas eĉ pri prave ol ĝi konscias. Ĉiutage oni enkondukas en esperanton tute senbezonajn »sivistyssanoja» (pruntvortojn): delegacio anst. delegitaro aŭ delegaĵo (PV), petro anst. roko aŭ rokaĵo (en fakvortaro GEOLOGIO), didakta anst. instrua (Auld; la plena vortaro diras »didaktika», kiu estas egale senbezona).

Estas vane aserti, ke neniuj neologismoj estos plu bezonataj en esperanto. Sed memoru, ke ĉiu nebezonata vortradiko – ĉu nova, ĉu ne – igas Esperanton malpli facila por la ne-eŭropanoj. Ĉu esperanto devas speguli la kreskantan abismon inter la prosperegaj kaj malprosperaj landoj de la mondo? – rjm.


KNABO VENIS hejmen de la lernejo. Li montris novan libron al sia patrino.

– Ĝi estas premio, li rakontis.

– Ĉu vere premio. Sed pro kio?

– Oni demandis nin ĉiujn: kiom da piedoj havas struto? Mi respondis, ke tri piedojn.

– Sed struto ja havas du piedojn!

– Jes ja, sed ĉiuj aliaj klasanoj respondis, ke ĝi havas kvar piedojn.


PRI LIBROJ

Diamante dura

Vilho Setälä: Fortoj de l’ vivo. Fondumo Esperanto, Helsinki, 1967, 208 paĝoj, A5. Broŝ. 8 mk.

Estas stranga afero, la fakto, ke tekston de Vilho Setälä mi tre facile legas. Estas stilo facile legebla, tamen ne stilo kun nur malmultaj vortoj. Mi ne povas klarigi al mi kial lia stilo estas tiel facile legebla, restas nur la fakto ,ke tiel estas. Kiel facila legaĵo por ĉiastadiaj esperantistoj mi rekomendas la speciale allogan novan libron, »Fortoj de l’ vivo». verkitan de Vilho Setälä.

Sed estus tro facile plenumita la tasko recenzi la nomitan verkon, se mi nur rekomendus la verkon kiel bonan kaj facilan legolibron. Fakte, oni povas konsideri ĝin nova, moderna versio de »Esperanta Legolibro», sed ĝi estas ankaŭ multe pli. Temas pri ŝtondura peco de esperantista literaturo. Aŭ eble mi povus diri: diamante dura. Same kiel diamanto ĝi estas multfaceta. Ĝi donas abundan materialon por tiuj, kiuj estas interesitaj pri la historio de esperantomovado. Ĝi donas en klarteksto klarigon pri la misteriaj kaj ege bedaŭrindaj okazaĵoj je la finaj horoj de la fama kaj bone aranĝita kongreso en Helsinki 1922. La afero estas klara: nun ĉiuj povas mem legi kaj ekscii kiuj kaŭzis la kelkdekjaran regreson en nialanda esperanta agado.

Ĉionteganta estas la sistemo pri la uzo de la esperanta artikolo, kiun Vilho Setälä pripensis, kaj siatempe donis por Esperantologio. Nun la artikolo reaperis, kaj ĉiuj, kiuj sentas sin iom necertaj pri la afero, sin turnu al la fonto: Fortoj de l’ vivo. Temas nature pri nur unu el la prilingvaj artikoloj. kiuj abundas en la libro. Se vi ne memoras kion signifas »dum» aŭ »spektro», kaj precipe, se vi trovas falsajn klarigojn pri ili, nepre legu la koncernajn artikolojn.

La beletristikaj tradukoj de Vilho Setälä estas, kiel ni ĉiuj scias, fluaj, belstilaj, leĝere legeblaj. Tiaj estas ankaŭ tiuj tradukoj, kiuj troviĝas en la priskribata verko>. Oni povus doni liston de titoloj, sed tio estas ja nenecese. Gustumu mem, la noveloj kaj rakontoj estas ne longaj, vi povas elektiilin laŭ via tempo. Nepre legu pri Gerdruta Carponai, la rakonto havas ion mistikan en si, tre allogan, samtempe tristan kaj tre, tre optimistan.

Por mi la verko donis fakte grandan ĝuon; mi estas certa ke ĝi tion faras por ĉiu esperantista leganto.>

Simo Raumavirta


Tiel diris Maŭ Zedong

Esperanto estas, kiel cetere ĉiuj lingvoj, tute senpartia. Tio estas natura afero, ĉar lingvo estas nur instrumento, kiu portas ideojn. Tute alia afero estas, ke la ideoj siavice tute ne estas senpartiaj. La esperanto-movado estas politike senpartia, ĝia celo estas nur akceli la utiligon de la lingvo Esperanto. Same, kiel parto de prilingva movado ankaŭ nia gazeto estas politike tute senpartia. Ĝiaj legantoj apartenas al diversaj politikaj »kredoj», sed ili tute harmonie kunagadas por la lingvo.

Tian antaŭklarigon ni devis doni, ĉar ni intencas nun recenzi kelkajn libretojn, kiujn verkis Maŭ Zedong, la gvidanto de nuntempa Ĉinujo. Estas tre malfacile recenzi pure politikajn verkaĵetojn en politike neŭtrala maniero. Sed leginte la verkojn ni povis konstati, ke la politikan enhavon ni tute ne devas analizi, sed la tutan aferon oni povas konsideri je patologia vidpunkto. Ni ja scias, ke la junaj partianoj de Maŭ Zedong multe legas liajn verkojn kaj klopodas sekvi la ideojn en ili donitajn. Paralelon ni trovas en proksima estinteco de Eŭropo: »Mein Kampf» de Adolf Hitler estis multe legita kvazaŭbiblio de germanoj dum la nazi-reĝimo. Multaj homoj pensis, ke la idea enhavo de Mein Kampf estis kreitaĵo de granda genio. Kiam ni nuntempe legas tiun verkon, ni devas konfesi, ke la ideoj estas tre naivaj kaj simplaj, kaj la faritaj konjektoj produktoj de mensmalsana cerbo. Tute samon ni povas diri pri la »geniaĵoj» de Maŭ. Mi preskaŭ kredas, ke mezinteligenta dekdujarulo ne volus tiel infanecajn ideojn eldiri aŭ skribi.

Mi legis du verketojn de Maŭ Zedong: »Esti oponata de la malamikoj estas afero bona sed ne malbona» kaj »De kie venas la korektaj ideoj de la homo?» La unua estas paroladeto farita en iu oficira lernejo, kaj la enhavo estas simple la ideo, kiun ekzemple Hitler tion ofte diris: ĉiuj, kiuj pensas en alia maniero ol ni, estas homoj de malalta tipo. Tiajn homojn ni detruu, kaj ni estu tute senkompataj kontraŭ la malamiko. Nu, ĉu estas nova kaj genia ideo? La dua libreto diras, ke tiuj ideoj, kiuj kondukas al sukcesa agado estas korektaj, kaj tiuj ideoj, kiuj kondukas al agoj, kiuj ne donas sukceson, estas nekorektaj. Fakte, nun mi komprenas kial la ĉinoj tiom entuziasme akceptas la ideojn de Maŭ.

La Fremdlingva Eldonejo en Pekin publikigas amase tiajn pamfletojn. Ili montras al ni, ke la senpartian lingvon de Zamenhof oni povas utiligi ankaŭ en ĉi tiu maniero.

Arvikolo


LITERATURO

Lernolibroj por kleruloj

Maailman kirjeenvaihdon opas, prezo 0,60 mk

Johdatus esperanton rakenteeseen, 0,30

Esperanto-avain (pienoissanakirja) 0,60

Vasta-avain (suomi-esperanto) 0,60

Esperanto-kurso (finna aŭ sveda) 0,60

Vägvisare till världsspråket 0,60

Nyckel till esperanto (miniatyrordbok) 0,60

Universala lernolibro

Privilegia vojo al lingvoscio: Esperanto; suomenkielinen laitos »Valtatie kielitaitoon» 4,25, svensk upplaga »Raka vägen till språkkunskap» 4,25

Handledning i esperanto (svensk grammatik) 1,50

Vortaroj

Vilkki: Suomi-esperanto-suomi 6,00

Nordlund: Esperanto-ordbok 5,00

Facila legaĵo

Mary kaj Sulo (koresponda romaneto) 0,60

Taglibro de kongresano 0,60

Por kursgvidanto

La kerno de esperanto, sugestoj por instruo

Literaturo finna

Kivi: Sep fratoj (Seitsemän veljestä) broŝ. 1,75, bind. 2,00, toldorsa 2,50

Kivi: La botistoj (Nummisuutarit) 1,10

Kivi: Lea + La fianĉiĝo (Kihlaus) (2 teatraĵoj) 0,60

Linnankoski: Batalo pri la domo Heikkilä (Taistelu Heikkilän talosta) 0,60

Erkko: Spegulo homarana (Huoneentaulu ) 1,00

Setälä: Burĝonoj (fotoj kaj tradukoj el finna poezio) 2,50

Setälä: Fortoj de l’ vivo, broŝ. 8,00

Kalevala, tole bindita 25 mk, kun leda dorso 35 mk

Lingvistiko

Setälä, Vilborg, Støp-Bowitz: Esperanto – moderna lingvo + 2 aldonaj kajeroj, 5,001

Aritmetiko por infanoj

»1–2–3 Peĉjo kaj Anjo kalkulas» (bildoj sen teksto) 3,00

Ĉiujn supre menciitajn verkojn mendu ĉe: Fondumo Esperanto, Iirislahti; poŝta ĝirokonto 6564.


Du ŝercbildoj

[BILDO]

– Jes ĉefo, ĝi paneas. Ĝi ja anstataŭigis ses laboristojn, sed unu el ili estis tiu sola, kiu ĝin kapablus ripari.

–––

[BILDO]

– Ĉu sinjoro Verdanto, la vendisto de pneŭmatikaj instrumentoj. Vi trovos lin indeksita sub F – fraŭloj.


§ ANGULO POR GRAMATIKO §

PASIVAJ PARTICIPOJ

Al la 3 aktivaj participoj kun la finaĵo -int, -ant, kaj -ont (vidu la koncernan artikolon en antaŭaj numeroj!) respondas 3 pasivaj participoj kun la finaĵoj -it, -at, kaj -ot.

La diferenco inter tiuj du specoj de participoj estas tio, ke ĉe la aktivaj la subjekto mem estas la plenumanto de la ago (dormanto, vidanto), dum ĉe la pasivaj la subjekto estas la celo de la ago kaj ludas do la saman rolon kiel objekto en aktiva frazo. Esence ĝi ankaŭ estas objekto, nur laŭ la formo ĝi estas subjekto. Pasivan frazon oni povas ĉiam transformi je aktiva, kaj tiam la subjekto de la pasiva frazo fariĝas rekta objekto en la aktiva. Ni klarigu tion per ekzemploj:

La knabo batas la hundoN – la hundo estas batata de la knabo. La patrino vekis la infanojN – La infanoj estis vekataj (estis aŭ estas vekitaj) de la patrino. La kelnero lernas esperantoN – Esperanto estas lernata de la kelnero. Policisto arestis krimuloN – Krimulo estis arestata (estis aŭ estas arestita) de policisto. Oni nomas lin Paŭlo – li estas nomata Paŭlo. Mi skribis tioN ĉi – tio ĉi estis skribita (estis skribata) de mi.

Pasivajn participojn povas havi nur tiuj verboj, kiuj povas havi akuzativ-objekton, la tn. transitivaj verboj. La netransitivaj verboj ne havas pasivan participon. Sekve tiaj formoj kiel »estita, starata, kuŝota» ktp. estas tute neeblaj! Sed aktivajn participojn havas ĉiuj verboj, egale, ĉu ili estas transitivaj aŭ netransitivaj.

Tiu, kiu en la pasiva frazo plenumas la agon kaj sekve esence (sed ne laŭforme) estas subjekto, estas rilatigata al la participo per prepozicio »de». »La hundo estas batata de la knabo». »La libro estas verkita de mi». Ĉe aktivigo de la pasiva frazo la aganto fariĝas subjekto de la aktiva frazo. La knabo batas la hundon. Mi verkis la libron.

(daŭrigota)

– – –

DEMANDO AL VI

Ni aŭdis opiniojn, ke estas tute vane publikigi esperantan gramatikon en nia gazeto. Ĉu vi samopinias? Se vi ŝatas legi nian angulon por gramatiko, bonvolu skribi al ni – poŝtkarto sufiĉas. Nia adreso troviĝas sur la lasta paĝo.

La redakcio


Ote Suomen esperantoliiton säännöistä

9 §

Liiton varsinainen eli vuosikokous pidetään hallituksen määräämällä paikkakunnalla loka–marraskuun aikana. Kokouksessa käsitellään seuraava asiat:

  1. Hallituksen vuosi- ja tilikertomus sekä tilintarkastajien laurunto päättyneeltä toimikaudelta.
  2. Hallituksen tili- ja vastuuvapaus samalta toimikaudelta.
  3. Toimintasuunnitelma alkavaa toimikautta varten.
  4. Määrätään jäsenmaksun suuruus.
  5. Hallituksen puheenjohtajan ja jäsenten vaali.
  6. Tilintarkastajien ja heidän varamiestensä vaali.
  7. Muut aloitteet, jotka on esitetty hallitukselle vähintään 40 päivää ennen kokousta.

Du paraŝutistoj enaere

– Ĉu vi volas bieron? Du serĝentoj de la brita aerarmeo paŭzas por glaso da biero, dum ili falas 54 metrojn en sekundo. Falinte al alteco de 600 metroj ili bedaŭrinde devas ĉesigi la regaladon kaj malfermi la paraŝutojn.


Kursagado progresas bone en Helsinki

45 universitataj studentoj

La novaj esperanto-kursoj en la Universitato de Helsinki kolektis al si, almenaŭ komence, sume 45 studentojn. El ili 28 partoprenas la elementan kurson. El la anoj de la elementa kurso 13 estas studentoj en la historia-filologia fakultato, 6 en la matematika-naturscienca, 3 en la agrokultura-forsta. 3 en la teologia, 2 neuniversitatanoj kaj unu magistro. La superan kurson partoprenas 5 studentoj de filologio. 2 magistroj, unu politika studento, unu studento de teknika fiziko (el la teknika altlernejo) plus diversaj partoprenantoj, kies devenon ni ne scias.

Kurso por parlamentanoj Verŝajne tre baldaŭ komenciĝos kurso de esperanto por parlamentanoj. La movforto de ĉi tiu grava entrepreno estas parlamentano, ministro Tyyne Leivo-Larsson. Laŭ provizoraj informoj instruos magistro Kolari.


BONVENON AL SUNDSVALL

Sinjoro Thorsten Farm el Sundsvall sciigis nin, ke la jarkongreso de Sveda Esperanto-Federacio okazos venontjare pentekoste en Sundsvall. Ĉar tiu urbo havas bonajn trafikkontaktojn kun Finnlando (aŭtoŝipo Vaasa–Sundsvall), ni rekomendas, ke vi jam nun konsideru la eblecon pasigi la festotagojn komence de junio en amika rondo kun svedaj esperantistoj. – Ni poste sciigos pli detale.


Esperantismo kostas pli

Matene la 11an de oktobro ĝin sciis nur plenmano da gravuloj, post tago kaj nokto ĝin sciis tuta Finnlando. Redakcioj de matenaj ĵurnaloj estis forĵetintaj ĉion alian el la ĉefaj paĝoj kaj dikeglitere anoncis: Finnlanda mono devalutita je 31,25 %! Sekvis blasfemoj kaj malbenoj direktataj al politikistoj ĝenerale, al la registaro aŭ al la antaŭa registaro, tute laŭ ĉies propra vidpunkto.

Esperantistoj, almenaŭ la aktivaj, havas diversajn kontaktojn kun eksterlando, ankaŭ ekonomiajn. Plej rapide kaj konkrete la devaluto sentiĝas en la nun jam aktualaj pagoj: kotizoj de eksterlandaj asocioj (ekz. UEA) kaj abonprezoj de eksterlandaj gazetoj altiĝas je proksimume 30 %. Simile pli kostas eksterlandaj libroj, vojaĝoj ktp. – Kritikistoj ni ne estas ni povas nur ripeti la solan unuanime akceptitan laŭdon pri la ago: ĝi estis surpriza.

Ni serĉu ankaŭ bonajn flankojn: Eksterlandano nun ricevas pli da markoj kontraŭ sia propra mono. Ni esperu, ke kiel eble plej multaj samideanoj utiligos la eblecon vojaĝi al Finnlando nun, kiam la prezoj por ili estas je kvarono pli malaltaj ol antaŭe.

Unu viktimo

Uunu viktimo de la devaluto estis sinjoro Glauco Pompilio, la konstanta kongresa sekretario de UEA. Li venis en Finnlandon la 9an de oktobro kaj ŝanĝis sian monon en markojn. Ni ne scias, kiom da markoj li havis ankoraŭ je la foriro – nu, ĉiuokaze, lia monujo ne tro multe pezis en Nederlando.

Sro Pompilio kaj lia ĉarma japana edzino vizitis nian landon kaj precipe la cefurbon komisie de la estraro de UEA. Li konatiĝis kun lokaj esperantistoj, eventualaj kongresejoj kaj diversaj oficejoj. Li foriris voje de Turku, kie li restis kelkajn tagojn. – Almenaŭ du grandaj ĵurnaloj intervjuis sinjoron Pompilio.


POR TURISTOJ

Sub ĉi tiu rubriko ni sciigas pri fontoj de turisma informado en esperanto. Se vi volas scii pri la lokoj, kiujn ni mencias, turnu vin al la donita adreso. Ni ĝenerale mencias urbojn ka., pri kiuj aperis informaj kaj reklamaj broŝuroj en esperanto. Plej ofte tiajn presaĵojn senpage liveras la lokaj turismaj oficejoj, kiuj estas pretaj doni al vi ankaŭ pli detalajn sciojn, se vi planas vojaĝon. Menciu nian gazeton en via peto.

Bamberg (urbo en Bavario, Okc. Germanio), broŝuroj, skribu al Städtisches Fremdenverkehrsamt, 86 BAMBERG; Okc. Germanio.

Oslo (ĉefurbo de Norvegio), prospekto havebla de: Klubo Esperantista de Oslo, Boks 942, OSLO 1, Norvegio.

Bohuslän (marborda regiono en Svedio, norde de Göteborg), prospekto havebla de: Göteborgs och Bohusläns Turisttrafikförbund, Drottningstorget, GÖTEBORG, Svedio.

Norkköping (marborda urbo ĉ. 140 km sudokcidente de Stokholmo), kolora prospekto, petu de: Stadskansliet, Rådhuset, NORRKÖPING, Svedio.

Helsinki (laŭdire ĝi estas ĉefurbo de iu ekzotika lando), kolora prospekto: Matkailutoimisto, Pohj. Esplanaadikatu 17, HELSINKI 17, Finnlando, (finnoj kaj svedoj skribu finne aŭ svede).

Turku (»Turku, kies nomo signifas vendoplacon, verŝajne neniam estis fondata...» diras finna enciklopedio), petu prospekton de: Matkailutoimisto, Linnankatu 8, TURKU, Finnlando. Ekzistas ankaŭ prezentilo pri la urba katedralo.

Fervojoj de Norvegio eldonis koloran prospekton kun landmapo. La prospekto nomiĝas »Vojaĝu kun ĝojo per Norvega Ŝtata Fervojo». Ekzistas ankaŭ prezentilo pri la Norvega fervojmuzeo en Hamar. Skribu al: Norges Statsbaner, Presse- og Opplysningskontoret, Storgt. 33, OSLO, Norvegio.

»Danio en Bildoj». Ĉi tiun belan informilon pri Danlando (recenzo en EF nro 2/67) vi povas ricevi ĉe la Dana ambasadorejo: Tanskan Suurlähetystö, Yrjönkatu 9, HELSINKI 12 (telefono 641 948).

Frislando (provinco en norda Nederlando, ĉefurbo Leeuwarden). Frisaj esperantistoj kompilis ujon kun diversaj broŝuroj pri la provinvo. Ĝi estas havebla kontraŭ alsendo de poŝta respondkupono. Petu de la turisma oficejo: V. V. V. Leeuwarden, Stationsplein, LEEUWARDEN, Nederlando.


ESPERANTA FINNLANDO

Adreso: Lokero 13048 Helsinki 13. Aperas 9-foje jare. Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk (16 rpk). Abonu prefere per la poŝta ĝirokonto 6915. – Eldonas Fondumo Esperanto.

Ĉefredaktoro: Vilho Setälä. Redaktoroj: Harri Laine, Kirsti Marttinen, R. J. Milton

Ĉies kontribuaĵoj estas bonvenaj.