Ĉi tio estas parto de la enhavo de Esperanta 
Finnlando numero 4/1968. Enestas ankaŭ la tuta 
teksto de la unua Esperanta Finnlando iam aperinta: 
numero 1-6 de la jaro 1918.

La dua parto de la artikolo "La lingvoproblemo, 
lerneja kaj monda" troviĝas en numero 6/1968. 
En tiu dua parto la aŭtoro (J. Vilkki) priskribas 
la eksperimentan instruadon de Esperanto en 
la mezlernejo de Somero.

La teksto estas laŭeble senŝanĝa, eĉ evidentaj 
presaj aŭ lingvaj eraroj ne estas korektitaj. 
Dum la pretigo de ĉi tiu dosiero povis enŝoviĝi 
novaj eraroj.

Krom la ĉi-subaj tekstoj, kiuj estas 
redonitaj tutaj, en EF nro 4/1968 troviĝas 
jenaj eroj:

- ”Antaŭ ol komenci kurson”, artikolo de Andrzej 
  Pettyn. Transprenita el ”Pola Esperantisto” 2/67.

- Ni funebras: V. J. Kostiainen 1.5.1889 – 
  22.3.1968

- ”Pri libroj”, recenzo de J. Ahomäki pri 
  ”Konversacia Esperanto-kurso” de Szilágyi.

- Anonceto pri internaciaj feriaj E-kursoj en 
  Helsingör

- ”Gajnu senpagan vojaĝon al Pollando” (pri 
  konkurso de Pola Radio)

- Noto de la redakcio



ESPERANTA FINNLANDO A

1968 numero 4 Aprilo


La frontpaĝo, kun foto de Urho Kekkonen

Alta Protektanto de la 54-a Universala Kongreso

ALTA PROTEKTANTO

La kvinan de aprilo prezidanto Urho Kekkonen donis aŭdiencon al delegacio de EAF, kiu petis lin akcepti la postenon de Alta Protektanto de la 54-a Universala Kongreso de Esperanto. Prezidanto Kekkonen konsentis la peton. Al la delegacio apartenis profesoroj Vilho Väisälä kaj Erkki Kääriäinen, parlamentanino Tyyne Leivo-Larsson kaj magistro N.G. Narvala.


LA VERDA STELO HELPIS

La reklamistoj kelkfoje riproĉis niajn samideanojn pri la ĉiama ĉiama uzo de reklaminsignoj kun verda stelo; laŭdire ili nur faras malpropagandon. Troo ja ĉiam estas troa, sed unu insigno povas esti eĉ praktike utila. Jen ĵusa sperto:

La oficejo por malfacile livereblaj poŝtaĵoj en la ĉefpoŝtejo de Helsinki telefonis al ni petante pardonon, ke ili ĝenas nin, sed la verda stelo kun vorto Esperanto inspiris al tio. Nove venis el Hungario letero, sur kiu estas legeblaj por adreso ”Redakcio de la infangazeto Planteto, Niku Umi, Eemil Korkeala, Kalle Uusitalo” sen ia aldono pri strato aŭ urbo. Kaj surbaze de adreso la letero ja estas neliverebla. Nu, kompreneble ni konas la adreson de Planteto (Pispalanharju 13, Tampere), kaj tiel la afero solviĝis.

Cetere venas al ni ofte poŝtaĵoj kun adreso, enigma el la poŝto; ŝajnas kelkfoje sufiĉi kiel motivo, ke sendaĵo venas el eksterlando kaj la adreso komenciĝas per E! Tiel venis hieraŭ germana gazeto maŝinfaka kun manskribita adreso, kiun nespertulo povus legi ”Euso Sutzeit Oy, Euso”, se ne la landnomo ”Fiuulaud” divenigus, ke ĉiuj ”n” estas skribitaj kiel ”u”. De tio ni ekmemoras, ke iu esperantisto loĝanta en Japanujo stentigis, kiom grave estas skribi klare al korespondontoj, kiuj ne hejme uzas la latinan skribmanieron. La neglekto de tio kaŭzas, ke japano tute ne povas respondi. Okazis, ke komencanto venis al la nomita esperantisto por montri leteron, kiun li tute ne povis legi - evidente pro tio, ke multaj literoj estis necertaj: n aŭ u, c aŭ e, r aŭ v, a aŭ o, m aŭ rn, J aŭ T, kpt. preskaŭ senfine. Se sperta esperantisto povas duone divenante deĉifri la tekston, la adreso almenaŭ estas tute ne divenebla.

Ĉiu ja ne posedas skribmaŝinon. Sed ĉu ne estus eble interkonsenti pri tutmonda sistemo de manskribo por esperantistoj? Se tio estas neeble, almenaŭ la adreson decus skribi per majuskloj EN PRESLITERA TIPO. Ankaŭ al ni tio estus faciligo. Povus ja okazi ekz. ke ni devas diveni, ĉu temas pri Hanhivesi aŭ Haukivesi.

VS.


Knabeto prenis pudroskatolon de sia patrino kaj diligente pudris sin, kiel patrino kutimas. Lia pli juna fratino forprenis la skatolon de li kaj ĉi tiel instruis: ”Nur la virinoj povas pudri sin. La viroj devas sin lavi!”

Estro kaj ofica aspiranto interparolas.
Estro: ”Vi ne povas multe esperi pri la ofico, ĉar, laŭ viaj atestoj, vi ŝanĝas ofte oficejon.”
Aspiranto: ”Jes, sed neniam memvole, sinjoro.”

Knabeto: ”Mia patro havas tiom da mono, ke li ne povas ĝin ĉion utiligi.”
Alia knabeto: ”Tio estas nenio, Mia patro, havas tiom da mono, ke mia patrino ne kapablas ĝin elspezi.”

Edzo: ”Vidu, mia kara, jam multe pliboniĝis mia distriĝemo: hodiaŭ mi jam portas hejmen mian pluvombrelon.”
Edzino:”Sed matene elirante vi havis bastonon.”

(ASz)


SUKCESO EN JYVÄSKYLÄ

Dum la Kulturaj Tagoj en Jyväskylä (3 – 16 julio) okazos ankaŭ esperanto-rilataj prelegoj kaj rapida kurso de la lingvo. Interesatoj turnu sin al: Jyväskylän Kulttuuripäivät ry, Erämiehenkatu 6, Jyväskylä, aŭ a: Jyväskylän Esperantokerho, Postilokero 136, J-kylä.


Kompetenta kursgvidanto

Jam la kvaran fojon oni aranĝas kurson de esperanto en la somera universitato de Turku. La kurso estos elementa kaj okazos ĉiutage dum la lasta semajno de junio, de la horo 17-a ĝis la 20-a (en sabato, 29-a de junio, kvar horojn pli frue).

Andrzej Pettyn

Readaktoro Andrzej Pettyn studas sliparon de la aŭskultantoj en la Esperanto-redakcio de Pola Radio, kiu estas lila laborejo.

Ĉi-foje oni sukcesis havigi por la kurso escepte kompetentan gvidanton, redaktoron Andrzej Pettyn el Pollando. Li estas eksperto pri la E-insturado, aprobita de la pola Ministerio pri edukado kaj superaj lernejoj (troviĝas kvin tiaj ekspertoj en la lando), la aŭtoro de instruprogramo de esperanto por lernejoj (aprobita de la sama ministerio), aŭtoro de naŭ lernolibroj, ekzercaroj, dialogaj kajeroj k.s. Li estas ankaŭ aŭtoro de presata nun kurso de esperanto sur diskoj. Li prelegis interalie en la Internacia Pedagoga Seminario en Szeged, Hungario 1965. Lia ekzercaro ”Esperanto-konversacioj” estas uzata en 28 landoj; en okcidenta Germanujo oni prilaboris laŭ ĝi porjunularan lernolibron de esperanto...

Ĉi tio devus sufiĉi por montri al vi, ke krom viaj neesperantistaj amikoj aŭ viaj kursanoj ankaŭ vi mem certe trovos la kurson utila, tre precipe se vi estas kursgvidanto. Oni povas motive nomi esperanton la lingvo de amatoroj – eĉ inter la plej konataj aktivuloj troviĝas ege malmultaj, kiuj profesie okupiĝas pri la lingvo. Nun ankaŭ finnoj havos eblecon kontaiĝi kun instruado, same metode kiel enhave allaborita de spertulo.

La aranĝojn de la kurso antaŭe prizorgis la societo en Turku. Ĝi tamen volis fordoni la taskon, kiun sekve transprenis Esperanto-Asocio de Finnlando. La asocio tamen povis utiligi la neanstataŭigeblan helpon de sro Ahomäki, la prezidanto de E-societo en Turku.


NI GRATULAS

HANNES KOIVU

La 19-an de decembro en 1967 atingis sian 85-an datrevenon emerita popollerneja instruisto Hannes Koivu. Kvankam ni malfruas je la noto de tiu ĉi okazintaĵo, estas tamen necese fari tion, ĉar temas ja pri persono, kiu rolis en la unua vico de nia movado ekde sia esperantistiĝo aŭtune 1918 ĝis nunaj tagoj, kaj ankoraŭ verve donas sian helpon.

Sinjoro Koivu estas unika persono, kies karakteron figuras ekstrema ordemo kaj arda intereso por la internacia lingvo. Bedaŭrinde lia vasta korespondaĵo detruiĝis en la milito, kiam la familio devis forlasi sian hejmon en Viipuri. Jam tiam en la arkivo troviĝis leteroj el 400 lokoj en 40 landoj.

Premata de manko kaj multaj zorgoj Hannes ne perdis sian kredon el pli luma estonto, sed insiste rekonstruis ĉion, pecon post peco en Helsinki. Denove beligas lian bretaron bela kolekto kun tri mil leteroj, nenmobreblaj poŝtkartoj kaj memoraĵoj. En la longa kariero de lia esperantoagado ni vidas lin en gvidaj postenoj de Esperanto-Ligo de Finnaj Instruistoj, Esperanto-Instituto de Finnlando, laborista esperantomovado kaj lokaj esperantosocietoj.

Lia instrumaniero kun pedagoga kompetenteco estas tre ŝatata. Eĉ dum la ok lastaj jaroj li gvidas en sia hejmo kurson, kies partoprenantoj perfektiĝas sub lia saĝa instruado.

Aktiveco de sinjoro Koivu limiĝis ne nur en esperanto, sed liaj interesoj etendiĝis ĝis komunuma, abstineca kaj partia agadoj, kaj certe ne en pli malgranda skalo. Tion atestas la ordeno de Blanka Rozo, oraj meritmedaloj de Komerca Ĉambro kaj Asocio de Urboj.

Ni direktas al vi, Hannes nian sinceran dankon pro viaj belaj akiraĵoj kaj deziras al vi daŭran ĝuon ĉe la fonto de la internacia lingvo.

K.J.


Kaarlo Jokinen 60-jara. En la 15-a de majo festos sian sesdekjariĝon sinjoro Kaarlo Jokinen, bonege konata vera aktivulo en Helsinki; Lia adreso: Pajupillintie 26 A 1, Helsinki 42.


E.A. SOVIJÄRVI, asekura inspektoro, estas la plej malnova el la nunaj esperantistoj en Finnlando. Li naskiĝis la 26-an de februaro 1883 en Jämsä, sed vivis poste en Jyväskylä, la urbo kie la nialanda movado naskiĝis. Laŭ lia propra memoro li eklernis nian lingvon jam 1901 aŭ 1902, en intima kontakto kun Aug. Lauren kaj K. Kuntzi, la redaktintoj de la unua finnlingva lernolibro de Esperanto. Tiatempe Jyväskylä estis la vera centro de Esperanto en nia lando, kun viglaj kontaktoj kun svedaj kaj alilandaj esperantistoj. Sovijäi rakontas, ke li tiam sciis nur finnan lingvon, sed rapide akiris posedon de nia lingvo, kaj poste, sur ĝia bazo, facile lernis aliajn lingvojn. Per memlernado li akiris tiajn konojn, ke li poste estis akceptata kiel lernanto en la komerca lernejo de Tampere, kaj dum la studado tie li pretigis sin per memlernado al abiturienta ekzameno, post kio li 1905 eniris la komercan altlernejon en Helsinki. Li aparte akcentas, ke dum la tuta studado, same kiel en sia posta kariero, li havis grandan utilon de la kono de Esperanto, kiu grave faciligis la lernon de aliaj lingvoj. Sed ankaŭ kiel sekretan lingvon li uzis Esperanton – kun sia fianĉino, kiu lernis la francan en lernejo kaj bezonis nur ioman helpon de la Ŝlosilo por deĉifri la leterojn de sia fianĉo. Ŝi loĝis kampare, kaj tiatempe la poŝtistoj estis tre scivolemaj pri la aferoj de siaj kuncivitanoj. Pro tio la sekreta lingvo estis necesa por la gefianĉoj.

Post la transloĝiĝo al Helsinki Sovijärvi estis en vigla kontakto kun la tieaj samideanoj, el kiuj li antaŭ ĉio memoras s-rojn Sandström kaj Runeberg. Verkema li ne estis, kaj tial ni ne trovas lian nomon sub la kolonoj de tiama ”Finna Esperantisto”.

Nian tutkoran gratulon!


UEA 60-jara

Koran gratulon al UEA pro la 28-a de aprilo. – Red.


Kari Saviniemi

HERBEJOJ EL ORO
     HERBOJ EL ARĜENTO

Delikata brakumado de nuboj al kiu oni ligas malpezajn kisojn de arboj,
     inter manoj,
kisojn de aceroj kaj alnoj kaj tilioj, sonĝojn de foliarboj;
     kaj amon:
estas sovaĝe kiam ni kun zumaj oreloj faras ĉi tie amon
     antaŭ la tuta mondo, malfermitaj,
tiel malfermitaj kiel eblas kaŝe,
     ĉiu ĉarma kiel sonĝo,
ĉiu kiso kvazaŭ tremado de folioj en arboj:
     folioj susuras, herbo kreskas,
kreskas herbo, susuras folioj.

Virino aĉetas rozon.
Virino aĉetas rozon, la rozo lumas, la rozo kreskas,
ruĝan lumon kaj nigran lignon,
     tigo en tero
susuras de supre kune kun birdoj okuloj en buŝo de nuboj:
odoro portas respondecon de pluvoj, rikoltaĵon de pluvoj
     folioj vekiĝas al morto;
mi estas virino kaj mi estas rozo:
la morto donacas la plej verdajn foliojn, plej fortajn odorojn.

Herboj sur herbejo, ventoj,
pro vento fragilaj, ne falu el nuboj, ne defalu:
estas ale al nokto vi ordonitaj konsenti,
     al al nokto kaj ĉielo,
kunportu lumigilon kiel amon, permesu ĝin malfermiĝi al mankavo
     supren
kiel birdo flugilon kaj bekon, susurema sago tra aeroj,
     koloro de arboj, venteto,
malhelaj ĉerizoj rigardas helan floron de pomarbo,
     verdaj folioj korformaj en verdaj tilioj,
herbejoj oraj, herboj arĝentaj.

Elfinnigis Reima Viinamäki


Malmultekoste!
INTERNACIAJ KULTURAJ FERIOJ
EN JUGOSLAVIO
(1. VI – 31. VIII. 1968)

En la plej belaj turismaj lokoj ĉe Adriatiko (Dubrovnik, Pula, Primošten, Rovinj) kaj en la montaro (Bled, Žabljak).
Dusemajnaj ferioj kun riĉa programo. Esperantaj festivaloj (filmo, teatro, kanzono, pupteatro, ktp.)

Al ĉiu 25.a aliĝanto senpaga restado.

IOE/TFJ
Amruševa 5/1
p.p. 213
ZAGREB, Jugoslavio



PASIS KVINDEK JAROJ

En la jaro 1918, kiam Finnlando estis jam sendependa kaj oni klopodis iom post iom reordigi la vivon en la lando, sian agadon restarigis ankaŭ la esperantistoj. Tiam aperis la unua numero de ”Esperanta Finnlando”, kvarpaĝa suplemento de la semajna gazeto ”Kodin Lehti” aperinta en Uusikaupunki. Pro diversaj malfaciloj la revuo komencis sian vivon per sesobla numero aldonita al Kodin Lehti de la 22-a de junio. – La sekvaj kvar paĝoj estas faksimila represo de tiu numero. La formato estas iom malgrandigita, originale la kolonoj estis 81 mm larĝaj.


 
[Jen komenciĝas la paĝoj represitaj 
el EF 1-6/1918, la unua el tiuj 
paĝoj ankaŭ kiel bildo]

frontpaĝo de EF nro 1-6/1918

ESPERANTA FINNLANDO

OFICIALA ORGANO DE ESPERANTO-ASOCIO DE FINNLANDO
SUOMEN ESPERANTOLIITON ÄÄNENKANNATTAJA

N:oj 1-6      Januaro-Junio     1918

„Esperanta Finnlando“

eliras de la komenco de 1918 kiel felietono al „Kodin Lehti“, adr. Uusikaupunki, Finnlando. Redakcia komitato konsistas el Vilho Setälä, ĉefredaktoro, adr. Mikkeli, Antti Räty kaj Leo Jalava.

„Esperanta Finnlando“

ilmestyy v. 1918 alusta alkaen „Kodin Lehden“ liitteenä. Toimituskunnan muodostavat Vilho Setälä, osote Mikkeli, Antti Räty ja Leo Jalava

Teksti tulee olemaan osittain suomea, osittain esperantoa. Tärkeänä osana ovat kirjalliset kurssit vasta-alkajille, jotka järjestetään äsken ilmestyneen Vilho Setälän Esperanton lukukirjan (selityskirjoineen) perustalla.

------

Esperanta Finnlando 1914–1917

Samideanoj! Ni decidis publikigi sciigojn pri Esperanta movado en Finnlando dum la milita tempo. Ni atendas de vi sciigojn pri ĉio, kio koncernas tion.

Kiuj Esperantaj societoj nun funkcias? Donu sciigojn pri tio, kaj zorgu, ke ili estas multaj!

Kie estas farataj kursoj pri Esperanto? Zorgu ankaŭ pri la multnombreco de tiuj!

Sendu ĉiajn informojn al la
Redakcio de Esperanta Finnlando

------

Lukijalle

Suursodan puhjetessa osotti esperantoliike omaavansa suuremman elinvoiman kuin juuri mikään muu kansainvälinen pyrkimys. Samalla kuin kaikki kansainvälinen liike olosuhteitten pakosta katkesi, jatkui „Universala Esperanto-Asocion“ toiminta hetkeksikään lamautumatta ja jatkuu yhä. Ensi sekasorrossa, ennenkuin Sveitsin hallitus ehti ryhtyä tarpeellisiin toimenpiteisiin, osottautuikin tämän kansainvälisen liiton toiminta puolueettomassa Sveitsissä olevan keskustoimistonsa kautta varsin siunaukselliseksi. Kyselyjä sateli tuhansittain. Tiedusteltiin kadonneita, kyseltiin vankeja, pyydettiin välittämään kirjeenvaihtoa vihollismaitten välillä. Kuumeinen kiire vallitsi esperantotoimistossa, paljon saatiin ensi hetkessä, tärkeimpänä tuntina tehdyksi.

Kun osa näistä toimista on sitten siirtynyt Sveitsin hallitukselle, kun kirjeenvaihto vihollismaitten kesken on saatu järjestetyksi jonkimmoiselle kannalle, niin on esperantotoimistosta tulisin kiire kadonnut. Mutta yhä siellä toimitaan. Ainakaan yksi kansainvälinen liike ei ole kokonaan vaimennut.

Miten Suomessa? Meillä on esperantoliike ollut lamauksissa kolmisen vuotta. Mutta siihen ovat olleet syynä poikkeukselliset olomme. Niin kauan kuin sotasensuurilla oli valtikka kädessä, oli turha ajatella esperantolehden painatusta. Ja toiminta ilman äänenkannattajaa käy aina vaikeaksi. Kokoontumisvapauden sorto sekin osaltaan tyrehdytti toiminnan alkuunsa. Ajateltakoonpa vain, että kaikilla ylioppilasyhdistyksillä oli oikeus pitää kokouksiaan ilman poliisivalvontaa ja ilmoituspakkoa – paitsi ylioppilaiden saksalaisella klubilla ja – esperantoyhdistyksellä!

Älkäämme siis tuomitko liian ankarasti kulunutta toimettomuuden aikaa. Onhan siltäkin ajalta jotakin ilahduttavaa mainittava: yliopistossamme on esperanto ollut tieteellisen luentosarjan aiheena professori G. J. Ramstedtin luennoidessa „yleistä johdatusta kielitieteeseen huomioonottamalla esperanto“.

Älkäämme valitelko mennyttä, tarttukaamme nykyhetkeen. Ja tarttukaamme tarmokkaasti. Sillä nyt tarvitaan kaikkien kansainvälisen kielen harrastajien ja ystävien voimat. Meidän on saatettava esperanto maassamme ennen kuulumattomaan voittoon.

Me olemme varmat siitä, että nykyisen sodan sammuessa, kansainvälisen elämän astuessa kansainvälisen murhaamisen sijalle esperantollakin, ainoalla todella kansainvälisellä kielellä tulee olemaan arvaamattoman suuri tehtävä. Nyt jos milloinkaan on kansoille valmistettava uusi suuri kulttuurivoitto – yhteinen toinen kieli kaikille.

Ja se on varmasti onnistuva kun vain ryhdymme ajoissa toimiin.

Siksi, kaikki esperanto-aatteen ystävät, ryhtykää tukemaan Suomen esperantoliikettä!

Nyt on „Kodin Lehti“ tarjonnut palstoillaan tilaa äänenkannattajallemme, avannut meille siten jälleen toimintamahdollisuuden. Älkäämme jättäkö sitä käyttämättä.

Esperantistit! Avustakaa toimitustyötämme, levittäkää „Kodin Lehteä“!

„Esperanta Finnlandon“ toimitus.

------

Esperantistoj!

Dum longa tempo nia movado nur vegetis en Finnlando. La politika subpremo – malpermeso de kunveno, politika cenzuro de presaĵoj kaj leteroj – tion plejparte kaŭzis.

La lastaj okazintaĵoj ŝanĝis ĉion. „Esperanta Finnlando“ komencas eliri en sendependa, libera respubliko Finnlando. Jam nenio malhelpas nian aktivan laboradon.

Samtempe, ĉio montras, ke la intereso al Esperanto multe kreskis. Ĝuste nun la publiko estas plej facile esperantigebla. La alproksimiĝanta paco revekas ĉiujn interesojn internaciajn, ankaŭ tiun al internacia lingvo.

Do, samideanoj, forĝu kiam la fero estas varma! Eklaboru por alkonduki nian ideon al fina venko! Estas necesa nur samtempa atako de ĉiuj esperantistoj kontraŭ la nesciantan aŭ indiferentan publikon.

„Sed kion ni devas fari?“ vi eble demandas.

Verku artikolojn pri Esperanto en la gazetoj.

Disdonu propagandajn broŝurojn kaj ŝlosilojn – tiajn vendas kaj donacas Eldona akcia societo Otava en Helsingforso.

Uzu propagandajn sigelmarkojn kaj poŝtkartojn.

Diskonigu la novan lernolibron taŭgan por neklera finno, diskonigu la leterkurson en „Esperanta Finnlando“.

Faru kursojn, revivigu societojn!

Disabonigu „Kodin Lehti“ kun „Esperanta Finnlando“.

Propagandu, propagandu, samideanoj!

Esperanta Finnlando

------

Esperantoa opiskelemaan!

1. Vanhat kurssit.

Toukokuussa 1917 Suomen Esperantoliiton hallitus pani alulle kirjalliset esperantokurssit aloittelijoille. Eri syistä lykkäytyi näitten kurssien lopettaminen Vilho Setälän „Esperanta legolibron“ selityskirjoineen ilmestymiseen saakka. Nyt annamme näitten kurssien osanottajille tässä tarpeelliset lisäohjeet.

Jokaisen opiskelijan on hankittava mainittu oppikirja. Kurssimaksunsa suorittaneet saavat sen puolella hinnalla (Smk 4:– postimaksuineen) Esperanta Finnlandon toimitukselta, jolle tästä lähin on osotettava kaikki kursseja koskeva kirjeenvaihto.

Opiskelija lukekoon ensin selityskirjasta ohjeet „Kirjan käyttäjälle“ ja perehtyköön sanaston käyttämiseen, myös lukemalla kertauskurssina lukukirjasta kappaleet 1–7, 11, 13–16, 20, 21, 26–29.

Varsinainen opiskelun jatkaminen käyt siten, että kukin opiskelija lukee ja kääntää itsekseen kaiken tekstin kappaleesta 32 alkaen. Kirjallinen käännös on lähetettävä korjattavaksemme seuraavista kappaleista: 33, 35, 39, 54, 56.

Lisäksi annamme seuraavat tehtävät esperantoksi käännettäväksi. Sulkumerkeissä oleva numero osottaa, kuinka monta kappaletta vähintäänkin on tutkittava „Esperanta legolibrosta“, ennenkuin ryhtyy käännöstyöhön.

(40) Onko kansainvälinen kieli tarpeellinen? Vastaus tähän kysymykseen on niin selvä jokaiselle ajattelevalle ihmiselle, että näyttää turhalta sitä toistaa (rediri). Vuosisatojen, jopa tuhansienkin kuluessa ovat ihmiset tunteneet yhteisen kielen tarvetta. Sitähän todistaa myös raamatun kertomus Baabelin tornin rakentajista, joitten ylpeyttä rangaistiin siten, että he menettivät *(per perdo) kyvyn ymmärtää toisiaan. Jos siihen aikaan monikielisyys haittasi kansainvälistä elämää, jota oli tuskin ensinkään olemassa, miten paljon suuremmat ovatkaan sen haitat nykyaikana! Niinpä esimerkiksi suomalainen on pakotettu opiskelemaan kahta kotimaista kieltä, mahtavan naapurin kieltä, kahta tai kolmea Europan suurista kulttuurikielistä ja kenties vielä kuolleet klassilliset kielet lisäksi. Kuinka toisin olisikaan, jos jokaiselle riittäisi äidinkielensä rinnalla yksi helppo apukieli toisena, yhteisenä kielenä kaikille.

(57)On merkillistä, että vaikka tri Zamenhof ei tuntenut Volapükiä eikä muitakaan aikaisempia keinotekoisen kielen suunnitteluja, niin kuitenkin hän ajatteli samallaisia kielijärjestelmiä, kuin ne, jotka opimme tuntemaan kansainvälisen kielen historiasta. Aluksi suunnitteli hän kieltä, jonka sanavartalot (radiko) olisivat mielivaltaisesti (arbitre) valittuja kolmen äänteen yhdistelmiä, joka muotojen rikkaudessa voisi kilpailla vanhan latinan kanssa. Tutustuttuaan englanninkieleen hän huomasi, miten kieliopin voi vahingotta yksinkertaistaa uskomattoman pieneen välttämättömään. Vähitellen hän myös tuli vakuutetuksi siitä, että uuteen kieleen on otettava kaikki se, mikä on jo kansainvälistä: koko europalainen kulttuurisanasto. Nerokas sananjohtojärjestelmä näiden periaatteiden lisänä muodostavat kansainvälisen kielen välttämättömän perustan.

(77) Nykyään ei ole enää kysymystä siitä, voiko keinotekoisen kielen rakentaa, ei siitä, voivatko eri kansain jäsenet oppia keinotekoista kieltä siksi hyvin, että ymmärtävät toisiansa puheessa ja kirjoituksessa. Voisimme esittää lukuisia esimerkkejä siitä, kuinka vain äidinkieltään ja esperantoa taitavat, samoinkuin korkeimmankin kulttuurin saaneet mitä kaukaisimpain kansojen jäsenet ovat ymmärtäneet toisiaan. Esperanto on osottanut täyttävänsä kaikki vaatimukset, mitkä voimme asettaa tieteen, kirjallisuuden, kaupan ja jokapäiväisen elämän kansainväliselle yhteiskielelle. Esperanto on levinnyt siksi laajoihin piireihin, että se nyt jo voi palvella taitajaansa (adepto) mitä moninaisimmin. Kysymys on vain siitä, tahdommeko uhrata muutamia päivä tai viikkoja elämästämme oppiaksemme tämän jo olevan kansainvälisen kielen ja viedäksemme sen aatetta askeleen verran lähemmä lopullista voittoa, kun korvaukseksi saamme sen runsaat palvelukset. Jos tämä olisi kaikille selvä, niin ei kuluisi kauankaan, ennenkuin Esperanto olisi jokaisen toisena kielenä ja sen ihmiskunnalle tuottama hyöty arvaamaton.

Yht’aikaa käännöksen (40) kanssa oli lähetettävä kappaleitten 33, 35 ja 39 suomennokset, (57):n kanssa 54:n ja 56:n suomennokset.

Uudet kirjalliset kurssit

Esperanton äänenkannattajan tärkeimpiä tehtäviä maassa, missä liike on vasta alullaan, on luonnollisesti esperanton opiskelun edistäminen. Tähän tuleekin Esperanta Finnlando „Kodin lehden“ liitteenä ilmestyessään uhraamaan huomattavan osan palstoistaan.

Esperanto on ehkä ainoa kieli, jonka vähemmänkin sivistysmäärän omaava voi itsekseen oppia. Mutta kaikki aivan yksin tapahtuva opiskelu on hankalaa. Ei saa tietää mitä virheitä on tehnyt, joku kohta voi jäädä epäselväksi, ja kaikki tämä on omiaan masentamaan ja ikävystyttämään oppilasta. Oli oppikirja kuinka hyvä tahansa, niin ei se koskaan voi olla kirjotettu erikseen jokaista oppilasta varten.

Kirjalliset kurssit eivät nekään tietysti voi olla valmistetut erikseen jokaista opiskelijaa varten. Mutta ne kykenevät sittenkin poistamaan monia itseopiskelun vaikeuksia ja pitämään jatkuvaa harrastusta yllä. Niissä voidaan nimenomaan huomauttaa niistä virheistä, joita enimmät opiskelijat ovat tehneet, voidaan selittää useimmille vaikeuksia tuottavat kohdat.

Siinä toivossa, että saamme runsaan oppilasmäärän – sekä yksityisiä esperanton harrastajia että pieniä opiskelupiirejä, jotka yhteisesti tarttuvat asiaan – ympäri Suomen nientä, rupeamme nyt toimittamaan kirjallista kurssia, josta jokaisen pitäisi voida saada opiskeluohjausta oman tarpeensa mukaan.

Käytännöllisistä syistä järjestämme kurssimme Otavan kustannuksella ilmestyneen Vilho Setälän „Esperanta legolibron“ pohjalle. Jokaisen opiskelijan on siis hankittava mainittu kirja ynnä siihen liittyvä Sanasto ja selityskirja. Mutta tässä annettavia ohjeita voi kukin käyttää hyväkseen sen mukaan kuin katsoo tarvitsevansa.

Jokainen lukijamme on tietysti oikeutettu lukemaan tämänkin osaston ja oppimaan siitä niin paljon kuin voi.

Kaikkia tilaajiamme kehotamme suorittamaan annettavat kirjalliset tehtävät sekä lähettämään ne meille asiakirjoina avoimessa kuoressa (40 p. postimerkillä varustettuna. Kuoren päälle on liimattava ilmoitussivulle painettu liuska „Esperanta Kurso, Mikkeli“, muuta osotetta ei tarvitse. Näitten perustalla annamme sitten ohjeita sekä huomautamme tehdyistä virheistä ja kaikesta, mikä näyttää kaipaavan tarkempaa selitystä. Myös vastaamme tilaajiemme kysymyksiin, jotka jollain tavalla koskevat opiskelua, mikäli niillä on vähänkin kantavuutta.

Jos joku haluaisi saada suorituksensa korjattuina takaisin, niin on hänen kirjotettava ne siististi vain toiselle puolelle harvaan viivotettua paperia ja vian joka toiselle riville. Mukaan on silloin liitettävä (korkeintaan 20:n pennin postimerkeissä) 1 mk. jokaista tehtävää kohti. Tätä varten numeroimme tehtävät.

Yleensä vastaamme kaikkiin tiedusteluihin lehtemme palstoilla päästäksemme paljon aikaa kuluttavasta henkilökohtaisesta kirjevaihdosta.

Antakaa tuttavillennekin tietoa kirjallisesta esperanto-opiskelusta! Järjestäkää yhteisopiskelua.

Kaikki kirjevaihto on osotettava

Esperanta kurso
MIKKELI.

Vaillinaisesti postimerkillä varustettuja lähetyksiä emme voi lunastaa.

V. S.

Opiskelun alkaminen. Kaikkein ensinnä otamme käsille „Sanaston ja selityskirjan“. Näemme, että se sisältää ensin ohjeita „Kirjan käyttäjälle“ – nämä luemme heti tarkoin läpi; myöhemminkin on meidän muistettava näiden olemassaolo – kappaleittain järjestettyä sanastoa selityksineen, aakkosellisen sanaston, josta myös löydämme runsaasti selityksiä, sekä lopuksi lyhyessä muodossa esitetyn kieliopin. Näitä kaikkia on meidän nyt opittava käyttämään. Ja sen oppii kyllä varsin pian, jos vain emme pelkää työtä lukukirjan alkukappaleita suomentaessamme.

Lukukirjasta avaamme ensimmäisen tekstisivun (s. 9) tutkiaksemme ensimmäistä kappaletta La libro. Selityskirjasta avaamme kappaleittain järjestetyn sanaston. Sitten luemme tekstiä lause lauseelta ja koetamme sitä suomentaa sanaston avulla.

Ensin on meidän kuitenkin varmasti tiedettävä, että osaamme ääntää b, d, g ja f äänteet sekottamatta niitä p, t, k ja v äänteisiin. Koettakaamme hankkia suullista ohjausta siinä! B:n saa kylläkin syntymään jotakuinkin oikeassa ääniarvossaan, jos yrittää ääntää m äännettä, mutta sulkee samalla nenänsä. D on samassa suhteessa n:nään. B, d, g ja v ovat soinnillisia – niitä lausuttaessa väräjävät äänijänteet kurkunpäässä –, p, t, k ja f vastaavat soinnittomat. Muuten ovat soinnillisia esim. a, e, m, n j.n.e. ääneen lausuttuina. Kuiskattu puhe on kokonaan soinnitonta.

Sen, joka ei ole tottunut käyttämään aakkossanastoja, on syytä etsiä selityskirjan aakkosellisesta osasta kaikki sanat, mitkä löytää kappaleittain järjestetystäkin sanastosta, kunnes on varma, että aina löytää aakkosellisesta osasta sen mitä tarvitsee. Kaikkien muittenkin on aina haettava aakkosellisesta sanastosta esille

Tärkeätä on oppia erottamaan mitkä kirjaimet (kappaleittan järjestetyssä sanastossa) ovat lihavia. Ne ovat myös jonkunverran korkeammat muita kirjaimia, millä esperantosanat ovat ladotut. (Nämä puolestaan ovat lihavampia kuin suomalainen teksti – lihavilla tarkotamme vain noita kaikkein lihavimpia).

Nyt on meidän syytä heti alussa varustaa joku vihko tai mieluimmin irrallisia samankokoisia liuskoja, joille merkitsemme esimerkkejä, kullekin vain yhdestä kieliopillisesta asiasta. „La libro“ kappaleen ensi osaa tutkiessamme teemme esim. o-liuskan, s. o. luettelon kaikista löytämistämme o päätteisistä sanoista suomalaisine merkityksineen, samoin u, as liuskat. Al liuskalle merkitsemme sanapareja al mi, al vi, al ni (suomennoksineen!) samoin muodostamme en-liuskan (en kesto, en libro j.n.e.). Sitten voimme koettaa omin neuvoin jatkaa näitä liuskoja. Olemme esimerkiksi huomanneet as-liuskalla montras ja u-liuskalla montru; as-liuskalla on meillä myös estas, mutta u-liuskalle ei ole vastaavaa estu, jollemme nyt sitä itse muodosta ja määrää sen merkitystä. Täten voimme myös muodostaa sur liuskan, vaikkei meillä ole vielä kuin yksi esimerkki siihen (sur tablo), jos vain itse johdamme sellaisia esimerkkejä kuin sur libro, sur bildo, sur kesto. Näitten liuskojen valmistelu on hyvin terveellistä kieliharjoittelua, ajatusvoimistelua. Liuskoja tehdessänne katsokaa aina, mitä aakkossanastossa sanotaan sen nimiosasta (u, as, al j.n.e.)!

Seuraavat tehtävät on lähetettävä yllä mainitulla osotteella ennen heinäkuun 15:ttä, jos tahtoo ne huomioonotettaviksi virheitä korjatessamme ja selittäessämme.

1. tehtävä. 1) Suomennettava lukukirjan kappale 1. I, opittava j kirjaimen ääntäminen (aakkossanastosta ja kieliopista!), tehtävä seuraavat liukat: o, u, as, al, en, sur, ne. 2) suomennettava kpl. 1. II, huomattava iru sanan ääntäminen (pitkä i), tehtävä liuskat: j, is, os, lisättävä esimerkkejä liuskoihin u, as, en, al.

2. tehtävä. Suomenna kpl. 2. Äänenpaino ja venytetyt (pitkät) ääntiöt opittava, samoin ŭ. Esimerkkejä lisättävä entisiin liuskoihin. Uusia liuskoja: i (tähän on myös merkittävä muutaman sanan koko muotosarja: legi, legas, legis, legos, legu merkityksineen), a (1), johon tulee mia, via, nia, mia libro, miaj libroj, j.n.e. Erittäin huomattava kiu sanan kääntäminen: kiu legas kuka lukee, la teksto, kiun ni legas teksti, jota luemme, sekä ni finu lopettakaamme (u liuskaan merkittävä tämän kaltaisia esimerkkejä!)

Säilyttäkää aina itsellänne jäljennös kaikesta, mitä lähetätte meille tarkastettavaksi ja korjattavaksi!

------

Universala Esperanto-Asocio

La esperantistaro povas esti fiera fri tio, ke inter ĝi funkciis dum la tuta tempo de la nuna milito internacia organizaĵo, eble la sola, kiu ne estis devigata ĉesigi la aktivecon. Senplue do estas klara al ĉiu, ke tiun subteni estas honordevo de esperantisto, sendepende de tio, ke ĝiaj servoj dum la eksterordinaraj cirkonstancoj ne povas sammaniere utili ĉiun, kiel ordinare.

La kontakto de la esperantianoj en Finnlando kun la centra oficejo en Svisujo estis multmaniere malfaciligata. Poŝtaj interkomunikiĝoj en Esperanta lingvo submetiĝis al hazardo ne alveni ĝis Ĝenevo. Tio certe estas kaŭzo, kial multaj finnaj anoj de la asocio ne repagis sian kotizon nek reabonis la gazeton „Esperanto“.

De nun ni penos plifaciligi la komunikiĝon per nia gazeto – la presitaj sendaĵoj iras pli regule al eksterlando. Kaj tial ni petas, ke la Centra oficejo de UEA afable notu ĉiujn faktojn sub ĉitiu rubriko. Ĝis plue ĝi estos sole por ĉitiu maniero informata pri la agado en Finnlando.

La listo de la delegitoj

en la oficiala jarlibro estas iom ŝanĝita kaj pliigita. Ni ĝin donas ĉi tie plena.

Personoj kiuj volas funkcii kiel delegitoj bonvolu sin turni al la distrikta delegito. Ĉiu ja komprenas, kes estas necesege havi delegiton en ĉiu iom grava loko de nia lando – bedaŭrinde tio ĝis nun ne povis plenumiĝi.

La instrukciojn el delegitoj ni sendos tuj kiam eble.

Nun, ĉiuj delegitoj estas petataj varbi esperantianojn kaj kolekti la jarkotizojn de tiuj por 1918. Necese estas ankaŭ havigi abonojn al „Esperanto“.

De nun la distrikta delegito akceptos ĉiujn pagojn kaj sendos ilin rekte al Ĝenevo per ĉekoj de la ĉekbanko Esperantista. Ni esperas, ke la afero tiel sukcesos pli bone ol antaŭe. Bedaŭrinde, ni devas nuntempe kalkuli por spesmilo 4 finnajn markojn. Sekve, la pagoj estos: Jarkotizo de UEA 4 Fmk. (de tio la delegito retenu por si Fmk 0,80, laŭ la regularo). Abono al „Esperanto“ 8 Fmk.

La pagoj estas kolektataj ĝis iom granda sumo antaŭ la forsendo. La delegitoj penu kolekti kiom eble antaŭ la 15:a de julio.

Espereble la delegitoj funkcios kun kontentiga fervoro.

Vilho Setälä.
D. D. por Finnlando.


 
[Fino de la represo el numero 1-6/1918]


Joel Vilkki:

La lingvoproblemo, lerneja kaj monda

(parto el artikolo en la 40-jarjubilea libro de la liceo en Somero: pensoj de etnaciano, laŭlingve ne hindo-eŭropa)

La internacieco kaj ĝia prikonsidero en la edukado estas la kernaj problemoj de la nuntempo. En ĝi – se ie – estas unuagrade demando pri la interkomunikilo, la lingvo. Sed ankaŭ en tio – kiel en multaj spiritaj aferoj – oni rifuĝas al trokonservema, treege multekosta kaj malpraktika solvo: al la tradukado ”el ĉiuj lingvoj en ĉiujn lingvojn”. Oni nur iom ”mildigas ĝin”, tamen samfoje ofendante scie-vole aŭ sen pli profunde pensi la aferon, la duan artikolon de la Universala deklaro de la homaj rajtoj: la malpermeson diskrimini la proksimulon pro la lingvo.

Tiel la Unuiĝintaj nacioj-organizo donis ”pro la praktikaj kaŭzoj” al ses lingvoj la preferindecan postenon kiel ĝiaj oficialaj lingvoj. Ĝi do diskriminas ĉiujn aliajn, ne nur malgrandajn, sed aliajn ok grandlingvojn parolatajn de po pli ol 50.000.000 homoj, inter kiuj estas eĉ gravaj kulturlingvoj kiel la germana, hinda, itala kaj japana.

De la vidpunkto de la kulturo la lingvo, parolo estas el la kvalitoj kaj talentoj de la homo la plej grava, la plej esenca. Por ĉiu, la propra gepatra lingvo estas ankaŭ la plej kara, la plej valora spirita posedaĵo.

Estas vere, ke fortorditaj cirkonstancoj – primitiva evolustadio de la popolo, la adorado al la pli alta kulturo de la konkerintoj ĉe la subigitoj (kaj poste ĉe la liberiĝintaj evolulandoj) – provizore nebuligis la amon al la propra lingvo, ofte eĉ entute estingis ĝin. Tiamaniere dum la historio centoj da lingvoj mortis kaj ĉiam plu mortos.

Nur sur la propra lingvo konstruita, ĉiam evolupova kulturo kapablas savi la lingvon de la morto. Ĝis nun apenaŭ por 50 lingvoj formiĝis menciinda, moderna kulturo. Anstataŭe popolkulturo bazita sur la parola tradicio verŝajne estas posedata de ĉiu lingvo.

La multnombreco de la lingvoj – ili ja estas ĉ. 3.000 en la mondo – estas konsiderenda kiel fakto; ĉu ne prefere kiel konservinda ol detruenda fakto? . Ankaŭ la malgrandeco de la lingvo ne malhelpas la evoluon de la propralingva, sendependa kulturo. Tion montras Islando. La devo de la UNESKO estu laŭ la spirito de la deklaro de la homaj rajtoj, stimuli ĉiun popolon por evoluigi al si propralingvan kulturon.

Altrudo de la granda lingvo kvazaŭ pli bona por evolulando ne apartenas al la nuntempo. Pli frue oni mortigis alilingvanojn, poste tiuj ĉi estis devigataj akcepti la lingvon de la fortuloj kaj nuntempe estas uzataj pli ”delikataj” rimedoj ĉe grandpotencoj: la povon de la mono. En la jarbuĝetoj de Britio kaj Francio eniĝas ĉ. 35.000.000 dolaroj destinitaj por ke la resp. propra lingvo atingu la postenon de la mondlingvo. La antaŭan helpas samcele kaj almenaŭ samkvante Usono.

Sed ne taŭgis dum la pasintaj jarcentoj por ni suomoj (= finnoj) pli bone de la okcidento ol de la oriento altruditaj ”pli bonaj” lingvoj: ni kredis al nia propra lingvo kaj fine ni ankaŭ sukcesis altigi la suoman inter aliajn kulturlingvojn.

Tion ni – la elpensintoj de la pasiva rezisto – devus memori jubileante nun nian 50-jaran sendependecon kaj pripensi, ĉu estas laŭa al la suoma spirito iri kaj klerigi per la antaŭa koloniiga lingvo bantunegrojn en Afriko.

Ĉiu nacio devus sub samaj kondiĉoj posedi la rajton havigi al si la plej altan kulturon. Tio ne okazas ekzemple, kiam unuj popoloj devas uzi eĉ plurajn jarojn el sia studotempo pli ol la aliaj por akiri certan kulturkvanton, ĉar la lernado de la fremdaj naciaj lingvoj eluzas la trionon aŭ almenaŭ la kvaronon el la lerneja laboro de niaj gelernantoj. Al tio oni eble diras: ni ja ne havas pli longan lernejan tempon ol oni havas en pli grandaj landoj. Ĉu tio do ne estas interpretebla tiel, ke ni ne kapablas dum nia lerneja tempo proprigi al ni eĉ proksimume la saman kulturenhavon kiel en la lastaj? Pro tio suferas precipe la lernado de la gepatra lingvo, kiu ja devus havi la centran pozicion ĉe ĉiuj nacioj; kaj en multaj aliaj fakoj ni eble ne atingas la samon kiel la granduloj.

Ĉar nia meza vivdaŭro ja ne estas pli alta kaj ni estas malpli riĉaj – por ne paroli pri la evolulandoj! – oni ne postulu de ni pli en la interpopola kulturlaboro ol de plibonŝanculoj.

La proprigo de samvalora kulturenhavo dum samlonga studotempo apartenas al la rajtoj de ĉiu popolo kaj ĝia efektivigo estas la afero de UNESKO. Oni forlasu la principon de la privilegiitaj lingvoj. Se tio ne povas realiĝi por la nuna generacio, oni almenaŭ komencu la efektivigon kiel eble plej baldaŭ, por ke jam dum la posta generacio ĉiu popolo sentas sin en la monda kulturo samvalora kun la aliaj.

Apenaŭ iu pridubas la fakton, ke la kultursumo de la tuta mondo nur gajnos el tio, ke ĝiaj ĉiuj ankoraŭ nun vivantaj lingvoj restas daŭre vivi evoluigante sian propran kulturon, vartante siajn lingvajn kaj naciajn trezorojn kaj prezentante el ili la plej bonan parton por la riĉigo de la tuta mondo. Kompare al tio, ke ĉiuj lingvoj iom post iom malaperus por la gajno de unu aŭ pli verŝajne por kelkaj kaj la tuta kulturo en la mondo komplete paraleliĝus. Kiu impona riĉeco unuflanke, kia senfrukta malriĉeco aliflanke!

La homo – akcentite: meztalenta normalhomo – povas lerni relative perfekte nur unu lingvon, diras Tauno Nurmela, la rektoro kaj profesoro pri la franca en la universitato Turku. Estri duan nacian lingvon kontentige premisas relative longan restadon en la koncerna lando; kaj tio eblas certe ankaŭ estontece nur al relative malmultaj individuoj. Ĝuste tial la instruado de la gepatra lingvo havu ĉie la regan postenon en ĉiu baza lernejo. Ĉiu havu rajton per ĝi ricevi la elementan instruadon kaj ĉiuflankan konatiĝon al la propralingva kaj internacia ĝenerala kulturo; same multflankan esprimkapablon parole, skribe, verkade, retore, deklame, diskute, aktore, konversacie ktp.

Por riĉigi kaj malhelpi ke ĝi ne kadukiĝu, oni vartu la konservadon de la dialektoj. Kiu povas, fieru per sia kapablo uzi ankaŭ la dialekton de sia hejmregiono. La lerneja instruado ne evitu konatigi al gelernantojn al la dialektoj de la propra lingvo.

La studado de fremdaj naciaj lingvoj ne plu en la estonteco apartenu al la devigaj lernobjektoj en la baza lernejo ĉe iu popolo, do ĉ. du jardekojn postkiam fare de UNESKO estos komencita la komuna lingvoprogramo. Tio tute ne signifas, ke la fremdaj neciaj lingvoj ne plu estus studataj, kontraŭe tio okazos eĉ tre multe, sed nur kiel ŝatokupo kaj libervole, kaj kompreneble en la universitatoj.

Anstataŭe ĉiu infanoj de la mondo devas relative frue, eventuale jam en la infanvarteja stadio havi instruadon en la konversacio de la komuna, facila konstruita lingvo. Tio helpus por ke ĉiu, kiu hazarde aŭ pro la cirkonstancoj enfalus en fremdan lingvomedion, neniam plu spertus malagrablan embarason pro la lingvo, kio ĉiam bedaŭrinde multe okazas pro la viglaj trafiko kaj turismo, tumultoj, militoj ktp. La skriba kaj precipe teoria instruado de tiu facila lingvo komenciĝu nur, kiam la gepatra lingvo estas sufiĉe forte bazita.

Jene do ĉiu infano studus en la bazlernejo lerndevige nur du lingvojn: la literaturan lingvon de sia popolo kaj la internacian lingvon. La nura formala lernado de fremda nacia lingvo fakte ne ja donas ian kulturkvanton: tiam oni lernas diri nur per novaj kaj fremdaj vortoj multoble pli mankhave tion, kion ĉiu pli bone kapablas esprimi per la propra lingvo.

Ĉiu grava scienca kaj teknika literaturo estus tradukata per la elektronmaŝinoj al la internacia lingvo. La poezion kaj belliteraturon tradukos la verkisto mem el sia propra lingvo al la komuna lingvo. La valoro de ĉiuj tradukoj pliiĝos, kiam la traduko okazas el la propra gepatra lingvo, kiun la tradukanto ĉiam bone estras, en la lingvon, kiun oni povas ellerni multoble pli perfekte ol fremdan nacian lingvon.

Komuna, facila kaj neŭtrala konstruita lingvo estas do nepre necesa. Kvankam tiaj estas faritaj dum la tempoj eĉ centoj, donas tamen la evoluo de la lastaj 80 jaroj al la afero jam nun perfekte nediskuteblan solvon. Ĉar en la komuna konscio la internacia lingvo samiĝas kun la percepto Esperanto.

Tiu en la jaro 1887 de la pol-juda okulisto per la kaŝnomo ”Doktoro Esperanto” publikigita internacia lingvo spertinte multajn ŝtormojn, kverelojn eĉ persekutojn, evoluis ĉiam pli perfekta esprimilo.

Esperanto estas konstruita lingvo. Sed plene artefarita ĝi tute ne estas. Ĝia vortaro konsistas preskaŭ entute el la grek-latina kulturvorta trezoro – ankaŭ la nunaj kulturlingvoj donis vortojn al ĝi. Ĝiaj gramatikaj elementoj estas samaj kiel tiuj de la naciaj lingvoj, sed tre malmultnombraj, do tre facile lerneblaj, ĉar ankaŭ senesceptaj.

Kaj ĉu fakte ekzistas literatura lingvo – ne eĉ nia propra la suoma – kiu ne havus eĉ multe da artefaritaĵo. Ekz. la suoma multajn faritajn vortojn, kiel ekz. ”sähkö” (elektro), ”koe” (eksperimento), ”sivistys” (kulturo) ktp. En la suoman lingvon oni adoptis eĉ sonon, nome d, kiu ekzistas en ne eĉ unu al niaj dialektoj.

(Daŭrigota)



ESPERANTA FINNLANDO (fondita en 1918), ĉefredaktoro: Vilho Setälä

Adreso: Esperanta Finnlando, Lokero 13048, Helsinki 13. Aperas 9-foje jare. Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk (15 rpk); abonu prefere per la poŝta ĝirkonto 6915. Anoncprezoj: tuta paĝo 100 mk, duona 50 mk, kvarona 25 mk; pli malgrandaj unukolonaj 0,35 mk/mm. – Eldonas Fondumo Esperanto.
Redaktoroj: Harri Laine, R. J. Milton. Ĉies kontribuaĵoj estas bonvenaj.

meder-offset-Hki-68