Ĉi tio estas parto de la enhavo de Esperanta Finnlando 
numero 5/1968. 

La teksto estas laŭeble senŝanĝa, eĉ evidentaj presaj aŭ 
lingvaj eraroj ne estas korektitaj. Dum la pretigo de ĉi tiu 
dosiero povis enŝoviĝi novaj eraroj.




ESPERANTA FINNLANDO A

1968 numero 5 Aŭgusto


Gesinjoroj Pompilio

Grava persono por la finna esperantistaro: sro G.G.Pompilio, la KKS, fotografita en Helsinki kun sia ĉarma japana edzino. Por prezento pri parto de la finna LKK vidu paĝon 70. (foto: K. Jokinen)


AFRIKO KAJ LA LINGVA PROBLEMO

Kiam ni volas pritrakti la lingvan problemon de Afriko, ni devas unue konstati, ke la lingva problemo per si estas tutmonda. Lingva diskriminacio okazas en pli-malpli granda skalo en ĉiuj regnoj de la mondo.

Al la primitivaj homaj rajtoj – la nepra bazo por egalrajteco – apartenas unue la rajto lerni en baza lernejo per sia hejma lingvo, kiel ajn malgranda estu ĝia graveco laŭ tutmonda vidpunkto. Kaj la bazo por civitana egaleco estas la rajto je aliro de publika servo sendepende de la lingvo.

Mankojn en tiu rilato notis la francoj en Kanado, la flandroj en Belgio, ĉinoj kaj hindoj en Malajsio, provencanoj en Francujo, katalonoj en Hispanio ktp. Ĝis nun ni estis unuanimaj pri tio, ke la aferoj estas preskaŭ ideale aranĝitaj en Finnlando, kie oni instruis en baza lernejo nur per kaj pri la familia lingvo (finna aŭ sveda), kaj la lingvaj postuloj de oficistoj estis dekretitaj laŭ la praktika bazo de tio, ĉu koncerna komunumo estas unulingva, finna aŭ sveda, aŭ dulingva, kie la oficisto devas havi la kapablon servi la civitanojn per ambaŭ lingvoj. Kompreneble estas praktike neeble atingi plenan egalrajtecon por miniaturaj malplimultoj, kaj tial la laponoj kaj ciganoj havis kaŭzon al plendo. Sed nun oni volas krevi la tutan harmonian sistemon per tio, ke oni postulos la konon de tri lingvoj de ĉiu civitano.

Memkompreneble la harmonio estas teorie kreebla per du vojoj: postulo al ĉiu de ĉiuj lingvoj, kiujn uzas la koncerna komunumo, aŭ enkonduko de neŭtrala komunlingvo. Praktike, en grandaj sferoj, kiel ekz. UNO, la unua alternativo estas neebla. Tie, la angla lingvo havas grandan privilegion. Antaŭ ne longe, francoj postulis al si similajn rajtojn, kaj evidente atingis la plenumon de siaj ĉefaj postuloj. Tamen, tio ne okazis sen protestoj. Oni demandis, kio okazos poste pri la hispana, rusa, ĉina lingvoj. Kaj japana delegito atentigis, ke la membroŝtatoj kun propra lingvo kiel oficiala per tio havas privilegion, kiu en mono signifas cent-milojn da dolaroj.

Pri la lingva situacio en Afriko estas malfacile ricevi fidindajn informojn. Diversaj aŭtoroj donas malsimilajn informojn. Ŝajnas, ke ekzistas almenaŭ 40 grupoj de lingvoj, kiuj estas laŭ strukturo sendependaj unu de la alia. En kelkaj grupoj estas tre multaj diversaj lingvoj kaj dialektoj, ekz. en la bantu-lingvoj ĉ. 40 kaj en la sudanaj pli ol 50. Iu aŭtoro parolas pri milo da lingvoj kun siaj sennombraj dialektoj. Kelkaj el la lingvoj estas multe disvastigitaj. Laŭ dro Rensburg mi citas:

El la plej malmulte disvastigitaj estas citata la buŝmana kun 30 000 parolantoj.

Ŝajnas, ke la situacio en grandaj trajtoj estas tia, ke la plejparto el la malmulte disvastigitaj lingvoj estas proksime parencaj al iu el la suprenomitaj 41 grandaj lingvoj. Teorie oni do povus konjekti, ke la unua paŝo al la solvo de la problemo estus, ke oni kreu kvardekon da naciaj komunlingvoj por ĉiu el la koncernaj grupoj. Tio similus la evoluon de la lingvoj en Eŭropo. Sed tiu evoluo okazis en la daŭro de jarcentoj, kaj la afrikanoj devus atingi ĝin en kelkaj jaroj aŭ almenaŭ jardekoj.

Oni eble kontraŭdiros, ke la afrikaj lingvoj ne estas maturaj al tia evoluo, kiu ebligos la uzadon de ili al ĉiuj bezonoj de la nuntempa kulturo. Kaj tial oni proponis la uzon de la lingvoj de la antaŭaj regantoj eŭropaj kiel kulturaj lingvoj de Afriko. Tio fakte ne solvos la problemon – ne kondukos al baza lernado de la hejma lingvo, necesa por la regula evoluo de ĉiu infano, nek donos la eblecon de interkompreniĝo de la diversaj popoloj, kiuj lernos unu anglan, alia francan, tria portugalan ktp. Fama nederlanda lingvisto, membro de reĝa akademio kaj de la Unesko-komisiono*, jam akcentis, ke nur neŭtrala lingvo povos solvi la problemon pri internaciaj kontaktoj. Eventuale li ankaŭ pensis, ke pli facila lingvo povus servi kiel ĝenerala kulturperanto por la popoloj, kiuj ankoraŭ ne havas propran lingvon sufiĉe evoluintan. Se tamen kelkaj afrikaj gvidantoj pledas ekz. por angla lingvo, kaj eĉ opinias, ke instruo de la propra lingvo estas speco de diskriminacio, tio memorigas al la situacio en Finnlando antaŭ ĉ. 150 jaroj, kiam nia lingvo estis nur ”kolekto da dialektoj de kamparanoj” kiu ne taŭgis por pli altaj kulturaj celoj – kiel pretendis la tiatempaj erudituloj en nia lando. Evidente la afrikaj lingvoj ne posedas sufiĉe da abstraktaj kaj fakaj vortoj por akcepti la eŭropan kulturon. Tion spertis la misiistoj, kiuj penis traduki la biblion al diversaj lingvoj kaj eĉ kreis literaturajn lingvojn baze de tn. primitivaj lingvoj. Sed estas eraro kredi, ke tiuj lingvoj estas malriĉaj je esprimoj. La riĉeco nur estas malfacile malkaŝebla al fremdulo. Ĵus mi legis trafajn ekzemplojn, kiuj valoras citon. Unu tradukisto celante la diservan frazon ”Herra olkoon teidän kanssanne” formis frazon, kies vera senco estis ”Estu la Sinjoro kun vi, ni ne bezonas lin”. Alia bezonis la vorton ”elaĉeti (la animon)”, kaj lia afrika helpanto proponis esprimon, kiu signifas ”elpreni la kapon”. Kaj fakte tio estis ĝusta traduko, ĉar ĝi asociiĝas kun la fakto, ke iu povis liberigi sian amikon el sklavkaravano per granda monsumo, post kio lia kapo estis liberigata el la katena ĉeno, kiu kunligis la kolojn de la karavano. La tuta problemo estas trovi la ĝustajn metaforojn.

Sed tute tiel ja evoluis ankaŭ la eŭropaj lingvoj. Vaste konata estas la vorto ”kompreni” kiu devenas de latina vorto ’kunpreni’ kaj transiris al multaj lingvoj kiel prunto rekta. Sed ne nur tio: en lingvoj, kie la ĉefa vorto por tiu ideo estas malsimila (germana kaj sveda verstehen/förstå kiuj devenas de ’stari’, same kiel la angla ’substari’, aŭ la finna, kies vorto ymmärtää origine signifas ’ĉirkaŭi’ aŭ ’ĉirkaŭkapti’), ekestis novaj vortoj kun precize sama origina senco ’preni en manon’ aŭ kapti: g. begreifen, sv. begripa, fi käsittää. El finnan lingvo ni donu ankoraŭ kelkajn elokventajn ekzemplojn:

el tarkka ’preciza’ devenas tarkoittaa ’celi’ (en abstrakta) senco, el tähti ’punkto’, poste ’stelo’ devenas tähdätä ’celi’ (per pafilo), keksiä ’inventi’ de ’hoki’, kapti per hoko, oppia ’lerni’ signifis origine ’viziti’ ekz. kaptilon por esplori ĝin, luokka signifis origine arkon (jungilan), poste ligaĵon de greno kunigitan per arkefleksita branĉo, nuntempe ’klason’, virka ’ofico’, origina senco pado laŭ kiu estis elmetitaj kaptiloj.

Tute similajn transirojn aŭ disvastiĝojn de sencoj ni provas trovi ekz. en ĉiuj latinidaj lingvoj kaj sekve ankaŭ en esperanto. Mi rememorigas al ’celi’ kaj aldonas:

Jen ni vidas la vojon, laŭ kiu estus eble evoluigi kulturajn lingvojn regionajn aŭ naciajn, kunfandante lingve proksimajn dialektojn. Estas tamen gravaj malfacilaĵoj. Unue la lingvaj teritorioj ne estas samaj kiel la politikaj. Kaj due, la procedo apenaŭ povas progresi sufiĉe rapide.

Mi ekmemoras, ke antaŭ multaj jaroj ĉina studento diris jene pri simila problemo en sia lando: por instrui matematikon kaj natursciencojn al ĉinoj la plej rekta vojo estas intrui al ili unue esperanton kaj poste la fakon per ĝi. Similan solvon mi vidas efikan por Afriko. La lerno de Esperanto ja estas multe pli facila ol iu alia lingvo. Se oni instruos ĝin al ĉiuj afrikanoj, la rezultoj estus jenaj:

En kompare mallonga tempo oni instruus la lingvon al grandaj popolamasoj.

Per tio la moderna kulturo penetros multe pli vastajn tavolojn de la popolo ol per instruo de iu nacia lingvo.

Samtempe oni solvus la problemojn pri komuna lingvo por Afriko kaj pontolingvo al la okcidenta kulturo.

Pro disvastigitaj miskomprenoj pri la lingvo estas necese akcenti jenon: La rolo de Esperanto kompreneble ne estas anstataŭigi naciajn lingvojn sed servi kiel ligilo inter diverslingvaj homoj.

Kiel esprimilo de homaj pensoj kaj sentoj ĝi estas samnivela kun kiu ajn nacia lingvo.

SED:

Ĝi estas tute neŭtrala.

Ĝi estas regula, senescepta en sia strukturo kaj tial facile lernebla.

Ĝi estas klara laŭ frazkonstruo kaj sonora en parolo, facile komprenebla.

Ĝi estas internacia en tiu senco, ke 90 % de ĝia vortaro (en ordinara teksto) estas internaciaj radikoj, komunaj al la plejparto de la progresintaj landoj.

Pro sia internacieco, ĝi donas kontakton al ĉiuj progresintaj lingvoteritorioj.

Esperanto estas jam nun praktike utiligebla, se ne rekte kun ĉiu, almenaŭ per la ’delegitaro’, kiu formas kvazaŭ konsulan reton en pli ol 80 landoj.

Kaj por la momento, kiam la kono de iu aŭ iuj el la dominantaj lingvoj estas al multaj utila, tre gravas la fakto, ke ’unu jaro da Esperanto + kvar jaroj da fremda lingvo’ kondukas al pli bona lingvoscio en la dua, ol kvin jaroj da ekskluziva studo de la dua.

Intertempe oni evoluigus la naciajn lingvojn afrikajn por ĉiu lingvogrupo, sen troa rapido, kun sufiĉa tempo por pripensi kaj elpensi novajn esprimojn abstraktajn kaj fakajn. Memorante la fakton, ke la tuta kultura vortaro de ĉiuj lingvoj ekestis per senperaj pruntoj aŭ ’tradukaj pruntoj’ (similaj al suprenomita ’kapti la sencon’ por kompreni), la afrikaj lingvoj povus per traduko kaj prunto de esperantaj vortoj alproksimiĝi al la okcidenta kulturo.

Kaŭze de la nomitaj faktoj valorus al la afrikaj popoloj helpi al la fina venko de la internacia lingvo Esperanto. Sed kiel tio povus okazi?

La natura organo por la enkonduko estus UNESKO, per sia rekomendo. Tial ni kun kontentiĝo konstatas, ke la skandinavaj membro-ŝtatoj de UNESKO iniciatis profundan studon de la lingva problemo, kun la eventuala enkonduko de Esperanto. Estas nur necese atingi plimulton en UNESKO por tiu propono. Kaj por tio estas nenio bezona krom la subteno de ĉiuj vekiĝintaj ŝtatoj evoluantaj, inter ili afrikaj.

Per tio Afriko povas fari historie neforgeseblan kulturagon.

Vilho Setälä

————

* Cornelis Berg

Mapo de Afriko

Neniu alia kontinento havas tiom da sendependaj ŝtatoj (majuskle sur la mapo), kiel Afriko. Ĉi tiu tute freŝa ”rekordo de sendependeco”, rapide atingita dum la nuna jardeko, signifas preskaŭ nur tion, ke antaŭaj limoj koloniaj nun estas limoj ŝtataj. Ekonomie, kulture kaj – kion oni malofte rimarkas – lingve la novnaskitoj ankoraŭ fortike ligiĝas al Eŭropo, eĉ se ili jam alidirekte serĉas politikan aliancon.

—————————

[NOTO skribita en 2005

La ĉi-supra mapo de Afriko enhavas ĉi tiujn nomojn:  

MAROKO, ALĜERIO, TUNIZIO, LIBIO, EGIPTO, Ifnio HISP., Madejro PORT., 
Kanariaj I. HISP., Hispana Saharo, MAŬRITANIO, MALIO, NIGERO, ĈADO,
SUDANO, ETIOPIO, Franca Somalio, Verdkabaj I. PORT., SENEGALIO,
GAMBIO, Portugala Gvineo, GVINEO, SIERALEONO, LIBERIO, EBURA BORDO,
SUPRA VOLTAO, GANAO, TOGO, DAHOMEO, NIGERIO, (BIAFRO), KAMERUNO,
CENTRAFRIKO, Hispana Gvineo, GABONO, KONGO, KONGO Dem. Resp.,
UGANDO, KENJO, SOMALIO, Kabindo PORT., Angolo PORT., ZAMBIO, RUANDO,
BURUNDO, TANZANIO, MALAVIO, Mozambiko PORT., Sudokcidenta Afriko,
SUDAFRIKO, BOCVANO, RODEZIO (BR.), LESOTO, Svazilando BR.,
MADAGASKARO, Komoroj FR., Sejĉeloj BR., Reunio FR., MAŬRICIO

La tiamaj (1968) sendependaj landoj estas majuskle skribitaj. La 
tiama situacio ŝajnas detale reflektita sur la mapo: ekz. aperas 
interkrampe Biafro, kiu tiutempe (sen sukceso) luktis por 
sendependeco interne de Nigerio (nuntempe oni skribas ”Niĝerio”), 
kaj Rodezio (nuna Zimbabvo, tiam deklarinta sin sendependa sub 
blankula reĝimo) aperas majuskle sed kun interkrampa indiko ”BR.” 
por indiki neagnoskon fare de Britujo.]

—————————


AVENTUROJ EN ESPERANTA SOMERO

Fotoj de E.Järvinen kaj B.Kankaanpää

La ĉi-jaran someron markis escepta aktiveco inter la Finnlanda esperantistaro. Estas klare videble, ke la proksimiĝanta 54-a Universala Kongreso jam stimulis la esperantistojn al konsiderinda vigliĝo, sed ankaŭ la ekstera publiko montras kreskantan intereson pri la internacia lingvo. Okazis sukcesa (proksimume 30 partoprenantoj) kurso en la Somera Universitato de Turku, du esperantistoj prelegis en Jyväskylä dum la tiea somera Kultura Festivalo, kaj en Isoranta ĉe la alia fino de lago Päijänne pli ol cent esperantistoj kampadis por pliprofundigi sian lingvoscion.

Mi vizitis en Isoranta (komunumo Sysmä) meze de la intensa studsemajno. La kurson jam tiam estis vizitintaj pluraj raportistoj de ĵurnaloj kun centmila legantaro; la antaŭan tagon estis farita intervjuo ankaŭ por la finna radio. Malgrau tio ĉi la tendaro grandioze akceptis ankaŭ redaktoron de Esperanta Finnlando (kun apenaŭ unumila disvastiĝo). Tuj post la alveno oni fiksis je mia brusto insignon de la tendaro kaj alportis dokumentujon kun programo kaj turismaj broŝuroj. Ĉio pruvis, ke pri la aranĝo respondecas kompetentaj personojn.

Post abunda gastigo per tagmanĝo kaj kafo, mi jam forgesis, ke temas pri aranĝo por lingvaj studoj. Sed la aliaj ne estis forgesintaj: baldaŭ kolektiĝis la partoprenantoj de la daŭriga kurso gvidata de redaktoro Andrzej Pettyn. Rigardo al la programfolio montris, ke funkcias ankaŭ kursoj elementa kaj porinfana kaj ke por tiu tago estas krome antaŭviditaj informa kunveno pri la 54-a Universala Kongreso kaj distra vespero.

Isoranta estas kampadejo posedata de la urbo Lahti. En ĉi tiu malnova bieno, kie oni povas loĝi aŭ en siaj propraj tendoj aŭ en la loĝejigitaj grenejoj, kolektiĝis pli ol cent esperantistoj kaj komencantoj el Finnlando, kelkaj partoprenantoj venis ankaŭ el Svedujo, Germanujo kaj Norvegujo. La viglaj esperanto-kluboj en Heinola, Lahti kaj Vääksy estis la aranĝintoj, sed la ĉefan respondecon portis sro Taisto Suontausta, distrikta inspektoro, el Vääksy. Konsiderante la tre mallongan tempon, kiun oni havis por trovi la lokon, plani la programon kaj – antaŭ ĉio – havigi la partoprenantojn, la rezulto estis grandioza. Mi rekomendas, ke niaj esperantaj aŭtoritatuloj ne forgesu sron Suontausta, kiam ili bezonas personojn kun organiza talento.

Certe la lingvolecionoj tre malofte estas malpeza travivaĵo por finno, sed la tendaro rekompence prezentis multajn ĝuojn. Mi aŭdis, ke iuj ĉiutage sin banis en saŭno, multaj ŝajnis dormeti sur la suna herbejo, vespere stariĝis pli-malpli verda rondo familia friti kolbasojn en la fajrujo. Kaj la ĉefa amuzaĵo – kompreneble – estis la babilado.

Dum mia vizito okazis ankaŭ la unua en la tuta mondo publika prezento de la ĵus aperinta esperanta disko: kantis samideano M.A.Numminen (”Kun mia virino en la parko de nia Parlamento”) per sia konata, ĉarme orelŝira falseto kaj fraŭlino Päivi Paunu (”Ĉiuj homoj”, el la deklaracio de homaj rajtoj), kies voĉo plene kompensis la antaŭan. Dum ni trinkis kafon, sinjoro Pettyn rakontis al mi pri la interesaj esperantistaj personecoj, kiujn li renkontis ĉi tie: ekzemple unu novkonato tre ŝatas manĝi betulfoliojn. Mi aŭdis ankaŭ pri nova naturmetodo multnombre bredi esperantistojn – metodo plej sekreta kaj verŝajne inventita de iu viro.

Je la deksepa kaj duono ni kolektiĝis ĉirkaŭ radioricevilo por aŭskulti la esperantan elsendon de Pola Radio. Kiam komenciĝis la ”Leterkesto”, ĉiuj streĉis siajn orelojn por pli bone aŭdi la mirindajn aventurojn raportitajn de diverslandaj aŭskultantoj. Vere harstariga estis la rakonto de fraŭlino Ihander el Pietarsaari: ŝi estis kuirinta lakton aŭskultante al Pola Radio, kaj ĉiuj ja povas diveni, kio okazis dum ŝi iris pli bone agordi la ricevilon.

Je la tria horo en la sekvanta mateno mi adiaŭis la tendaron kaj ekveturis al Helsinki. Sed baldaŭ vidiĝis survoje viro, kiu svingadis siajn manojn, iom laca li aspektis. Ni bremsis kaj demandis, kio urĝas. ”Ĉu vi havaŝ a-alumetojn?” li demandis, kaj montris al ni cigaredon. Mi ne havis, sed feliĉe mia kamarado povis helpi la svingulon. Li kortuŝite dankis nin, sed ankoraŭ unu demandon li kuraĝis: ”Ĉu vi ŝĉiaŝ, kie . . . mi povuŝ trovi knabinojn. . . ĉi tie?” Nu, ni klarigis, ke ne, ni ne konas ĉi tiun lokon, kaj tie li restis sur la malplena vojo. Iom ruĝokule li rigardis la grandan ruĝan sunon leviĝi el la oriento. – hl

Infanoj-kursanoj ekskursas, instruas Helena Riikonen

Infana kurso ekskursas sub la gvido de instruistino Helena Riikonen.

Taisto Suontausta; intervjuo por radio

Taisto Suontausta

Redaktoro de la Finna Radio intervjuas tendaranojn. Interpretas Reino Järvinen.

La kampadeja radiostacio, Ove Jägermalm

Ove Jägermalm kaj OH3AC, la kampadeja radiostacio.

Andrzej Pettyn; T. Suontausta

Mienoj de la esperanta somero: Andrzej Pettyn en Turku kaj en Isoranta.

La tendarestro: ĉiam sub laborpremo.




Dipl.inĝ. Ove Jägermalm

VETERPROGNOZOJ EL LA KOSMO

Scivolo, eco plej nature homa, iam en fora pasinteco igis homon unuafoje grimpi sur altan monton kaj tie rigardi la ĉirkaŭe etendiĝantan pejzaĝon. Tiel li povis vidi la limojn de la mondo: simile ĉiuflanke, la tero fine malaperis, kaj komenciĝis la ĉielo. Povas esti, ke la monto estis sufiĉe alta por trapenetri nubojn kaj la scivolema grimpulo trovis sin sur roka insulo en vata maro. Ĉu li eble tiam deziris al eĉ pli alta loko, supren en la aero, por ankoraŭ pli bone kaj pli vaste vidi?

Pasis jarmiloj. Intertempe Galileo inventis teleskopon kaj baldaŭ povis raporti, ke troviĝas montoj kaj ebenaĵoj ankaŭ sur la luno. La homo ekhavis vastajn perspektivojn en la ekstera universo, sed sian propran hejmplanedon li ankoraŭ ĉiam devis observi nur pecon post peco kaj el la detaloj konjekti la ecojn de la tuto.

La unua paŝo en la ĝusta direkto – supren – okazis en la 19-a jarcento, kiam oni utiligis balonon por forlasi la tersupraĵon. Sed la balonoj ne kapablis multe superi la montojn. Nur nia jarcento kaj la aeroplanoj konsiderinde pliforigis la horizonton.

La unuaj kilometron postulis centmilojn da jaroj; en nia tempo la rekordoj subite kreskis tiom, ke jam estas sensence paroli pri altecrekordoj – temas simple pri distancoj. Jam en 1940 oni faris la unuajn fotografaĵojn pri la tero per raketportita kamero, kiu atingis 100 km. Kiam la unua vera vetersatelito ekorbitis en 1960, regula elkosma observado de la tuta tero iĝis realaĵo.

Kio do igas la desupran observadon tiel grava? Ni vivas kvazaŭ sur la fundo de profunda maro, la atmosfera oceano. La nuboj, kiuj facile flugas super niaj kapoj, apartenas al enormaj vetersistemoj, kiujn oni devas koni por ellabori fidindajn prognozojn. De sur la tero oni povas vidi nur partojn de la sistemoj. Cetere, gravaj veterfenomenoj kiel ciklonoj, ventoj kaj uraganoj ofte naskiĝas super la maroj, kie ne troviĝas fiksaj observejoj.

La priteraj fotoj, kiujn liveras satelitoj, facile donas superrigardon pri la nubformacioj kovrantaj nian planedon. Daŭra observado de la fenomenoj donas valorajn informojn pri la karaktero kaj moviĝado de la ŝtormoj kaj aliaj veteraĵoj. – Memkompreneble estas, ke la teron oni ne observas nur pro scienca intereso. La du grandaj ”kosmaj potencoj” havas multajn kaŭzojn observi unu la alian, kial ne ankaŭ per satelitoj?

Ekzistas du specoj de foto-perantaj sistemoj. Unu el ili utiligas ensatelitan surbendigilon, kiu konservas la bildojn ĝis kiam la satelito superpasas difinitan ricevejon. La alia sistemo faras kaj elsendas la bildojn samtempe, tiel ke oni povas rekte vidi la tiumomentan situacion.

La satelitaj bildoj, same kiel la televidaj, konsistas el linioj, sed la sistemo formas nur 4 liniojn en sekundo. Unu bildo havas 800 liniojn kaj ĝia elsendado daŭras do 3,3 minutojn. La ricevitajn bildojn oni povas registri sur magneta bendo aŭ, helpe de katodradia tubo (televida ekrano), sur filmo.

Krom nuboj oni vidas sur la bildoj regionojn kovritajn de neĝo kaj glacio, en la vintro estas eble montri eĉ ŝippasejojn sur la kovritaj maroj. Impona naturspektaklo estas la disrompiĝo de glacio sur Arkta Oceano: Laŭ la bordoj de Gronlando kaj Islando la glacia tavolo peciĝas en flosojn, kiuj kovras po multaj kvadrataj kilometroj. Ventoj kunpelas la blokojn kaj formas preskaŭ artajn figurojn. La fotoj montras eĉ tiajn fenomenojn, kiel la inundojn de Nilo, ŝanĝojn de bordlinioj ktp.

Oni ankoraŭ nur komencas utiligi la bildojn. Multo da spertoj estas bezonata por trovi la plej bonajn rimedojn de plena ekspluato. Ĝis nun la vetersatelitoj funkciis ĝenerale nur duonjaron, sed la tekniko progresas. Estas planite havigi por la tero minimume du samtempe orbitantajn kaj fotantajn satelitojn.

La vetersatelitojn evoluigis la Kosma kaj Aviada Administracio de Usono (NASA), sed ili estas celitaj por tutmonda utiligo. Oni povas ricevi la bildojn per relative malmultekostaj aparatoj. NASA liveras al la uzantoj de la veterbildoj manlibrojn por interpreti ilin kaj por kalkuli satelitajn orbitojn.

Elsatelita foto pri Eŭropo

PORTRETO DE VINTRA EŬROPO.

Malvarma aspektis Eŭropo en la mateno de la 19-a de februaro 1968, kiam la usona vetersatelito Essa 6 peris ĉi tiun vidaĵon al Finnlando. La bildo estas transprenita per speciala ricevilo konstruita kaj uzata en la firmao Vaisala Oy, kiu speciale produktas vetersondilojn kaj rilatajn instrumentojn.

Grandan parton de la kontinento kovras nuboj; tamen malsupre dekstre oni vidas (sub la litero A kaj la angula marko) la boton de Italio, kiun obskurigas forta sunreflektiĝo el la apuda Adria Maro. En la sudaj partoj de Skandinavio kaj Finnlando regas frosto kiun akompanas klara vetero. Plej klare distingiĝas suda Svedujo, kie la grandaj lagoj Vänern kaj Vättern estas senglaciaj. La marbordoj ne ĉie bone reliefiĝas, ĉar la glacikovritaj marpartoj aspektas similaj al neĝa tero.


SEINÄJOKI

Seinäjoki estas dinamika moderna urbo en la gubernio de Vaasa. Ĝi situas meze de la sudbotnia ebenaĵo, ĝi do ne povas oferti al turisto eblecojn por montgrimpado aŭ por lagaj ŝipvojaĝoj. Anstataŭe, ĝi povas montri modernan arkitekturon, vigle kreskantan akonomion kaj ankaŭ bonkreskan verdejon en la naturparko Törnävä.

Ĝuste en Törnövä fondiĝis la unua centro de Seinäjoki. En la 18-a jarcento tie estis konstruita ferfabriko, kiu sukcese ekfunkciis, kaj baldaŭ poste ankaŭ pulvofabriko. Malgraŭ oftaj eksplodoj en la pulvejo, la posedanto de la Törnävä-bienego nur pliigis sian industrian entreprenemon kaj rapide sinsekve fondis du muelejojn, tegolfabrikon, bierfarejon kaj ĉarnirforĝejon.

Nuntempe la bienego de Törnävä kun siaj naturparko, ruinoj de la loka praindustrio, kampadejo, provinca muzeo, somera kafejo kaj naĝejo estas la plej interesa vidindaĵo en la urbo. La nuna Seinäjoki, kiu nur en 1960 oficiale akiris urban rangon, centriĝas iom norde de sia iama fondejo. La 17 000 loĝantoj vivas en urbo de multaj ŝovelmaŝinoj, gruoj kaj skafaldoj. La nova administra kaj kultura centro planita de la mondfama arkitekto Alvar Aalto estas unika esplorejo por amikoj de la konstrua arto.

Mapo: Finnlando kaj Seinäjoki

Veteranoj el
SEINÄJOKI

En Seinäjoki funkcias ankaŭ esperanta klubo, kies movforto estas lokomotivestro J.Röyskö, kiu mem havis sian unuan kontakton kun la lingvo jam antaŭ 30 jaroj, sed komencis ĝin vere lerni nur en 1957 en Pietarsaari. Poste li aktive interesiĝis pri la afero, kaj daŭre pliprofundigis sian lingvoscion. Nun li intervjuis por Esperanta Finnlando kelkajn veteranajn esperantistojn en la urbo. – Red.

Sinjorino A.Mantere rakontis, ke ŝi partoprenis studgrupon de la lingvo jam ĉirkaŭ 1920. La kursojn tiam gvidis instruisto Ahonen. Oni lernadis vintre, vice vizitante la hejmojn de la kursanoj. La grupo nomiĝis ”Ligilo”, kelkaj membrokartoj estas ankoraŭ konservitaj, same unu granda esperanta flago.

Sinjoro Valde Niemelä, 76-jara eksa fervojisto memoris ke en la 1920-jaroj la konata finna verkisto kaj politikisto Santeri Alkio vojaĝadis inter Laihia kaj Vaasa. Sro Niemelä tiam estis konduktoro de la tiea fervojo, kaj konatiĝis kun esperanto per libretoj donitaj de Alkio. Kune kun sia antaŭ nelonge mortinta frato Antti li eĉ gvidis klubon en la laborista domo en Seinäjoki.

okdekjara sinjoro O.Pellikainen petis, ke oni ne intervjuu lin. Oni tamen memoru, ke iam aperis bulteno "Esperanto-Airut" redaktata de li.

Sepdekjara emerita pastro V.Hautanen komencis studi la internacian lingvon en 1921, kiam li estis instruisto en Ylistaro. Li tie ankaŭ gvidis kurson. Pastro Hautanen ankoraŭ estas membro en la instruista E-asocio. Li partoprenis la 14-an Universalan Kongreson en Helsinki 1922 kaj li esprimis, ke estus dezirinde aranĝi en la venonta jaro apartan kunestadon por la partoprenintoj de la 14-a.

Urbodomo de Seinäjoki

Seinäjoki: la urbodomo.





NI GRATULAS

LA ĈENERO

Kaarlo Jokinen

Kaarlo Jokinen 60-jara

En 1936 oni filmis “La Botistojn“ (Nummisuutarit). La rakonto enhavas gracian minueton. “Do dancu minueton“, diris la direktisto al la gvidanto de la popoldancgrupo. Al tute nekonata muziko la gvidanto devis improvizi koreografion por danco, kiu ordinare ne apartenas al la finna popoldancado.

La koreografiisto estis Kalle Jokinen. La popoldancgrupo de la E-Laborista Klubo dancis en pluraj grandaj filmoj krom ”La Botistoj” – ekzemple en “Sep fratoj“ kaj en “Pohjalaisia“. Eĉ en 1936 la popoldancado estis nur unu zorgero de Jokinen. Post la taglaboro li instruis Esperanton.

La militoj rompis lian E-agadon. Li servis kiel radiisto en la Karelia Istmo. Poste la agado vigliĝis denove. En 1948 Jokinen transprenis de Kalle Huuskonen la instruadon de Esperanto en la laborista instituto. Inter 1949 okazis intensa instruado prepare al la Olimpiaj Ludoj de 1952. Inter 1945 kaj 1966 li zorgis la E-Libroservon. Iom post iom komenciĝis koresponda kurso por blinduloj (poste transprenita de lia propra lerninto, Raimo Karvinen), kaj alia por la E-Instituto de Finnlando, kiun Jokinen ankoraŭ prizorgas.

En 1950 mi mem decidis veni al Finnlando kaj volis korespondi pri tiu temo. Mi hezitis skribi al la UEA-delegito de Helsinki, ĉar mi timis, ke li estas tro grava persono aŭ tro okupita zorgi pri tiel bagatela afero. Sed kiam mi mi alvenis en 1951, min akceptis la delegito – Jokinen, kompreneble – kaj faris ĉion por helpi min kaj glatigi mian vojon. Okupita li tamen estis. Lia delegita laboro – nur parto de lia agado – donis al multajn zorgojn. Poste li fordonis ĝin por dediĉi sin al la preparoj de la SAT-kongreso en Helsinki en 1958.

La SAT-kongreso lasis agrablajn memorojn al ĉiuj partoprenantoj. Ĝi estis la unua grava renkonto de eŭropaj esperantistoj en Finnlando post la dua mondmilito. Jokinen estis la prezidanto kaj plej laboranta ano de la LKK. “Oni ne rigardis la horloĝon. . . Mi devis preni stimulilojn“, li diras.

Jokinen ne estas pioniro de Esperanto. Lia laboro ja estas tro lastatempa, kaj li eble neniam devis labori absolute sole. Eble oni povus nomi lin ĉeneroponto. Dum ioma periodo – ni diru, iam inter la dua mondmilito kaj 1964, li estis unu el la timige malmultaj gvidantaj esperantistoj, kiuj igis la aferon antaŭen.

La nuna stato de la landa movado estas multe malpli ol perfekta, tamen pasis jam la tempo, kiam la tuta afero dependis nur de unu homo aŭ de eta grupo, kies nombron oni povis taksi per la fingroj de unu mano. Tion ni ŝuldas grandparte al Jokinen. Sen Jokinen, la E-movado de Helsinki estus nur pala spegulaĵo de sia nuna stato, kaj la tutlanda movado estus nepre malpli forta ol ĝi estas. – rjm

HERMAN NOPONEN 75-JARA

Tre konata kaj ŝatata esperantista persono en Tampere, instruisto Herman Noponen festis sian 75-jariĝon en la 22-a de majo. Li mem neniel volis festi tiun okazon, li ja plurajn fojojn spertis preskaŭ egalajn dum la vivo. . .

La internacia lingvo jam de juneco regis en lia vivo. La lernado komenciĝis en nordfinnlanda popollernejo en 1920. Dum la jaroj, la intereso daŭris kaj kreskis.

Multajn en- kaj eksterlandajn samideanojn li gastigis kiel la ĉefa delegito de Tampere-regiono. Jam 20 jarojn li entuziasme instruis la ligvon en la Laborista Instituto de Tampere kaj Nokia. Plurajn kongresojn li jam partoprenis kaj je sia naskiĝtago li estis sin preparanta por la UK en Hispanujo.


LA LOKA KONGRESA KOMITATO, unua parto

LKK-anoj 1: N.G.Narvala, Erkki Kääriäinen, 
Veli Kolari, Jorma Ahomäki, Harri Melasniemi

N.G.Narvala prezidanto

Erkki Kääriäinen vicprezidanto

Veli Kolari Sekretario

Jorma Ahomäki ekskursoj

Harri Melasniemi informado

LKK-anoj 2: Irja Klemola, Severi Parko, 
Anna-Liisa Parko, Reino Järvinen, Raimo Strandén, Oskari Lehtivaara,
Erkki Järvinen, Heljä Favén

Irja Klemola vicprezidantino

Severi Parko artaj aranĝoj

Anna-Liisa Parko infana kongreseto

Reino Järvinen sekretario

Raimo Strandén protokolsekretario

Oskari Lehtivaara programo

Erkki Järvinen loĝigo

Heljä Favén membrino



ESPERANTA FINNLANDO (fondita en 1918), ĉefredaktoro: Vilho Setälä

Adreso: Esperanta Finnlando, Lokero 13048, Helsinki 13. Aperas 9-foje jare. Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk (15 rpk); abonu prefere per la poŝta ĝirkonto 6915. Anoncprezoj: tuta paĝo 100 mk, duona 50 mk, kvarona 25 mk; pli malgrandaj unukolonaj 0,35 mk/mm. – Eldonas Fondumo Esperanto.
Redaktoroj: Harri Laine, R. J. Milton. Ĉies kontribuaĵoj estas bonvenaj.

meder-offset-hki-68