Ĉi tio estas parto de la enhavo de Esperanta Finnlando 
numero 7/1967. La teksto estas laŭeble senŝanĝa, eĉ 
evidentaj presaj aŭ lingvaj eraroj ne estas korektitaj. 
Dum la pretigo de ĉi tiu dosiero povis enŝoviĝi novaj eraroj. 

El la tekstoj de la presita numero, ĉi tie mankas nur unu 
ero: la statuto de Esperanto-Asocio de Finnlando, kiu aperis 
en la finna lingvo.  Tiutempe, Esperanta Finnlando estis 
principe nur esperantlingva, sed ĉi-numere aperis du eroj 
en la finna: la statuto kaj oficiala alvoko al jarkunveno 
de EAF. 

ESPERANTA FINNLANDO 1967 N:o 7


§ ANGULO POR GRAMATIKO §

PASIVAJ PARTICIPOJ (DAŬRIGO)

-ATA, -ATO

-at- indikas, ke la ago daŭras, ne estas ankoraŭ finita: Manĝata banano. Konata fakto – estas fakto, kiun ĉiuj konas. Historio estas lia plej ŝatata temo. Johano estas ŝia plej amata filo. Konato – estas persono, kiun oni konas. Vokato – estas tiu, kiun oni vokas, sed vokaNto estas tiu, kiu mem vokas. Amato estas tiu, kiun oni amas, sed amaNto estas tiu, kiu mem amas. Amatino. Konatino.

Ĉar substantivaj participoj jam per si mem indikas personon, la personiga sufikso -ulo estas ĉe ili superflua, same kiel ĉe la aktivaj participoj (kiel jam dirite). Sekve ankaŭ en la tre ofte uzataj vortoj ’konatulo’ kaj ’konatulino’ la sufikso -ulo fakte ne estas necesa.

La adjektivaj participoj estas plene egalaj al la ordinaraj adjektivoj: Bela hundo. Batata hundo – hundo, kiun oni batas. La vino estas bona. La vino estas trinkata. Same kiel oni povas diri la vino estIs bona, estOs bona, estUs bona, devus estI bona k. t. p., oni povas diri ankaŭ la vino estIs trinkata, estOs trinkata, estUs trinkata, decus estI trinkata k. t. p.

EKZERCO: Dum du monatoj la krimulo estis serĉata, sed li scipovis tiel bone kaŝi sin, ke eĉ nun ankoraŭ li estas serĉata, kaj eble ankaŭ post pliaj du monatoj li estos ankoraŭ serĉata.

-ITA, -ITO

-it indikas, ke la ago estas jam finita, ne plu daŭras: La manĝita kuko estas jam en la stomako. Farita laboro – preta laboro. Presita libro – libro, kies presadon oni jam finis. Korektitaj eraroj. Irita vojo – vojo, kiun ni jam iris kaj kiu estas jam malantaŭ ni. Venkito estas tiu, kiun oni venkis, dum la venkiNto mem venkis iun. Mortigito estas tiu, kiun
(al paĝo 50)
oni mortigis, sed mortigiNto mortigis iun alian homon; mortigisto estas tiu, kies profesio estas mortigi.

EKZERCO: Li timis, ke baldaŭ lia mono estos elĉerpita, sed tute subite li ricevis grandan sumon kaj sekve eĉ nunankoraŭ lia mono ne estas elĉerpita. Li diris, ke foje estis tempo, kiam lia mono estis jam preskaŭ elĉerpita.

RIMARKO 1: Pro influo de la naciaj lingvoj, kiuj ne havas at-participon kaj anstataŭ ĝi ofte uzas it-formojn, multaj estas tentataj ankaŭ en Esp. trouzi la it-formojn je la konto de la at-formoj. Oni devas do bone atenti tion kaj uzi ĉiam tiun formon, kiu respondas al la logika senco de la esprimo, sed ne blinde imiti la naciajn lingvojn! Tute ne estas egale, ĉu oni diras ’li estas nomita Petro’ aŭ ’li estas nomata Petro’. La unua frazo kun ’nomIta’ signifas, ke oni pli frue nomadis lin Petro, sed nun plu ne faras tion, aŭ ke oni ĵus donis al li la nomon Petro. Sed ’li estas nomAta Petro’ signifas, ke lia nomo estas Petro kaj ke oni ĉiam nomas lin tiel. Same ’konIta fakto’ signifas fakton, kiun oni iam konis, sed nun ne plu konas. Fakto, kiun oni nun konas, estas konAta fakto.

RIMARKO 2: La verbo ’okupi’ havas du nuancojn: 1). preni en posedon kaj 2). okupi sin pri io, havi okupon, laboron, oficon. De tiuj nuancoj dependas ankaŭ la uzado de ĝiaj at- kaj it-formoj: Tiu ĉi loko estas jam okupIta – oni jam prenis ĝin en posedon. La urbo estas okupIta de la malamiko – la malamiko jam prenis ĝin en posedon. La urbo estas okupAta de la malamiko – ĝia submetado ne estas ankoraŭ finita. Mi estas tre okupIta – mi tute ne havas liberan tempon. Mi estas okupIta per (pri) Esperanto – por aliaj aferoj al mi ne restas tempo. Li estas okupAta en la vendejo de sia patro – li laboras, havas okupon en la vendejo de la patro. Nuntempe mi estas okupAta pri la verkado de tiu ĉi libro – mi verkas tiun ĉi libron, sed faras ankaŭ aliajn aferojn.

———

Ĉar fakte ekzistas ebleco, ke iu miskomprenos niajn motivojn meti ĉi tiun gramatikaĵon sur la frontpaĝo, ni ĵuras, ke la sola kaŭzo estis la granda entuziasmo vekita de la publika demando en EF nro 6/67. Ni ricevis kvin (5) poŝtkartojn kaj du (2) buŝajn eldirojn; ĉiuj subtenis la »angulon». Similan torenton da aproboj neniam antaŭe ricevis iu ero de nia enhavo.


BONVENON

Ni kunvenas ĉiumarde je la 19a horo en Siltasaarenkatu 12 A, 8a etaĝo, »Kaupungin nuorisokerho», ĉambro 5. La domo situas apud la placo de Hakaniemi.

Oni trinkas kafon kaj – la plej grave – oni parolas nur Esperanton.

Venu konversacii, trinki kaj pasigi agrablan vesperon!

ESPERANTO-KLUBO DE HELSINKI


HEROLDO DE ESPERANTO ANKORAŬ FAVORPREZE

Lastmomente mi ricevis la informon, ke la eldonejo de »Herolde de Esperanto» decidis pri vere favora abonprezo por finnoj. Malgraŭ la 31-procenta devaluto vi povas ankoraŭ nun aboni Heroldon per 14 markoj por la tuta jaro 1968. Temas pri konsiderinda rabato, ĉar la kurzoŝanĝo efektive devus altigi tiun prezon per pli ol kvar markoj.

Mi akceptas abonojn 1968 per la prezo 14 mk. La pagoj estu sendataj al mia poŝta ĝirokonto 39786. Pli detalajn informojn mi donos en la venonta numero de EF

Hemmo Tietti, adreso: Letku


POR VIAJ PLANTETOJ

»Planteto» estas internacia infangazeto eldonata de Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj. Ni aŭdis, ke ĉirkaŭ la proksima jarfino ĝi havos 300 abonantojn en 24 landoj. Ĉefredaktoro de Planteto estas instruisto Niku Tumi.

Planteto aperas kvaronjare. Enlanda abonprezo estas 3 mk, eksterlanda 1 dolaro (8 rpk, 13 steloj). Rabato (12 %) por grupabonoj (pli ol 10). Pagu al la Ligo per ĝirokonto nro 12918.


Ŝercbildo – Tiu ulo estas Herberto, iu parenco de la edzino de l’ ĉefo. Li devas komenci ĉi tie en la maŝinriparejo – kaj vi zorgos, ke li ankaŭ restos ĉi tie.

Pri milito kaj paco

Sinjoro L. van den Briele skribis al ni, ke li preparas verkon (kun bibliografio) pri la temo »Milito kaj Paco en la Mondliteraturo». Li serĉas kontakton kun personoj, kiujn interesas la sama temo aŭ kiuj povas havigi informojn, kaj eventuale antologiojn, pri la la temo »milito kaj paco» en sia nacia literaturo. Li serĉas ankaŭ ikonografiajn dokumentojn (fotografaĵojn aŭ reproduktaĵojn de artobjektoj rilataj al la temo). – Lia adreso: Postbus 673, BRUSSEL 1, Belgio.


Por finna propagando

Por informado kaj propagando pri esperanto, Esperanto-Säätiö kaj Esperanton Kirjeopisto presigis kelkajn novajn broŝuretojn. Mendu ilin aŭ de la kirjeopisto (Pajalahdent. 25 A 10, Hki 20; ĝirokonto 8833) aŭ de la säätiö (Iirislahti; ĝk. 6564). La broŝuroj estas:

1. Johdatus esepranton rakenteeseen (4 paĝoj da bazaj scioj), prezo 0,30 mk/ekzemplero + afranko 0,20 (sufiĉas por 7 ekz.). Rabatita prezo por instruistoj: 2,00 mk/10 ekz.

2. Valtiaan vanhat vaatteet (humura enkonduko + artikolo pri lingvolernado + bazaj faktoj, 8 paĝoj). Prezoj: 1 ekz. 40 p., 10 ekz. 3 mk, 100 ekz. 20 mk, 1000 ekz, 150 mk.

3. Esperantoliikkeen kansainväset toimintamuodot. Nenova broŝuro. Senpaga aldono al nroj 1 kaj 2 (nur laŭ peto antaŭ elĉerpiĝo).

4. Oikotie kielitaitoon – esperanto vilaukselta (4-paĝa). 1 ekz. 20 p, 10 ekz. 1,50 mk, 100 ekz. 10 mk.


Ne lasu tion okazi

Ŝercbildo

– Kio kaŭzis tian malesperon?
– Li forgesis pagi la abonon de Esperanta Finnlando kaj nun li ne plu ricevas la gazeton.


Kie ili estas?

Oni diras, ke en Helsinki ekzistas ia esperanto-klubo aŭ -societo. Unu klaĉulo eĉ asertis, ke tiu societo ĉiusemajne kunvenas kaj trikas litrojn da kafo. Ĉar ĉi tiuj informoj estas ege nefidindaj, ni petas vin tuj sciigi nian redakcion, se vi povas iel atesti pri ilia vereco aŭ kapablas doni precizajn datojn kaj lokon de kunvenoj. – La redakcio promesas nepre konfidence trakti la nomojn de la informontoj: en ĉi tio nin protektas ankaŭ la leĝo. Do, ek al spionado pri la fantoma societo.

La supra anonco validas ankaŭ pri ĉiuj aliaj kluboj en Finnlando. Nur »Nesto» en Tampere sendas al nia gazeto siajn bultenojn, pri neniu alia ni ion aŭdas.

*

Ne plu validas pri Helsinki. La redakcio jam mem spionis. Vidu la frontpaĝon.


ESPERANTISTOJ de

HELSINKI

KAJ ĈIRKAŬAĴO

estas kore invitataj partopreni la grandan antaŭkristnaskan feston en restoracio de NMKY, Kaisaniemenkatu 10, dua etaĝo. La festo komenciĝos je la 19a horo en dimanĉo, la 3a de decembro.

Programon promesis aranĝi la blindula societo »Steleto».

Ne gravas, ĉu vi estas ano de iu societo faka, loka, landa aŭ sekreta. aŭ ĉu vi estas tute sendependa, ĉar ĉiukaze:

VI ESTAS BONVENA

Venu sperti, kion tio signifas!

Iniciatinto: EAF


La nekonata milito

La jardeko 1940 tiom laborigis la eŭropanojn por iliaj propraj zorgoj, ke nemultaj havis tempon rimarki kverelojn sur la Nova Kontinento. Kaj tamen, en 1942, tie unu ŝtato perdis preskaŭ duonon de sia areo al najbara lando. Tiaj cedoj neofte estas esprimoj pri malavara donacemo. Legu do, kion kantoj de Suda Ameriko malkovris al nia kosmopolita korespondanto R. J. Milton.

Oni diras en Sudameriko, ke »la kantoj rakontas». Tioman rolon ludas la kantoj, ke estus malfacile imagi sudamerikan sociologon aŭ historiiston, kiu estus tonsurda.

Kiam mi alvenis Ekvadoron, mi rimarkis, ke du kantojn oni ĉiam kantis rikane. Oni kantis la mondfaman kanton »Cielito lindo» (beleta blua ĉielo) kun malamo; nekonata viro foje ordonis min, ke mi ĉesu ludi ĝin per mia buŝharmoniko sur la strato. Duan kanton »¿Donde están mis amigos?» oni kantis kun tiel troigitaj gestoj, ke evidente traktis pri simila fenomeno. Baldaŭ mi eksciis la kialon.

Peruo estas la suda najbaro de Ekvadoro. Le peruaj militistoj vestiĝis per ĉielblua uniformo laŭ la malnova franca maniero. Tial la malamo de »Cielito lindo».

En 1941 ekaperis ondo de ĉielbluo ĉe la suda landlimo de Ekvadoro. Komenciĝis la Nekonata Milito. Nekonata ĝi estas ĉar en tiu turmenta jaro neniu konsciis pri ĝia ekzisto – oni atentis siajn proprajn militojn – kaj ege malmultaj eĉ nun scias, ke ĝi okazis. La enciklopedio »Otavan Iso Tietosanakirja» mencias ĝin nur per unu linio sub »Peru» kaj neniel sub »Ecuador»; ĝi diras, ke la milito okazis pro »malnova disputo». Kiel malnova? Eble ĝi estis tre malnova, ĉar malmultege da ekvadoranoj memoris aŭ konsciis pri ĝia ekzisto antaŭ la malbonfama jaro 1941.

Dum tri semajnoj la ekvadora armeo batalis kontraŭ la invado. Iuj diras, ke ili estis kuraĝaj, aliaj, ke ili estis nur bandaĉo de timemuloj. Inter la lastaj troviĝas turistoj, kiuj vojaĝas por rekonvinkiĝi pri la supereco de sia propra provinco, kaj ĵurnalistoj, kiuj faras »flugantan viziton» longan de unu tago ĝis unu semajno kaj sekve reiras al sia hejmlanda oficejo por skribi la »tutan veron».

Dum la tria semajno, la peruanoj anoncis, ke ili aerbombardos Guayaquil’on, kiu estas havena urbo proksimume samgranda kiel Turku kaj la plej granda urbo de Ekvadoro. Imagu, ke preskaŭ ĉiuj domoj en Turku estus faritaj el bambuo, multe pli brulema materialo ol ligno. Tia estis tiama Guayaquil. Aldonu al tio, ke Ekvadoro posedis eĉ ne unu militan aeroplanon. Fino. Restis nur demandi la kondiĉojn de paco.

La milito estis rimarkinda pro aliaj cirkonstancoj: Peruo eĉ ne inventis provokaĵon, sed nur atakis. Due, iuj tiamaj usonan aŭtoritatuloj ŝajne aprobis la peruan agon, ĉar Ekvadoro ŝuldis al Usono tro grandan monsumon kaj ne povis aŭ ne volis repagi ĝin.

Kaj trie, la kondiĉo de la Paco de Rio de Janeiro (1942): Ekvadoro devis fordoni al Peruo teritorion, kiu estis preskaŭ duono de ĝia ĝistiama landareo. En 1946, la sento de humiliĝo kaj malamo kontraŭ Peruo ankoraŭ estis furioza kaj kontaĝa. Kaze de nova milito kontraŭ Peruo, mi mem estus tuj aliĝinta la ekvadoran armeon. Nur iomete malpli ili malamis la usonanojn. La nura vorto »mister» (angle: sinjoro) estis insulto komparebla kun kelkaj finnaj insultvortoj, kiujn mi ne volas ripeti ĉi tie. Sed eĉ hodiaŭ mi sentas malracian furiozon, kiam oni alparolas min per »mister» Milton.

Ho jes, mi forgesis mencii, ke »¿Donde están mis amigos?» estis perua kanto. Imagu mian miron, kiam mi vojaĝis al Argentino kaj en kabareto aŭdis tiun kanton tute rekte kantata, sen ia ajn rikanado.

Se ho ve! Ĉiu medalo du flankojn posedas. La argumentoj de politikistoj kaj de diplomatoj estas malpli amuzaj ol la surlokaj impresoj kaj emocioj, sed ili estas pli gravaj. Paciencon mi petas, ĉar unu el la argumentoj de la peruanoj estis ege grava.

La peruanoj inventis neniun provokaĵon, sed tute honeste anoncis sian kialon ataki: ili intencis alporti civilizecon al la orienta teritorio de Ekvadoro, »kiun la ekvadoranoj ne scipovas ĝuste regi». Tiu teritorio estis preskaŭ tiel granda kiel la resto de Ekvadoro – laŭ sia areo. Laŭ sia evoluinteco ĝi estis nula.

Nuntempaj terminoj estas »evoluintaj landoj» kaj »evoluantaj landoj». Oni parolas ankaŭ pri »evoluintaj regionoj» de unu lando. Tia estis la diferenco inter la okcidenta duono de Ekvadoro – la marborda kaj montara regionoj – kaj la orienta parto, kiun la peruanoj forprenis. Ĉi tiu enhavis nur dikan ĝangalon kaj kelkajn odoraĉajn alfluaĵojn de la Amazona rivero. Mi ne scias, ĉu la loĝantoj nombris 1 ĉu 10 % de la tutlanda enloĝantaro, ĉar neniu estis taksinta ilin. Mi dubas, ĉu la ekvadoranoj sciis, kiuj triboj troviĝis en la Oriento. La nuraj ursoj en la amazona ĝangalo estis tiuj, kiuj forprenis impostojn de la malmultaj kulturistoj de kaŭĉuko.

Cetere la ekvadoranoj estis farintaj nenion por helpi siajn orientanojn. Iuj vivis ankoraŭ feliĉaj laŭ siaj tribaj kutimoj.

Aliaj, jam perdintaj sian triban vivon, spertis nur la nulan mizerecon de homoj, kiuj troviĝas ĉe la malsupra ŝtupo kaj faras neniun progreson en la ĝusta direkto. Oni ĝuste nomas la militon »la Nekonata»; egale ĝuste oni nomis la orientajn ekvadoranojn »la forgesitaj».

Tia estis la situacio en 1941, antaŭ ol la peruanoj atakis kaj forprenis la »Orienton»: eble 90 % de la loĝantoj troviĝis en la relative evoluinta duono de la lando, la resto vivis en izoleco, mizero kaj malprogreso. Ĉu tio ŝajnas konata?

limo inter Peruo kaj Ekvadoro

Ek de sia naskiĝo el la patrina Unio de Granda Kolombio en 1830, Ekvadoro havis limdisputojn kun sia suda najbaro Peruo. La limon trans la Amazona ĝangalo difinis dokumentoj neniam ratifitaj sed ĉiam dubataj de ambaŭ flankoj. La dubojn finis nur milito kaj la posta protokolo de Rio de Janeiro en 1942.


Vojaĝanto opiniis, ke la trajno tro malrapide veturis. Kiam konduktoro trairis la vagonon, la pasaĝero demandis:

– Ĉu ĉi tiu trajno ne kapablas pli rapide rampi? La konduktoro indignis:

– Se vi ne estas kontenta, elvagoniĝu kaj piediru!

– Ne valoras; tian urĝon mi ankoraŭ ne havas.


Ĉi tie estis presita la statuto de 
Esperanto-Asocio de Finnlando, en 
la finna lingvo.

REZOLUCIO DE BLINDULOJ

Komence de aŭgusto okazis en Rheinbreitbach, Germanujo, dusemajna feria renkontiĝo kaj internacia feria seminario de blindaj esperantistoj. Partoprenis 87 personoj el 15 landoj (Anglujo, Aŭstrujo, Belgujo, Ĉeĥoslovakio, Danlando, Finnlando, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Hungarujo, Italujo, Nederlando, Norvegujo, Svedujo kaj Svislando). La renkontiĝo decidis pri rezolucio el kiu ni ĉerpas parton:

La partoprenintoj

– – –

2. en aro da prelegoj konstatis la gravecon de la homo mem, t.e. de la individuo, en ĉiuj trajtoj de la internacia vivo,

3. estas pretaj helpi en kampanjoj por savi homojn el la sorto de blindeco, se ili ne estas neeviteble blindaj, ekzemple en Afriko,

4. konstatas, ke en ĉiuj humanismaj atingaĵoj de la homaro ankaŭ blindaj verkistoj kaj sciencistoj ludis kaj ludas rolon sufiĉe rimarkindan,

5. petas Eŭropan Regionan Komitaton de Tutmonda Konsilantaro por Bono de la Blinduloj

(a) estontece sendi oficialan delegiton al blindulesperantistaj internaciaj kongresoj, kiel jam faras tion la nordlanda kunlabora komitato, kaj instigi la naciajn blindulunuiĝojn fari same,

(b) influi en internaciaj televidaj korporacioj pri starigo de informan programoj pri blinduloj, montreblaj pere de Eŭrovizio kaj Intervizio,

(c) sur taŭgaj vojoj klopodi, ke Universala Poŝta Unuiĝo rekomendu pli taŭgan solvon ol tiu de la ĵus fiksita termino »Cekogramo»,

(d) instigi la ekzistantajn tiflologiajn informajn kaj dokumentajn centrojn ke ili dediĉu specialan atenton al katalogigo de nigraprese eldonitaj verkoj de blindaj muzikkomponistoj, verkistoj kaj sciencistoj, taŭge koordinante kaj specialigante siajn laborojn,


Ĉu vi scias, kial longaj kosmovojaĝoj ne estas eblaj en Finnlando?

– La leĝo ne permesas tiel longan ekstran labortempon.


FAKTOJ PRI SVEDUJO

Esperanto enpenetras pli kaj pli oficialajn instancojn diversloke en la mondo. Sveda Instituto por kulturaj rilatoj kun eksterlando, publika organizaĵo kiu uzas jam pli ol dudek lingvojn por siaj presaĵoj kaj informoj, lastatempe eldonis informilon sub la titolo »Faktoj pri Svedujo» ankaŭ en Esperanto.

En la informilo oni trovas fundamentajn faktojn pri ekzemple la geografio de Svedujo, ĝia klimato, la loĝantaro, konstitucio kaj parlamento, eksterlanda politiko, defendo, religio, ekonomio kaj industrio, sociaj avantaĝoj de la popolo, edukado kaj aliaj kulturaj aktivecoj.

Se vi deziras pli detale konatiĝi kun tiuj faktoj, bonvolu mendi la eldonaĵon, skribante al Sveda Instituto, Poŝtfako 3306, STOCKHOLM 3, Svedujo. Nepre skribu en Esperanto.


Kulturo dum la ferio?

Ekde 1968 la Jugoslavia Turisma Fako de IOE, administrata de Studenta Esperanto-Klubo el Zagrebo lanĉas novan formulon de feriado eksterlanda kun triobla celo: oferi al esperantistoj agrablajn feriojn en la plej konataj turismaj lokoj, disvastigi esperanton inter turistoj kaj plioftigi la uzadon de la internacial lingvo fare de la turismo-fakuloj.

Ĉiusomere la esperantistoj estos petataj viziti difinitajn turismajn lokojn en difinita periodo, uzante tie nepre nur esperanton. La koncentrita premo, kiun ili tiel faros, devigos la turismajn instancojn aktive interesiĝi pri esperanto. Cetere, la kunestado de geesperantistoj certigas agrablan societon. Oni povos ĉeesti ankaŭ diversajn kulturajn aranĝojn (tute aŭ parte en esperanto), kiuj okazos ankaŭ por ĝenerala publiko.

Dua parto de la »Internaciaj Kulturaj Ferioj» konsistos el specialaj rapidkursoj de esperanto, kun elektita ferio-vortaro kaj laŭ metodo kiu ebligos ĉeeston de gelernantoj el kiu ajn nacio. La kursoj kostos nur 8 dolarojn; ĉu vi ne havas parencojn aŭ amikojn, kiuj ŝatus ferii en Jugoslavio kaj samtempe lerni tiun strangan idiomon »esperanto»? La kursoj forprenos maksimume du horojn tage kaj tamen garantias relative fluan paroladon fine de la dusemajna restado.

Jam estas interkonsentite kun la lokaj turismaj oficejoj pri du »kulturaj ferioj»: de la unua ĝis la 15a de junio 1968 ĉe mirinda montara lago de Bled (Slovenio) kaj de la 15a ĝis la 31a de aŭgusto en Rovinj (Istrio), unu el la perloj de Adriatika maro. Aliaj aranĝoj okazos dum la tuta somero.

Por ricevi informojn pri la turismaj lokoj, kie okazos la aranĝoj, skribu en esperanto al la koncernaj turismaj oficejoj (kiel adreso sufiĉas ekzemple: Turist-oficejo, Rovinj, Jugoslavio). Se vi volas detalajn sciojn, skribu detalajn petojn: postulu respondon en esperanto aŭ en via propra lingvo. – Informojn pri la kursoj donas: IOE-Turisma fako, Studenta Esperanto-Klubo, Amruŝeva 5, Zagreb, Jugoslavio.

La aranĝantoj alvokas organizi similajn feriojn en ĉiuj turismaj landoj. Kontaktu kun ili, se la afero interesas vin.



ESPERANTO-ASOCIO DE FINNLANDO, SUOMEN ESPERANTOLIITTO r.y.

JATKETTU VUOSIKOKOUS

sunnuntaina 3. 12. 1967 klo 16.00

Kokous pidetään Helsingissä NMKYn ravintolassa, Kaisaniemenkatu 2, toinen kerros (n. 500 m rautatieasemalta)

Kokouksessa käsitellään

1. Hallituksen vuosi- ja tilikertomus toimintavuodelta 1. 10. 1966–30. 9. 1967.

2. Hallituksen tili- ja vastuuvapaus mainitulta toimikaudelta.

Jatkot järjestetään. Ks. ilm. s. 51.



ESPERANTA FINNLANDO

Adreso: Lokero 13048 Helsinki 13. Aperas 9-foje jare. Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk (16 rpk). Abonu prefere per la poŝta ĝirokonto 6915. – Eldonas Fondumo Esperanto.

Ĉefredaktoro: Vilho Setälä. Redaktoroj: Harri Laine, Kirsti Marttinen, R. J. Milton

Ĉies kontribuaĵoj estas bonvenaj.

Finredaktita 10 nov 67


Kokemäki 1967 – Satakunnan Maakunta Oy