Ĉi tio estas parto de la enhavo de Esperanta Finnlando 
numero 2/1968. 

La teksto estas laŭeble senŝanĝa, eĉ evidentaj presaj aŭ 
lingvaj eraroj ne estas korektitaj. Dum la pretigo de ĉi tiu 
dosiero povis enŝoviĝi novaj eraroj.




ESPERANTA FINNLANDO

1968 numero 2 Februaro


Kongresmarko-proponoj

Tri skizoj por la kongresmarko de la 54-a Universala Kongreso en Helsinki. La proponoj estas faritaj de reklamartisto Lennart Heinoja el Turku.


PRI LIBROJ

Pioniraj aventuroj

Edmond Privat: Aventuroj de pioniro. Eld. Stafeto. 6,85 gld.

Ni havas ofte specimenojn de vere “verda“ literaturo. Esperantistoj volonte verkas pri siaj spertoj kiel esperantistoj, nature tute komprenebla emo. Estas temo kiu evidente apartenas al la esperantlingva literaturo. Sed ofte ni ankaŭ ĝis enuo havas tiajn librojn.

Kiam antaŭ kelkaj jaroj ni havigis al ni la lastan verkon de Edmond Privat, ni havis iom miksitajn sentojn: ĉu ree verdenhava verko... tamen, jam antaŭe ni sciis, ke la stilo kaj nepre ankaŭ la idea enhavo de Privat-libro devas esti leginda, bona. Ni surpriziĝis: ne temis pri apertoj de esperantista pioniro, sed de pioniro en la kampo de internacia praktika paclaboro. Kaj nun temas pri vera paclaboro, ne tia nekomprenebla fuŝado, politike kolorigita moviĝado kiun nuntempe nomas paclaboro la tn. centkomitatanoj.

Privat multe vojaĝis kaj preskaŭ el la komenco partoprenis la laboradon en la Ligo de Nacioj en Ĝenevo. Li renkontis centojn da tre interesaj homoj dum tiuj jaroj, pasigis tempojn aŭ en militistokupitaj landoj aŭ en la tiam tre freŝa kaj juna Usono, en interesaj internaciaj kunvenoj. Ĉar temas pri libro originale verkita en esperanto (fakte ĝi estas kolekto da prelegoj, kiujn Privat faris en Radio Geneve, kies kunfondinto li estis), oni povas ankaŭ legi pri senlaca klopadado por la oficialigo de nia komuna lingvo, kaj pri la konduto de ties malamikoj.

Estas strange, kiel samaj personoj povas reaperi fojon post fojo en diversaj koneksoj, kiam oni unue konatiĝis kun ili. Ekzemple en la nun priparolata Privat-libro la verkinto rakontas admiroplene pri la siatempe fama ĵurnalisto Stead. Estis Stead kiu havigis al juna Privat eblecon viziti Usonon, kaj Privat sentis sin tre malĝoja pro la tro frua forpaso de tiu amiko, morto en la ŝippereo de Titanic. Fakte, ni legis antaŭ longe raporton (verkitan de W. Lord) pri la menciita ŝippereo, kaj en tiu libro oni, inter multaj aliaj menciis ankaŭ pri la fakto, ke ĵurnalisto Stead dronis. Poste ni legis historian raporton (doktoran disertacion) pri la stranga kaj sanga tempo de gangsteroj en Chicago, kaj tie oni kelkfoje aludis al la observoj de William Stead, angla ĵurnalisto!

Kiel jam dirite, la enhavo de la priparolata libro konsistas el kolekto de prelegoj. Tial la ĉapitroj estas mallongaj kaj donas legadon en konvene pecigitaj dozoj. Kiel oni jam povas diveni, laŭ la fakto, ke la verkinto estas Privat, temas pri bona verko, kies tralego estas unu formo de memeduko. Do, ni rekomendas!

Arvikolo


Vivo de kampara museto

Margid Thoraeus-Ekström: Brilo de fantomo. Eldonis Dansk Esperanto-Forlag, Åbyhøj, 1967. 72 p., formato A5, broŝ. Prezo 7,50 Dkr.

Estas plezure legi esperantan romanon, kiu traktas pri vivaj homoj kaj ne pri alegoriaj marionetoj. La heroino naskiĝis kaj vivis, timema ulineto, en izolita kampara loko ĝis la fiaska fino de sia fianĉiniĝo. Al ŝi mankis la vivoscioj kaj liberala sinteno de moderna urbo, kaj ĝuste tiu manko estis kaŭzo de ŝia malsukceso. Alivorte ŝi estis kampara museto laŭ la malnova modo. Sed tiel lerte kaj simpatie la verkisto pentras ŝin, ke ŝi vekas pli ol nuran kompaton. Almenaŭ mi – viro de 20-jarcenta urbo – ekŝatis kaj eĉ scipovus kompreni ŝin.

Per simila lerteco Margit Thoraeus-Ekström priskribas aliajn personojn. Ĉu bonaj, ĉu simpatiaj, ĉu male, ili vivas.

La malbeno de la E-movado estas la amatorismo. Bedaŭrinde, la verkistino ne estas escepto, ĉar ŝi ne scipovas konstrui romanon. Nun mi parolas ne pri la plej alta literaturo, kie povas okazi esceptoj, sed pri ordinara, profesie verkita romano: ĝi komencas kun la ordinara ritmo de la vivo, kaj akceliĝas ĝis ia kulmino. La unuaj 2/3...3/4 de la libro okazas ekzemple dum daŭro de kelkaj tagoj ĝis pluraj jaroj, kaj konforme kun tio la lasta 1/3...1/4 okupas nur kelkajn horojn aŭ tagojn. La tempo malrapidiĝas dum la atento de la leganto streĉiĝas.

Tiun ĉi elementan regulon la verkistino malatentas. Ŝia libro enhavas 72 paĝojn. Sur la 48-a paĝo la 18-jara heroino rompis sian fianĉiniĝon kaj dum nur la lastaj 24 paĝoj ŝi havis tempon transloĝiĝi al Stokholmo, edziniĝi, eksedziniĝi 5 jarojn poste, vojaĝi interalie al Italio kaj ĉirkaŭ Usono, diri ion pri la morto de sia amita patrino kaj fine morti mem. Ĉu estas mirinde, ekzemple, ke ŝia stokholma edzo tute ne aperas al ni kiel vivanta persono? Estas kvazaŭ la verkistino volas transdoni al ni ian perdon de intereso pri la vivo, kiun la heroino sentis dum siaj plenkreskulaj jaroj. Ŝi tro sukcesas.

Mi lasos al aliaj la zorgon trovi presajn kaj gramatikajn erarojn. Neniuj trafis mian atenton. La verkistino uzas longajn frazojn kun multaj subfrazoj kaj parentezaj rimarkoj. Ĝenerale mi ne ŝatas tion, sed ĝi ne multe ĝenis min ĉi tie. Eble ĝi apartenas al tiatipa romano. Nur unu afero konfuzas ankoraŭ: la verkistino kaj heroino ŝajne partoprenas la saman kongesiganton – simpatian italan monaĥon. Ofte oni ne scias, kiu el ili alparolas sian konfesiganton. Sed ni ne tro plendu: la mistera konfesiganto donas la nuran luman punkton dum la lastaj 24 paĝoj. – rjm


Intersteno aŭ unesteno?

J.J. Sturzenegger kaj H. Matzinger: unesteno. Universala Esperanta Stenografio. 294 p. Eldonejo Mondo. Zürich 1966. Prezo 21 sv. fr.

Ŝajnas ke la verko prezentas la nacian svisan stenografian sistemon aplikitan por Esperanto. Ĝi estas bela, tolbindita libro (tamen mankas libronomo sur la kovrilo kaj sur la dorso?). La enhavo dividiĝas poduone en grizfolian korespondan kurson kaj blankfolian rapidan kurson. En la komenco estas flavfolia parto kun enkondukoj kaj skribteknikaj konsiloj (tre bonvenaj! ).

La prezento de la sistemo estas bone planita kaj didaktike senriproĉa. Eĉ por la memlernado ĝi estas tute taŭga. Neniam mi vidis tiel bele ekipitan lernolibron pri stenografio. Ĉiuj stenogramoj estas ekstreme zorge desegnitaj – apenaŭ mi trovis eraron en ili. Kiu havas sufiĉe da energio plenzorge fari ĉiujn vere multajn ekzercojn – tiu havigos al si gravan arton. Kaj la utilo estas speciale granda al tiuj – ekz. al svisoj, kiuj jam posedas la kapablon steni la saman sistemon en sia gepatra lingvo.

Iom dubinde al mi tamen ŝajnas, ĉu tiel komplika sistemo iam povas fariĝi internacia. Unue: ĉar unesteno apenaŭ estas aplikebla al multaj aliaj naciaj lingvoj, ekz. al tiaj kun multe pli da vokaloj. Due: eĉ se tio eblus, ĉu la aplikoj al du diversaj lingvoj povus esti tiom komuntrajtaj,ke sama individuo povus estri eĉ en du lingvoj la sistemon?

Ekzistas ja ankaŭ pli simplaj sistemoj, ekz. intersteno de von Kunowski, pri kiu jam Enciklopedio de Esperanto (1933) entenas duonpaĝan artikolon, el kiu menciero: ”Moderna stenografia sistemo. Vere internacia, ĉar aplikebla por ĉiu lingvo”. Tion la verkistoj de unesteno certe ankaŭ konas, same kiel la decidhavaj estraraj membroj de du aŭtoritataj organizaĵoj, UEA kaj Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, sub kies aŭspicioj la recenzata verko aperas. Al ili ankaŭ estas konate, ke almenaŭ en la lastaj UK interstenistoj havis propran kunvenon.

Ĉu vere ekzistas kaŭzo provi altrudi novan, evidente pli komplikan sistemon, se ni jam havas multe pli simplan kaj bonan? La demando estas ja tutsama, kiun ni esperantistoj prezentas al la elpensintoj de ”novaj internaciaj lingvoj”!

Ni rigardu la aferon iom pli profunde. Nia ordinara skribo, kiun ni en Eŭropo instruas al ĉiuj infanoj, dum jarcentoj neniom evoluis. Oni jam forgesis, ke ĝi povas esti evoluigebla. La kaligrafie instruitaj literoj estas nebezone komplikaj. Apenaŭ la infanoj iel lernis ilin bele desegni, kiam la instruistoj jam diktas al la etuloj multon por skribi, tiel detruante tre baldaŭ la infanan skribarton.

La unua skribo devus nepre konsisti el tiom reduktitaj, rektaj kaj kurbaj linielementoj, ke la skribo fariĝus 3-4-oble pli mallonga kaj rapida ol la tradicia skribo skribo. Tiam ĝi plenumus la taskon en ĉiuj nuntempaj bezonoj.

La veran stenografion kun la rapideco de la homa parolo oni apenaŭ plu bezonas, ĉar tiucele la magnetofono estas multe pli fidinda.

Tial nur tiel nomita koresponda skribo indas esti instruata al ĉiuj infanoj. Tiurilate mi volas kompari la du sistemojn, nome mencii la avantaĝojn de intersteno laŭ mia persona opinio:

1) Intersteno bezonas malpli ol 70 memorendajn detalojn: por la sama celo en unesteno mi kalkulis ĉ. 300 memorendaĵojn.

2) Intersteno havas por ĉiu vokalo kaj konsonanto apartan, nevarian signon. En unesteno kalkaj konsonantoj kaj konsonantgrupoj havas diversajn signojn, kaj vokaloj estas ĉefe prezentitaj figure; tamen en multaj okazoj ili havas proprajn signojn.

3) En intersteno la kunligado inter la sinsekvaj literoj estas pli ekonomia ol en unesteno.

4) Intersteno ne bezonas diakritajn signojn nek dikigon de la literoj. Unesteno multe uzas ”bezonokaze” punkton aŭ streketon por distingi parojn de ”parencaj” konsonantoj kaj konsonantgrupoj; same ĝi uzas dikigon por prezenti figure vokalojn a kaj u en la sekvaj konsonantoj.

5) La supredirita jam montras, ke intersteno multe pli bone taŭgas kiel la unua, primara skribo por la infanoj ol unesteno.

6) Kaj intersteno kaj unesteno estas nefacile deĉifreblaj, se lernitaj kiel sekundara skribo, speciale se oni ne multe skribas. Sed kiel primara skribo intersteno tute kompreneble estas same facile legebla kiel nun estas nia tradicia skribo; tion montris ankaŭ la eksperimentoj; ankaŭ tion ke la infanoj primare lernintaj interstenon, poste tute ne ŝatis uzi plu alian skribon.

7) Kiel jam menciite intersteno estas tre facile aplikebla al ĉiu lingvo – jam aplikita al pli ol 30 lingvoj. Ĉiu aplikaĵo havas ”lernolibron” kun du paĝoj. Sama individuo povas estri interstenon en pluraj lingvoj.

8) Intersteno havas jam ankaŭ rapidan, debatan skribon almenaŭ por Esperanto, la germana, angla kaj franca lingvoj. Tiuj montriĝis pli rapidaj ol la oficialaj, precipe se la primare lernita skribo estis estinta intersteno.

9) Intersteno teniĝas facile en memoro, eĉ se oni dum monatoj intertempe ĝin ne uzas. Unesteno postulas ĉiaman ekzercadon pro ĝiaj multaj memorendaĵoj.

Joel Vilkki


BUDAPESTA EKZAMENO

Ĉi tiu mia teatraĵeto estis prezentita je 4. aŭg. 1966, dum la 51-a U.K. en budapesto, en teatro ”Madách”. La teatraĵo – malgraŭ miaj intencoj – ŝokis kelkajn niajn altestimatajn itistajn eminentulojn, kiuj poste severege riproĉis mi, ke mi estas fia atisto, kaŝmalamiko.

Por preventi la pluajn ofendiĝojn, ĉe ambaŭ gramatikaj flankoj, mi rapidas akcenti, ke mi estas nek at- nek it-isto, nur ordinara, griza ŝafo el la grego, kies devo estas senpartie kaj respektplene altestimi niajn meritplenajn eminentulojn ĉe ambaŭ flankoj. Mi okupiĝas nur pri verkado de satiroj.

Sed satiri oni povas nur ekzistantajn aferojn.

Cetere la teatraĵo primokas unuavice kaj ĉefe la Budapestajn profesorojn, sed inter ili al neniu venis la ideo por ofendiĝi.

Ili ja scias, kio estas satiro.

Espereble mia kulpo estos pardonat/it/a.

Sándor Szathmári

——————

BUDAPESTA EKZAMENO

Personoj:
Zamenhof
Profesoro I
Profesoro II
Lernanto

Ĉambro, meze iome oblikve staranta tablo, ĉe kies maldekstra flanko staras du seĝoj, dekstraflanke unu seĝo. Fone meze pordo. Apud ĝi, dekstre, antaŭ la fona muro seĝoj.

Kiam la kurteno leviĝas, Lernanto tenas en sia mano libron iradas tien-reen. Kelkfoje suprenrigardas al la plafono. Liaj lipoj moviĝas, li provas parkeri. Post kelkaj sekundoj tra la pordo enpaŝas Zamenhof, vestita en la kutima longa, nigra jako, amelitaj manumoj kaj kolumo.

Zamenhof: Bonan tagon!

Lernanto: (leĝere, preskaŭ ne ekvidante lin) Bonan tagon!

Z: (postrigardas lin, kiu senŝanĝe iradas tien-reen, neatendante; fine ekparolas) Pardonon. . . pardonon. . . Ĉu mi ne ĝenas vin, se mi demandas ion?

L: Bonvolu nur demandi. (Haltas) Mi jam ne povas multe lerni. Post kelkaj minutoj komenciĝos la ekzameno. Ĉu ankaŭ vi venis al la ekzameno?

Z: Jes, sed ne por ekzameniĝi. Mi multe aŭdis pri la vigla hungara esperanta literatura vivo. Pri la Budapesta skolo. Pri la gazeto Literatura Mondo, pri la eminentaj hungaraj verkistoj kaj bonegaj lingvistoj. Mi intencas propraorele aŭdi, kiel la hungaroj kultivas nian lingvon.

L: Mi tamen proponas al vi akiri hungarlandan diplomon.

Z: (ridete) Mi pensas, ke mi jam sufiĉe konas la lingvon.

L: Sed la Budapesta diplomo havas sur la tuta mondo grandan respekton. El multaj landoj venas samideanoj ĉi tien por ricevi hungaran diplomon. Ĉu vi scias, ke Hungarlando havas la plej multajn diplomitajn esperantistojn?

Z: Mi gratulas.

L: De kie vi venis?

Z: El tombo.

L: Ĉu el Tombo? Kie situas tiu urbo?

Z: En Polujo.

L: La poloj estas bravaj esperantistoj. Kaj ĉu vi permesas demandi vian nomon?

Z: Ludoviko Lazaro Zamenhof.

L: Zamenhof? Ĝi estas germano nomo, ĉu ne?

Z: (surprizite) Ĉu vi ne aŭdis ankoraŭ mian nomon?

L: Mi korespondas kun multaj miaj polaj amikoj, sed ili havas polajn nomojn.

Z: Kaj ĉu vi nun ekzameniĝos? Budapeste?

L: Jes. Bonvolu diri kion signifas laŭvorte Zamenhof?

Z: Laŭvorte tradukite: semkorto.

L: Ĝi sonas multe pli bele. Nia lingvo tamen estas pli bela ol ĉiuj nacilingvoj, ĉu ne?

Z: Eble vi pravas.

(Ekstere la voĉoj de Profesoro I kaj Profesoro II: »Bonvolu antaŭen... Nur post vi!»)

L: Venas la profesoroj! (L kaj Z retiriĝas malantaŭen)

Profesoroj: (enpaŝas) Bonan tagon!

L kaj Z: Bonan tagon!

P I kaj PII: (Sidiĝas apud la tablo, sur la seĝoj)

P I: Do, ni komencu la ekzamenon! (Lernanto paŝas al la tablo) Pardonu, samideano, sed vi estas la pli juna. Ĝentileco postulas, ke unue venu la pli aĝa kandidato. (Al Z) Bonvolu veni!

Z: Pardonon, sinjoroj, sed mi ne intencas ekzameniĝi.

P I: Ĉu vi jam havas diplomon?

Z: Mi... mi ankoraŭ ne havas.

P I: Kaj vi scias nenion el nia lingvo?

Z: Mi ja scias. Mi parolas ĝin.

P I: Kiel?

Z: Sufiĉe bone.

P I: Tiom despli ne forlasu la okazon akiri diplomon. Esperantisto sen diplomo valoras nenion! Bonvolu sidiĝi ĉi tien!

Z: Sed mi...

P I: Nenio »sed mi»! (Ekstaras, iras al Z, ekkaptas lian jakon, tiras al la tablo.) Vi ne konas la valoron de la Budapesta diplomo. Ĉu vi ne aŭdis pri la bonega reputacio de la Budapesta Skolo? Niaj verkistoj havas la plej bonan lingvouzon.

Z: Jes, ĝuste tial mi venis, sed...

P I: Kun nia diplomo vi estos ĉie respektata esperantisto. Bonvolu nur sidiĝi. (Intertempe senĉese tiras lin kaj premas en la seĝon. Reiras al sia loko kaj sidiĝas. Al Lernanto.) Samideano, bonvolu iome atendi, ĉu ne?

L: (Indigne al Z) Ekzamenhof! (Kolere foriras.)

P I: (Prenas grandan paperfolion kaj plumon) Nomo?

Z: Ludoviko Lazaro Semkorto.

P I: (Skribas sur la paperon) ...korto. Loĝloko?

Z: Tombo.

P I: (Skribas) Tom-bo. Lando?

Z: Polujo.

P I: (Skribas. Emfaze) Po-li-o.

Z: Ne Polio! Polujo!

P I: (Suprenŝovas la okulvitron) Ĉu vi instruas min, aŭ mi instruas vin?

P II: (Tro afabla kaj aplomba) Ni haltu iome! Polujo estas iome arkaiĝinta vorto. Ĉe ni oni nomas ĝin Polio, aŭ Pol-lan-do. Ĉi lasta estas la plej oficiala kaj Zamenhofa formo.

Z: Mi ne sciis.

P II: Ne gravas, karulo. Kontraŭ komencantoj ni ne estas severaj.

P 1: Naskiĝjaro?

Z: Mi estis naskata en mil okcent kvindek naŭ.

P I: (konsternite) Ki-el.

Z: En mil okcent kvindek naŭ. Ne miru. Mi estas iom maljuna, sed mi diris, ke mi venis el tombo.

P I: (Frapetadas la tablon per krajono) Min ne interesas, kiom maljuna vi estas, sed vi diris eĉ aliajn vortojn tre malkorekte. Vi diris: »Mi estis...» Nu?

Z: Ho jes. Mi estis naskata.

P I kaj P II: (Konsternite rigardas unu al la alia)

P I: Ĉu nas-ka-ta?

Z: Jes. Ne edziĝanta, ne mortanta, sed naskata?

P I: (Manplate kovras siajn orelojn) Ĉu edziĝanta, mortanta!

Z: (Embarase) Ne. Naskata.

P I kaj P II: (Kunrigardas)

P II: Ĉi tiu jam estas granda eraro, kara. Ĉu via patrino naskis vin dum la tuta jaro?

Z: Mi ne komprenas la demandon.

P II: Ĉu vi astas atisto?

Z: Mi ne komprenas...

P I: Se vi estas atisto, ne venu Budapeston por ekzameno. Tio ĉi estas jam ne eraro, sed krimo!

P II: (Ektime kaptas la brakon de P I, Flustre) Ne tiel laŭte! Eble sinjoro akademiano Støp-Bowitz sidas inter la spektantaro.

P I: (Supren ŝovas la okulvitron, ĉirkaŭrigardas la spektantaron.) Bone, sed rimarku, kara lernanto, ke viaj vortoj estis tute kontraŭzamenhofaj.

Z: Mi petas pardonon. Mi ne sciis.

P I: Nu, ni komencu la ekzamenon. Ni prenu kelkajn gramatikajn demandojn... Ĉu infinitivo povas funkcii kiel adjektivo?

Z: E...eble

P I: Kial »eble»? Ĉu vi scias aŭ ne?

Z: Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio.

P I: Domaĝe. Nu mi helpas: jes, infinitivo povas funkcii kiel adjektivo. Dumaniere. Bonvolu nomi la manierojn.

Z: (Silentas)

P I: Ĝi povas esti rekta kaj nerekta, ĉu ne?

Z: Se vi asertas, tiam nepre.

P I: Bonvolu diri, kia estas la nerekta infinitiva adjektivo.

P: (Pensante) Eble... eble... kurba infinitiva adjektivo.

P I kaj P II: (Kunrigardas)

P I: Terure! Nu, mi diras al vi ekzemplan frazon: »Ŀi faras nenion krom turmenti min.»

Z: (Ekflagre) Ĝuste la saman mi volis diri!

P I: Sed vi ne diris.

Z: Mi ne kuraĝis.

P I: Konfesu, ke vi ne sciis.

Z: Sed mi jam scias. Perfekte.

P I: Vi ne diru »perfekte», ĉar perfektivo estas tute alia gramatika koncepto. Tio signifas la finitan aspekton de la verbo. Ekzemple: »Mi plenŝtopis mian cerbon per s-s-s...» Nu? Per stu... stu...

Z: Stultaĵoj!

P I: (Frapas la tablon) Studoj!!! Do, en ĉi tiu frazo »plen» signifas la plenumitecon. Alia ekzemplo: »Mi ellegis la libron.» Ĉu vi ankaŭ povus diri perfektivan frazon kun alia vorteto, simile al »plen» kaj »el»?

Z: Jes. Ekzemple: »Mi finlegis la libron.»

P I: (Ektime) Kion vi diris?

Z: Mi finlegis la libron.

P I: St! St! (Ĉirkaŭrigardas la spektantaron. Al Z flustre) Eble sinjoro akademiano Kalocsay povas sidi inter la spektantoj!

Z: Ĉu li estas idisto?

P I: Ne. Itisto.

Z: Ĉu eĉ pli danĝera?

P I: (Mansvinge signas, ke estas eĉ pli danĝera)

Z: Ĉu nova lingvoprojekto?

P I: Tute ne. La plej Zamenhofa tendenco. Zamenhof estis pura itisto.

Z: Mi ne sciis.

P I: Ni ne flankiĝu. Diru al mi, kion havas la verboj?

Z: Ili havas radikon kaj finaĵon.

P I: Kaj krome?

Z: (Silentas)

P I: La verboj havas dek du tempojn, tri modalojn, tri modojn, kvar voĉojn kaj kvin aspektojn. Ĉu ne?

Z: Nepre.

P I: Bonvolu mencii kelkajn voĉojn!

Z: (Iome pensante) Tenoro, baritono...

P I: (Frapante per la krajono= Ekzistas aktiva, pasia, faktitiva kaj mediala voĉoj.

Z: Terure!

P I: Kial?

Z: Ĉu tiel malfacila lingvo estas Esperanto? Zamenhof intencis krei facilan lingvon.

P I: Ni pritraktas la lingvon je scienca nivelo. La Budapesta skolo postulas altan scion. Ni estas rigoraj. Do, ni reiru al la voĉoj. Ekzemple: kion signifas la pasiva voĉo?

Z: Pasivon. Ĉu ne?

P I: Ne sufiĉas. Pli precize!

Z: (Silentas)

P I: Do, la pasiva voĉo signifas agon, kiun la subjekto suferas. Menciu ekzemplon pri suferata ago!

Z: Ekzemple: Vi ekzamenas min.

P I: Ĉi tiu estas aktiva voĉo.

Z: Sed suferplena.

P I: Diru la saman frazon pasive.

Z: Mi estas ekzamenata.

P I: Nu fine! Kio estas ĉi tie la ago?

Z: Ekzameni.

P I: Kaj kiu suferas?

Z: Mi.

P I: Kaj kiu suferigas?

Z: (Dolore) La Budapesta skolo!

P I: Do mi nun transdonas la rolon al mia kolego. Li faros kelkajn demandojn el la sintakso.

P II: Nu, diru, sinjoro kandidato, kiel oni povas dividi la verbojn en la frazo?

Z: Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio.

P II: Al predikataj kaj ne predikataj verboj. Kiel nomiĝas la nepredikata verbo?

Z: (Silentas)

P II: Predikativo! Kia povas esti la predikativo?

Z: (Silentas)

P II: Ĝi povas esti adjektiva kaj substantiva. Ekzemple: Budapesto estas nia kara urbo. Ĉu ne?

Z: Ho jes. Vere kara. Mi konstatis.

P II: Do diru al mi, en vortkunmetoj la ĉefelemento kiel efikas al la flankelemento?

Z: (Silentas)

P II: Unue per adverbigo. Kaj due?

Z: (Silentas)

P II: Per adjektivigo. Ĉu vi povus diri ekzemplon?

Z: (Silentas)

P II: Nu, ekzemple: »satmanĝi».

Z: »Satmanĝi»? Ĉu en Budapesto?

P II: Nu bedaŭrinde, vi eĉ unusolan demandon ne povis respondi. Mi jam ne scias, kion demandi... Bonvolu diri, kion vi entute scias.

Z: Mi povas paroli.

P I: Nu, ni ekzamenu. Bonvolu al mi respondi, sed per kompleta frazo, kion mi faras. (Per krajono imitas skribadon) Nu... La profesoro...

Z: La profesoro...

P I: Nu? La profesoro... s-s-s...

Z: (Subite) Siblas!

P I: Nu ne! Kion mi nun faras? (Imitas skribadon) Per mia mano! La profesoro s-s-s...

Z: Svingadas la krajonon!

P I: Damne! Kion mi faras? S-s-s...

Z: Streĉas!

P I: (Surprize) Kion mi sreĉas?

Z: Miajn nervojn.

P I: Do, ni finis la ekzamenon. (Al P II) Sinjoro kolego, kiel vi opinias pri la kapablo de sinjoro Semkorto ?

P II: Li scias nenion.

P I: Vere nenion. Do, ni donu al li diplomon, ĉu ne?

P II: Memkompreneble.

P I: (Ekstaras) Nu, kara sinjoro Semkorto, vi ekzameniĝis sukcese kaj nun akceptu nian diplomon. (Prenas la grandan paperfolion kaj transdonas)

Z: Ĉu ĝi jam estas preta?

P I: Antaŭ dek minutoj mi skribis viajn personajn indikojn sur la diplomon. Vi mem vidis.

Z: Ĉu jam antaŭ la ekzameno?

P I: Jes. Ni ne kutimas perdadi la tempon.

Z: Sed mi ne povis respondi al unusola demando kaj vi diris, ke la ekzameno estas rigora.

P I: Ĉu por vi ĝi ne estis sufiĉe rigora?

Z: Kaj tamen mi ricevas diplomon?

P I: Vi taŭgis por niaj pretendoj. Vi sciis tiom, kion la ceteraj. Kaj ni devas plenumi nian ĉijaran edukplanon. Ne forgesu, ke ni, hungaroj, havas la plej multajn diplomitajn esperantistojn.

Z: Kaj kio okazus, se mi estus bone respondinta al viaj demandoj?

P I: (Meditante) Nu, tiuspeca okazo ankoraŭ ne troviĝis, sed ni verŝajne eĉ tiam donus diplomon.

Sándor Szathmári



Ni dankas la amikojn

Rememorante la pasintajn jarojn ni sentas la neceson danki al kelkaj aktivaj samideanoj, kiuj efike helpis al ni. Antaŭ ĉio ni volas mencii, ke ni ricevis por la Biblioteko de la Fondumo gravajn dokumentojn kaj valorajn librojn de la posteuloj de Aug. Th. Lauren, kiu siatempe estis unu el la verkintoj de la unua finnlingva lernolibro de Esperanto (inter la korespondaĵoj troviĝas eĉ unu poŝtkarto de Zamenhof), de Albin Sandström, iam prezidanto de La Polusstelo kaj redaktoro de Finna Esperantisto 1907-1914, de G. J. Ramstedt, unu el la unuaj esperantistoj en Finnlando (de 1891) kaj la unua kiu prelegis pri Esperanto en la Universitato de Helsinki (1918) kaj tradukinto de multaj poemoj el finna kaj japana lingvoj, de dro Lauri Lappi, fidela samideano, mineja kuracisto en Outokumpu, kunlaborinto de Literatura Mondo kaj de Enciklopedio de Esperanto, de Emil Stenholm, multjara diligenta kaj fidela kasisto de Esperanto-Instituto de Finnlando. Nun ĉe la lasta jarŝanĝo samideano Jaakko Röyskö donacis 80 librojn ricevitajn post la morto de Antti W. Niemelä.

Ĉi tiuj libroj, aldonitaj al la ĉ. 2000 verkoj, parte kolektiĝintaj dum la redakcia laboro de Esperanta Finnlando, parte aĉetitaj de mag. Setälä ,jam formas belan fundamenton por FINNLANDA ESPERANTO-MUZEO. Kiam la tuta libraro estos ordigita kaj katalogita, ni esperas, ke ni povos aranĝi parton el ĝi kiel prunteblan (ankaŭ per poŝto) bibliotekon por la lernantoj de Esperanto.

Ankaŭ ni dankas al ĉiuj, kiuj ĝustatempe pagis la abonon de nia revueto. Precipe dankaj ni estas al tiuj, kiuj samtempe pagis 2 mk por la informa bulteno Esperanta Finnlando B, kiu fakte estas la sola rimedo por finnlingva regula informado en la cirkonstancoj, ke la tagĵurnaloj ne konsideras la artikolojn pri Esperanto sufiĉe interesaj por publikigo, se ili nome estas neŭtralaj; se ili kontraŭe ne estas neŭtralaj, ili ĝenerale havas antipation kontraŭ nia lingvo, krom kelkaj esceptoj. Sed nian propran informilon ni povas sendi rekte al influaj personoj, se niaj samideanoj abonas ĝin en sufiĉa nombro, por pagi (per la malgrandaj eroj po 2 mk) la preskostojn.

Al tiuj legantoj, kiuj ankoraŭ ne sentas sin indaj je la esprimita danko, ni humile petas: tuj kotizu al la poŝta konto n-ro 6915 vian kontribuon kaj tiel meritu nian dankon!

FONDUMO ESPERANTO
IIRISLAHTI, poŝta konto 6915.


AL SRO R. J. MILTON

En la numero 8-9 (1967) de ”Esperanta Finnlando”, p. 61, tria kolumno, mi eksciis, ke ”okcidentaj aŭtoritatuloj priparolas eksigi magistron Setälä el la Akademio en 1968.”

Ĉar mi estas Prezidanto de tiu Akademio kaj ĝis nun mi nenion iam aŭdis pri tia ”minaco”, ĉar aliflanke vi estas tro bona ĵurnalisto por paroli pri aferoj, kiujn vi ne konas, mi estus tre danka al vi, se vi povus sciigi al mi: 1º kiuj estas tiuj ”aŭtoritatuloj”; 2º kiel ili intencas plenumi sian minacon, por ke mi povu antaŭmalhelpi tian manovron.

La Statuto de la Akademio antaŭvidas sole nur tri kazojn de eksigo:

  1. konstanta nerespondado al la Cirkuleroj;
  2. publika aŭ kaŝa agado kontraŭ Esperanto;
  3. leĝa kondamno al malliberejo.
Kiom mi scias, mia kolego Setälä ne estas kulpigebla pri la unua motivo; via dufoje ripetita aserto lasas do supozi, ke vi disponas apartajn informojn, laŭ kiuj mian kolegon iuj provus kulpigi pri unu el la du lastaj motivoj. Tiujn informojn estas via devo tuj konigi al mi, aŭ publikigi en oficiala organo.

Se, kontraŭ ĉia ŝajno, vi ne kapablas klare respondi al la du ĉisupraj demandoj, mi petas, laŭ la ĝentilaj reguloj de la ĵurnalistaro, ke vi bonvolu tion konfesi en la venonta numero de via ŝatata gazeto.

Alt-estime via,
G. Waringhien
5 jan 68


AL PROF. WARINGHIEN

Ĝentila letero meritas honestan kaj kiel eble plej ĝentilan respondon. Sed antaŭ ol mi respondos detale al la du demandoj de Profesoro Waringhien, mi devas klarigi, de kie mi ricevis la impreson, kiu instigis min skribi la Artikolon ”1968: 2 + 2 = ?”.

Mi ricevis la impreson de magistro Setälä mem. EF 6/1967, en la antaŭlasta alineo de sia artikolo ”Kio estas Zamenhofa Esperanto” li skribis: ”Kaj post ĉiuj atakoj, diskriminacioj kaj postuloj pri submetiĝo aŭ foriro (al mi iu eĉ rekte diris, ke niaopiniuloj devus eksiĝi el la Akademio).. .”

Tio estas sufiĉe klare dirita (kvankam ĝi ne pravigas la fortajn vortojn, kiujn mi uzis en mia artikolo). EF 6/1967 aperis en Oktobro. Kopiojn ricevis – kiel ĉiam – pluraj eminentaj esperantistoj, inter aliaj profesoro Waringhien. Ni – la redaktistoj de EF – jam spertis, ke nia gazeto estas atente legata (kaj daŭre, mi esperas) de multaj el tiuj eminentuloj.

Tamen neniu kontraŭdiris la vortojn de magistro Setälä inter Oktobro kaj 5-a Januaro, kiam profesoro Waringhien skribis al mi. Kial?

Restas, kompreneble la demando, de kie magistro Setälä ricevis la impreson, ke oni deziras lian eksigon aŭ eksiĝon. Mi demandis al li, kaj li skribis al mi jene:

”. . . Pro tio mi devas klarigi, ke mian tutan reagon kaŭzis la sinteno de la redakcio de ”Esperanto”, kiu ne permesis al mi defendi min kontraŭ la ŝoka pretendo, ke mi kun kelkaj aliaj meritplenaj ”forlasas la Zamenhofan Esperanton”. Sed samtempe mi memoris pri letero ricevita tuj post la apero de ”Esperanto – moderna lingvo”, ne el okcidento sed el Japanujo, kun forta kaj kolera protesto kontraŭ la libro, kaj informo, ke la sendinto kun kelkaj eminentaj samideanoj pritraktis la aferon kaj diris, ke la atistoj devus esti senplue eksigataj (aŭ -itaj) el la Akademio.

Ankaŭ de okcidenta flanko estas eldirita simila postulo kontraŭ kolego Jung, sed pri tio mi ricevis informon nur post la suprenomita artikolo (Kio estas Zamenhofa Esperanto – EF 6/1967)”.

Nun estas pli facile respondi al la precizaj demandoj de profesoro Waringhien, kaj mi esperas, ke li permesos min respondi unue al la dua demando:

2º Kiel ili (la aŭtoritatuloj) intencas plenumi sian minacon (eksigi magistron Setälä)?

Amatora ĵurnalisto tro facile uzas malĝustajn vortojn. Mi ne scias kiel ili intencas plenumi sian minacon, ĉar ekzistas neniu minaco, sed nur esprimo de opinio fare de kelkaj japanaj eminentuloj. Profesoro Waringhien klare diras, ke la aŭtoritatuloj mem ne intencas eksigi magistron Setälä.

Aliflanke, ekzistas granda premoforto devigi magistron Setälä mem eksiĝi. Kiel forta estas tiu urĝigo, tion mi ne scias; sed Setälä mem klare opinias, ke ĝi estas serioza ́kaj persvada. Tia montrado de malamikaj sentoj neniel estas agrabla, sed kompreneble, li ne bezonas cedi al la sugestoj.

Ke la redakcio de ”Esperanto” malpermesis Setälä’n defendi sin, tio mirigas min. Nu mi ne plu volas senkontrole aserti, ”Esperanto” ĉiam spegulas la opiniojn de ”aŭtoritatuloj”. Tamen neniu dubo ekzistas, ke ”Esperanto” mem estas unu el la plej fortaj aŭtoritatuloj de la Esperanto-movado. Se ekzistas komunumo de esperantistoj, ”Esperanto” estas ĝia ĉefa forumo.

La redakcio de ”Esperanto” kredeble pravigas sian sintenon per la peto, ke neniu esperanta gazeto plu traktu la ata/ita-aferon. Tamen ili enlasis aserton, ke akademiano, kiu dediĉis sian tutan vivon al Esperanto, ”forlasas la Zamenhofan Esperanton”. Ĉu tio ne estas iom pli ol nura ata/ita-argumentado?

La vortoj ”forlasas la Zamenhofan Esperanton” estas ŝarĝitaj per emocio. Analizu ilin. Aŭ pli bone respondu la demandon: kiu vivanta esperantisto ĉiam uzas centprocente la saman lingvon kiel Zamenhof? Sen paroli pri la miloj da novaj vortoj kaj neologismoj, kiujn ĉiuj uzas, mi opinias, ke la plej multaj skribantoj uzas sintakson kaj stilon, kiu diferencas en pluraj etaj rilatoj de la lingvo, kiun Zamenhof mem skribis. Ĉu Zamenhof mem ne diris, ke la lingvo devos evolui?

1º La ”aŭtoritatuloj”, aŭ pli ĝuste la ”okcidentaj aŭtoritatuloj” (ĉar tiel mi skribis al mia artikolo) ŝajne estas grupo de eminentaj japanoj! Kaj mi eĉ ne scias, ĉu iu el ili posedas aŭtoritaton. Kiun mi celis, kiam mi skribis mian artikolon – pri tio mi ne volas paroli, ĉar mi tro hontas. Mi faris tri gravajn erarojn:

  1. mi forgesis kontroli la faktojn
  2. mi lasis, ke miaj emocioj regu mian skribmaŝinon
  3. plej grave, mi uzis emociplenajn vortojn, kiuj emas dividi esperantistojn en malamikajn grupojn – aŭ pliigi malamikemon, kiu jam ekzistas inter ili. Tio estas preskaŭ nepardonebla, tamen mi devas peti pardonon ne nur de profesoro Waringhien, sed de ĉiuj, kiuj ricevis malagrablan impreson de mia artikolo ”1968: 2 + 2 = ?”.

Eble la afero kulminiĝis per miaj stultaj vortoj ”minaco” kaj ”okcidentaj aŭtoritatuloj”. Sed bedaŭrinde mi ne estas la nura. (Por citi magistron Setälä) estas eldiritaj tro da ”ŝokaj pretendoj” kaj ”fortaj kaj koleraj protestoj”.

R.J. Milton



ESPERANTA FINNLANDO (fondita en 1918), ĉefredaktoro: Vilho Setälä

Adreso: Esperanta Finnlando, Lokero 13048, Helsinki 13. Aperas 9-foje jare. Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk (15 rpk); abonu prefere per la poŝta ĝirkonto 6915. Anoncprezoj: tuta paĝo 100 mk, duona 50 mk, kvarona 25 mk; pli malgrandaj unukolonaj 0,35 mk/mm. – Eldonas Fondumo Esperanto.
Redaktoroj: Harri Laine, R. J. Milton. Ĉies kontribuaĵoj estas bonvenaj.

meder-offset-hki-68