Ĉi tio estas parto de la enhavo de Esperanta Finnlando 
numero 3/1968 La teksto estas laŭeble senŝanĝa, eĉ evidentaj 
preseraroj ne estas korektitaj. Dum la pretigo de ĉi tiu 
dosiero povis enŝoviĝi novaj eraroj. - Unu preseraro 
korektindas ĉi tie: la frontpaĝa artikolo titolita 
"Evidentaj ĝis ekstremo", devus havi la titolon ”Evitendaj ĝis 
ekstremo”. Tie la preseraro fakte tute renversis la ideon de 
la titolo. 



ESPERANTA FINNLANDO

1968 numero 3 Marto


Evidentaj ĝis ekstremo

PRI NEOLOGISMOJ

Oni skribis kaj disputis pri neologismoj iam kaj tiam, kaj ree antaŭ nelonge. La problemo ŝajnas esti konstante tikla.

Estas ja klare, ke la progreso de la tekniko kaj kulturo postulas novajn esprimojn, kaj ne ĉiam estas eble konstrui la necesajn vortojn laŭ la reguloj de nia lingvo el la jam ekzistantaj elementoj. Sed same klara estas la fakto, ke multajn neologismojn oni enkondukis senkritike kaj nebezone.

Ni ne volas fari studon pri la tuta problemo, sed ni kontentiĝas je kelkaj aktualajn ekzemploj. Valuto signifas rilatan valoron de ŝanĝmono al iu normo. Devaluto ne povas esti derivaĵo de ĝi (devalutigo povus eble esti logike ĝusta), kaj do estas neologismo ĝena, ĉar ĝi aspektas kvazaŭ esperanta derivaĵo. Nenio malhelpus diri simple ”devalorigo” de mono. – Parolante pri Unuiĝintaj Nacioj oni notas ĝian asembleon, kaj tamen temas nur pri ”ĝeneralkunveno” (kontraste al kunvenoj de sekcioj, komisionoj aŭ komitatoj).

Kio koncernas la mal-vortojn, estas grava eraro pretendi, ke ili unue elvokus la penson pri malo de tio, kion oni volas esprimi. La plej multaj el la vortoj ofte uzataj, kun la prefikso ’mal’ estas tiel enradikiĝintaj en la ĉiutagan lingvon, ke estas miskompreno de la esenco de l’ lingvo diri, ke malbela, malbona, malalta, malamika, malami, malaperi ne estas senpere kaj senmedite komprenataj. Ekzistas nur kelkaj esceptaj kazoj, kiel malfermi kaj maldekstra kiuj ŝajnas neoportunaj aŭ malpraktikaj. ’Malfermi’ pro tio, ke ĝi ne signifas ian malpli valoran aŭ pli malbonan agon ol ’fermi’, kontraste al preskaŭ ĉiuj aliaj mal-vortoj. ’Maldekstra’ ĉefe pro sia longeco ne taŭgas ekz. kiel komanda vorto, sed ’sinistra’ ja havas saman nombron da silaboj, kaj tute ne solvas la problemon. Aliparte, la novaj surogatoj de la mal-vortoj ofte elvokas nenian aŭ malĝustan imagon. Pigra (maldiligenta! ), plumpa, orgojla, poltrona nenion diras almenaŭ al finna aŭdanto, kaj kiu okaze konas la latinan proverbon ”naturalia non sunt turpia” ricevas la impreson, ke turpa signifas ’hontinda’, dum ĝi devus signifi ’malbela’.

Aliparte ĉiam ekzistas la danĝero, ke enkondukita neologismo (kiu ordinare ne estas tradukata samtempe) estas miskomprenata. Tiel mi trovis la vorton sinistra en la senco terurige malluma, kaj bunta, enkondukita kiel grava termino por la kolorsistemo (malbuntaj estas la serio ”blanka – griza en ĉiuj gradoj – nigra”, ĉiu alia koloroestas bunta) estis pli ofte uzata por ’multkolora’, kiel tute nenecesa duoblaĵo por tiu koncepto.

Kio koncernas la pretendon, ke ’mal’ kiel senakcenta silabo ne sufiĉe forte akcentus la negativan sencon en la kunmetita vorto, oni unue devas memori, ke eminentaj parolistoj akcentas ĝin, se necese; tiel faris ekz. Edmond Privat. Aliparte Esperanto ne estas la sola lingvo, kie la negativa elemento (ekster ’mal’ ankaŭ ’sen-’ kaj ’ne-’) estas en senakcenta silabo. En rusa lingvo la prefikso ’bes’ aŭ ’bez’ tre ofte estas senakcenta (la Rusa-Esperanta vortaro de E.A. Bokarev donas ĉ. 170 tiajn) en kunmetita vorto, kaj en finna lingvo, kie akcento ĉiam estas sur la unua silabo, la negativa senco estas esprimata per sufiksoj (substantive -tta: talotta = sen domo; adjektive -ton: taloton = sendoma), kiuj neniam povas ricevi akcenton. Same estas senakcenta la negativa sufikso en germana (-los Vaterlos = senpatra), kaj sveda (-lös faderlös = senpatra), same kiel en dana kaj norvega, kaj ankaŭ en la angla (less: motherless = senpatrina). La timo pri senakcenta mal do estas tute senbaza.

Alia afero estas, ke la tekniko kelkfoje necese bezonas mallongajn nociojn. *Kvankam restas nur kiel malicaĵo de la konkurantoj de Esperanto la pretendo, ke anstataŭ ’telefono’ ni devus diri ’malproksimenparolilo’, estas klare, ke ni devas havi la rajton ankaŭ paroli pri telekomunikaĵoj, kaj ke ’longdistanca telefona interparolo’ devas esti prononcebla per pli oportuna esprimo. Ne multe helpas, se lontana prenis la rolon de malproksima – kiel i u verkisto pretendis. Bedaŭrinde ne estas eble trovi la solvon de tiu detalproblemo el Scienca kaj Teknika Terminaro (kiu estas nur alfabeta); la sola racia solvo, kiun ni vidis, estas ’fernparolo’ (tele- estas rezervenda por pli specialaj bezonoj, kaj la nomita Terminaro ne enhavas por la celo iun el la proponitaj dist-, fern-, lontan-).

Resume: Por la ĉiutagaj bezonoj neologismoj estas evitendaj ĝis ekstremo. Por tekniko kaj scienco ili estas bezonaj, sed elektendaj kun detala kaj profunda pripensado. La kerno de la afero estas ja tio, ke al franco aŭ anglo estas facile enkonduki vorton en sia lingvo kaj tiel kaŭzi malfacilaĵon precipe al ni, nehindoeŭropanoj, dum la konstruo de pure Esperanta derivaĵo postulas iom da enprofundiĝo, eĉ logika pripensado kaj eltrovemo, kiujn ne ĉiu posedas.

V.S.



Aktiva estraro

La semajnoj post la decido de UEA okazigi Universalan Kongreson en Helsinki signifis ardan laboradon por la estraro de EAF. La asocio estis invitinta la kongreson, nun komenciĝis la tempo pagi la promesojn. La unua tasko kompreneble estis elekti la Lokan Kongresan Komitaton, kiu respondecos pri la sukceso. Ni scias, ke la estraro kunvenis preskaŭ ĉiusemajne ek de la 19-a de januaro, kaj ke tre malofte forestis iu estrarano kavankam du el ili loĝas fore de Helsinki. Vere malofta aktiveco.

Personoj bone informitaj pri agado de la estraro rifuzis sciigi, kiuj estas elektitaj al la LKK, sen ni tamen scias, ke jam la 8-an de februaro oni decidis pri ĉiuj postenoj krom la prezidanta, kiu vakis ĝis la 7-a de marto. La elekto de EAF ankoraŭ bezonas aprobon de la estraro de UEA, kio eble klarigas la silentemon pri la kandidatoj.

Kvankam la LKK ne estas naskita, oni jam agas pri la kongreso. En la lasta numero de EF vi vidis kelkajn proponitajn kongresmarkojn. Diversajn entreprenoj por ricevi subvencion por la UK estas efektivigataj. La kongreso okazos ĉefe en Otaniemi (en la Teknika Altlernejo kaj Dipoli), la inaŭguro verŝajne en la Foira Halo.



Mastro de 4000 tuboj

MASTRO DE 4000 TUBOJ

– Ludi orgenon estas kiel gimnastika ekzercado. Kaj same kiel sportisto, tiel ankaŭ orgenisto maljuniĝante bezonas pli kaj pli da ekzercado por fleksi la artikojn. Tamen eĉ abunda praktikado kaj klopodado ne certigas daŭran junulecon, kaj oni do mia-aĝe jam volonte sin retiras. Ĉi tiel asertas sinjoro Pauli Riihivaara, muzika direktoro kaj diplomita orgenisto, kiu antaŭ ne longe festis sian 65-jariĝon kaj nun forlasas sian oficon kiel orgenisto de nia nacia sanktejo, la katedralo en Turku. Sinjoro Riihivaara estas esperantisto jam de antaŭ 50 jaroj.

Ni laikoj povas admire sidi sur preĝeja benko kaj ravite aŭskulti la imponan muzikon, sed necesas vidi la ludanton por povi kompreni kia lerto de la manoj, de piedoj kaj de la kapo estas bezonata por naski la solenan sonadon. Orgeno kun 4000 tuboj estas giganta maŝino, kies funkciadon la orgenisto kondukas per ampleksaj aroj de klavoj, butonoj, pedaloj.

INTERESO VEKITA JAM EN KNABA AĜO

Muziko kaj precipe orgena muziko allogis jam la knabeton Pauli Riihivaara. Li tiam konstruis por si revorgenojn el ŝrankoj kaj seĝoj, kaj la orgena galerio en la preĝejo de Merikarvia estis altira celo de liaj esploroj. Naŭjara li estis permesata havi muzikajn lecionojn por harmoniumo. Fininte mezlernejoj li ekstudis en Helsinki ĉe la Instituto por Eklezia Muziko kaj ĉe la Konservatorio (Sibelius-Akademio), kiu diplomis lin en 1938. Poste li servis kiel kantoro-orgenisto en Tyrvää ĝis 1955, la jaro de lia enoficiĝo en en Turku.

Proprajn koncertojn sro Riihivaara donis nur malmulte, sed en sennombraj diversaj festoj li ludis, ĉu sole, ĉu akompanante. Orgenisto ja ne ludas nur dum diservoj kaj preĝejaj muzikvesperoj, sed ankaŭ geedziĝoj, enterigoj kaj multspecaj religiaj ka. okazaĵoj de multaj societoj laborigas lin. Foje sro Riihivaara donis muzikon por 13 geedziĝaj kaj 5 enterigaj ceremonioj en unu tago. – Krome, li kompreneble devas ankaŭ sin ekzerci plurajn horojn ĉiutage.

PIANO, VIOLONĈELO
KORUSO, ESPERANTO

Plej ofte la orgenisto mem estas permesata elekti muzikon por la solenaĵoj, kaj tiam direktoro Riihivaara preferas je J. S. Bach aŭ Cesar Franck. En nupto – se la gefianĉoj tion permesas – estas de lia aŭdigata nek Mendelssohn nek Kuula, sed anstataŭe ekzemple la Solena Marŝo de Erkki Melartin au io de Wagner aŭ el franca muziko. Por enteriga ceremonio li ŝatas, krom Bach, ekzemple la funebrajn marŝojn de Kuula kaj Beethoven.

Ekster siaj abundaj laboroj sro Riihivaara trovis tempon ankaŭ por ŝatokupoj. Muziko ĉiam estis proksima al li: Pianon kaj iam ankaŭ violonĉelon li plezure ludas. Koruson li ĉiam entuziasme direktis. Lia nuna koruso plej esperante nomiĝas ”Amikaro”, kaj en ĝia repertuaro ne mankas esperantaj kantoj. (TS/Pi)

Pauli Riihivaara ĉe orgeno

Orgenisto Pauli Riihivaara kaj parto de lia impona instrumento.



Leteroj al la redakcio

DUOBLO AU KVITO

Troviĝas rimedo, per kiu bonmemora esperantisto povus interesigi grandnombran televidantaron pri nia lingvo. Jam la 11-an jaron, la ekrano lunde montras la kvizon ”tupla tai kuitti” (duoblo au kvito), bone konatan lukton de memorvirtuozoj, kiuj fojon post fojo altiras multe da rigardantoj. Ĉu ne estus bone motivite provi partoprenon de ”scianto pri esperanto”?

En ĉiu agantaj esperantokluboj, -societoj kaj -kursoj oni unue aranĝu eliminajn konkursojn. Poste la venkintoj konkuros inter si. La plej bona sciulo el ili verŝajne jam kuraĝus sin anonci al la televida konkurso.

La ludonto devas jam sin anoncante doni al la kvizgvidanto , s-ino Rautiainen, informojn pri literaturo de la fako kaj pri personoj povantaj helpi en formulado de la demandoj (se la sinjorino mem ne estas esperantisto?).

Kiam la Kongreso okazos en Helsinki, oni povus provi eĉ internacian turniron: la finna ”Esperanto-Kivikoski” kontraŭ la "Internacia Erudiciulo”. Tio estus REKLAMO!

Nun do, vi bonmemoruloj junaj kaj kiel ne ankaŭ iom pli maljunaj, enkapigu sciojn pri la lingvo – tio povas gajnigi al vi 1000 markojn krom la nemezureblaj honoro, famo kaj sukceso. Mi mem jam estas, ho kiel bedaŭrinde,

”Tro Maljuna”


ESTIMATA REDAKTORO En la numero de ESPERANTA FINNLANDO 1967/8-9 mi legis la interesan artikolon de S-ro P. Lobut; kaj ĉar li dufoje citas min mi sentas la neceson respondi.

1) Kiam mi skribis, ke ”en Esperanto la distingo estas afero de stilo, ne de gramatiko ", mi volis diri, ke tiel estas en kazoj, kiel tiu de la citita frazo el Danielo 4,33. Mi estus devinta aldoni ”ofte”, kaj klarigi, ke restas malmola nukleo de kazoj, kie la diferenco estas esenca, kie ia ajn kompromiso estas neebla, nome ĉe la pasiva preterito.

2) Estas vere, ke la itismo kuntrenas kun si la rezulton, ke Esperanto havas ”unu formon por du tempoj (tensoj)”, nome la pasiva preterito kaj la pluskvamperfekto; sed ankaŭ la atismo kuntrenas tion, nome la pasivan preteriton kaj pasivan imperfekton. Plue tamen, tiu malagrablaĵo de la atismo havas kiel rezulton, ke la litero A havas du signifojn, tiun de daŭro kaj tiun de finiteco. Nu, temas pri tio, ke ni elektu la malpli malagrablan. Laŭ la itistoj, la kazoj de kolizio inter p.p. kaj p.k.p. estas tre maloftaj, kaj la konservado de la litero A por signifi daŭro estas tre utila kaj esenca ero de Esperanto.

Ili estas itistoj tamen unualoke pro tio, ke Esperanto ĉiam estis tia kaj tiamaniere verkas la preskaŭ-tuteco de niaj verkistoj; ĝis tia grado, ke kiam oni trafas en ekzemplon de ”estis -ata”, oni emas tuj supozi preseraron aŭ simplan nescion ĉe la aŭtoro. Tiuj, kiuj submetis la verkon la verkon de Jung pri la Konjugacio al detala analizo, trovis, ke, kvankam utila kiel minejo de zamenhofaj participaj frazoj, kiel pruvo pri lia atismo ĝi estas tute senvalora. Same, lia respondo al la listo de germanaj ekvivalentoj de frazoj tradukitaj de Zamenhof per ”estis -ita” (komunikaĵo de la Akademio) estas tia elturniĝo, kia konvinkas neniun.

La itistoj ne bezonas varb-kampanjon por sia vidpunkto, havante jam ĉe-flanke 99% el la Esperantistaro, plejparte senkonscie kaj el nura instinkto. Pro tio ili nun silentas.

Altestime,
D.B. Gregor
Northampton, Anglujo
9 jan 68


”ĈU VI PAROLAS ESPERANTON”

kun atento kaj vigla intereso mi legis la numeron 8-9/1967 de ”Esperanta Finnlando”. (Inter parentezoj: La titolo ”Esperanta Finnlando” ŝoketas min: kion do esperas Finnlando?? – Kial ne ”Finnlanda Esperanto-Gazeto”, simile al ”Germana Esperanto-Revuo” kaj aliaj?)

Sloganoj: Mi dankas vin pro la publikigo de mia propono ”Ni uzu taŭgan sloganon! ”, kaj s’ron (?) SURFO (?) pro la tiu-rilata analizo ĝisfunda (pĝ. 66/67). Volonte mi konsentas pri kelkaj argumentoj de s’ro S., des pli ke, jam dum pluraj jardekoj, mi estas tre atenta pri komerca reklamado kaj sloganoj. Verki sloganojn ja estas arto kaj scienco, kaj postulas konojn pri praktika psikologio. Nu, mi ne volus aserti, ke mia ”eltrovaĵo” estas universalrimedo, aŭ magia formulo kiu permesus fari miraklojn en la disvastigo kaj tutmonda uzado de Esperanto. Tamen mi povis konstati, en multaj okazoj, ke la rekta lakona demando ”Parlez-vous Espéranto?” vekas respondemon ĉe eksteruloj, ekzemple: ”Kiu/ aŭ Kia / lingvo estas tio?” – ”Ĉu vi mem parolas Esperanton?” – ”Kiom da homoj jam parolas ĝin?” – ”Ne, mi ne parolas Esperanton” – ktp.

Jam plurfoje, mi spertis ĉe la landlimoj, ke ĉiuj francaj, svisaj kaj germanaj doganistoj tie deĵorantaj legis (foje laŭte) la demandan frazon: 80% da ili iom interparolis kun mi (en afabla aŭ iom ŝercema maniero, sed neniam mokeme aŭ malafable! ) kaj duono de ili petis informilon. Mi konsideras tion kiel bonan kaj utilan informmanieron, des pli ke la plimulto el la nomitaj homoj eĉ ne konis la vorton ”Esperanto”.

La efiko de tiu (aŭ alia) slogano sur veturantaj aŭtomobilistoj eble ne ĉiam estas pozitiva: sed kial supozi ke, tiam, ĝi nepre estos negativa? Kompreneble, ne havus sencon voli polemiki pri tio; nur sistema esplorado de la opinioj povus doni fidindajn konkludojn. – (Flanka demando: Kion signifas la finnlingvaj frazoj ”Ala-Tölöviö” kaj aliaj en la koncerna artikolo?) Por fini: Objektive pripensinte, mi ne havas la impreson, ke la slogano ”La mondo bezonas lingvon” de s’ro S. enhavas la dezirindajn elvokivecon kaj sugestivecon, ĉar ĝi estas nepersona kaj aspektas iom stratosfere.

Pri ata/ita. La artikolojn de s’roj Harri Laine, Paul Lobut kaj R.J. Milton mi plene aprobas. Unua kaj ĉefa postulo estas: demokrateco. Laŭ mi, estus tre dezirinde sendi tiujn du artikolojn al ĉiuj Akademianoj kaj al aliaj konataj samideanoj kiuj jam partoprenis la diskuton pri tiu afero.

samideanajn salutojn
Albert Lienhardt
Mulhouse, Francujo
9 jan 68


AL SRO LIENHARDT

Kvankam via letero estas adresita al la ĉefredaktoro, vi certe permesos, ke mi respondas ĝin, ĉar ĝi plejparte koncernis mian skribaĵon. – Unue iom pri via parenteza noto: La Plena Vortaro diras prave kaj trafe, ke ’nomo’ estas ’vorto per kiu oni aparte signas k distingigas iun au ion’. Multaj bataloj restus nebatalitaj, se oni ĉiam memorus tiun difinon. Ne malofte oni aŭdas opiniojn, kiuj baziĝas sur tiu miskredo, ke ’nomo’ estas sinonimo de ’detala klarigo pri la enhavo’ aŭ ’ingrediencoj’ au eĉ ’avizo pri la uzo’. Mi ne asertas, ke estas nepre malbone, se nomo havas ankaŭ ĉi tiujn ecojn, sed ili certe estas nur flankaj kaj ofte kontraŭas aliajn same flankajn argumentojn (ekz. mallongecon, memoreblecon; tute simple: oportunecon). Kompreneeble estas malbone, se nomo vekas en ies menso malbonajn pensojn, sed mi vidas nenion malbonan en la demando ”kion do esperas Finnlando?” – eĉ se ĝi havas du demandsignojn. ”Esperanta Finnlando” certe estas aparte signa kaj distingiga vortgrupo, kion tute kontraŭas via sugesto igi ĝin simila al aliaj nomoj. La nomo eble povus esti pli bona, sed la 50-jaran tradicion de ”Esperanta Finnlando” ne estas facile konkuri.

Mi sentas min vere flatita per via diro, ke mia skribaĵo estis ”analizo ĝisfunda” pri via sloganpropono. Mi celis ĝin nur kiel simplan babilon por plenigi iun vakaĵon en la gazeto. La babilon inspiris via tre interesa propono. Mi akcentas, ke la sloganon ”Ĉu vi parolas Esperanton?” mi trovis nur bona; ĝi estas vere universala. Miaj kritikaj rimarkoj estis tute ne gravaj kaj mi vere ĝojis trovinte esperantiston kun profesiecaj reklam-ideoj.

Nur nun mi rimarkis, ke mia artikolo enhavis multon, kiu certe restis tute enigma al niaj eksterlandaj legantoj: ĝi havis aludojn al finnaj sloganoj, netradukitajn finnalingvaĵojn kaj eĉ kelkajn versojn el Kalevala. Nu, ”Ala-Tölöviö” estas netradukebla loknomo (dialekta, eble ridetiga), ”Mie oon muualta” signifas ”Mi estas alilokano” (same dialekta); la frazon ”Ohi vaan, manalassa tavataan” mi tradukus ekzemple ”Kuraĝe pretere, ni renkontos subtere” kaj ”Itse en ole vihainen, mutta kavahda (tiele) vaimoani" signifas simple ”Mi mem ne estas kolera, sed timu mian edzinon”.

”La mondo bezonas lingvon” estas adaptaĵo el ”La lando bezonas prezidenton”, kiun sloganon uzis la finna konservativa partio antaŭ la januaraj elektoj, La slogano estis tre multe pridiskutata; oni ĉefe argumentis pri tio, ĉu ĝi estas simpla konstato el la konstitucio de Finnlando (la lando certe bezonas prezidenton) aŭ insulto pri la nuna prezidento aŭ ĉu ĝi nur signifas, ke la partio fine publike deklaras, ke ĝi jam agnoskas Finnlandon kiel respublikon kaj ne eĉ kaŝe revas pri reĝo. La afero plu restas neklara. ”La mondo bezonas lingvon¡ certe ne estas universala slogano, sed ankaŭ ”stratosfereco” estas iam laŭdinda.

Por ke mi restigu al niaj eksterlandaj amikoj ankaŭ ion neklaran, mi fine donas ekzemplojn pri tio, ke verŝajne neniu vorta esprimo estas absolute universala laŭ sia aplikebleco. Lokaj kondiĉoj povas kiun ajn sloganon aŭ eĉ nomon maltaŭgigi. Ĉi tiel povas. simpla propra nomo ricevi tute neatenditajn kvalitojn, kiam ĝi transiras lingvolimojn: En 1960 oni multe parolis pri la franca poeto Saint-John Perse, kiu tiam gajnis Nobel-premion. Nu, la ”Perse” certe kaŭzis kordolorojn al delikataj finnaj poezi-amantoj, kiun ne sciis kiel ili tordu sian langon por ne tro laŭlitere prononci la nomon. Alia ekzemplo estas politikisto el Finnlando, sro Kull, kies (svedlingva) nomo efektive donis al kelkaj ĉefredaktoroj kialon malpermesi ĝian uzon en iu alia kazo ol nominativo. Kaj tio vere estas malpermeso, se temas pri la finna lingvo, kiu havas proksimume 15 kazojn.

Mi restas kun koraj salutoj,

pseŭdonime kaj sincere via
Surfo




ESPERANTA FINNLANDO (fondita en 1918), ĉefredaktoro: Vilho Setälä

Adreso: Esperanta Finnlando, Lokero 13048, Helsinki 13. Aperas 9-foje jare. Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk (15 rpk); abonu prefere per la poŝta ĝirkonto 6915. Anoncprezoj: tuta paĝo 100 mk, duona 50 mk, kvarona 25 mk; pli malgrandaj unukolonaj 0,35 mk/mm. – Eldonas Fondumo Esperanto.
Redaktoroj: Harri Laine, R. J. Milton. Ĉies kontribuaĵoj estas bonvenaj.

meder-offset-Hki-68