Ĉi tio estas parto de la enhavo de 
Esperanta Finnlando numero 6/1968. 

La teksto estas laŭeble senŝanĝa, eĉ 
evidentaj presaj aŭ lingvaj eraroj ne estas 
korektitaj. Dum la pretigo de ĉi tiu 
dosiero povis enŝoviĝi novaj eraroj.



ESPERANTA FINNLANDO A

1968 numero 6 Septembro


LA CELOJ DE LINGVOINSTRUO EN BAZA LERNEJO

En Finnlando oni volas enkonduki instruon de unu lingvo ekster la gepatra en ĉiujn bazajn lernejojn. Tamen oni ne esprimis publike, kio estas la celo de la planata instruo, kiun oni nune emas efektivigi per ĝeneraligo de la instruo de angla lingvo. Pro tio ni publikigis en finna lingvo referaĵon pri diversaj alternativoj de tiu celado – en nia informa bulteno, pri tio ke la taggazetoj ne volis publikigi tie ni volas reveni al la temo.

De malnovaj tempoj oni instruis la latinan lingvon en la celo instrui la ĝeneralajn principojn de lingvistiko. Ĉi tiuj servus la instruadon de la propra lingvo same kiel ĉe atingo de la modernaj lingvoj.

Ŝajne neniu tamen plu proponas la latinan kiel bazan lingvon. Plejparte oni rekomendis al finnoj aŭ la svedan aŭ la anglan lingvon. Neniun el ili ni povas konsideri laŭcela. La instruo ja okazas en stadio, kie la posedo de la propra lingvo estas ankoraŭ manka – oni ne forgesu, ke la ”patrina lingvo” estas por la plejparto de la infanoj nur dua lingvo post la hejme lernita loka dialekto. Tial ankaŭ la ortografio, malgraŭ sia fonetikeco estas al ili ankoraŭ necerte. Pro tio la instruo de ĉi tiuj nefonetike skribataj lingvoj estas destinita miksi la fonetikan percepton de la infanoj kaj ilian kapablon skribi ĝuste. Ne necesas akcenti la negativan influon de tiu instrua en aliaj rilatoj – vortara kaj stila. La supozita celo ne estas atingebla.

Alia vojo tamen kondukas al la celo. E.N. Setälä diris jam en 1921: ”Esperanto kiu tre lerte imitas historie evoluintan lingvon, sed kie la ’esceptoj’ mankas, estas eĉ pli utila ol la latino kiel eksplikanto de ĝenerala gramatiko, ĉar ĝi prezentas la gramatikajn kategoriojn en senkompara pureco.”

Elementa instruado kompreneble povas en ia grado prepari la lernantojn al posta lernado, precipe de sama lingvo kaj eventuale de parenca alia lingvo. Tamen, ĉar temas pri instruo de ĉiuj infanoj de frua lernoaĝo, ni opinias, ke atingo de pozitivaj rezultoj estas utopia. Unue, nur minorito de la lernantoj havas specialan talenton lerni lingvojn por vere enprofundiĝi en la sistemon de sinesprimo. Aliparte tute mankas premisoj ricevi en relative mallonga tempo sufiĉan nombron da kompetentaj instruistoj, kiuj efektive regas kaj posedas la instruatan lingvon parole kaj skribe.

Kontraŭe, pri la instruado de Esperanto ekzistas konvinkaj spertoj rezulte de provoj en diversaj landoj. En nia lando efektiviĝis, laŭ iniciato de la Instrua Administracio, kvinjara provo (en Somero). Grupo de lernantoj ricevis dum la unua jaro ses instruajn horojn en Esperanto ĉiusemajne, kiel la sola fremda lingvo. De la dua jaro ili lernadis germanan lingvon kun sama semajna hornombro kiel la kompara klaso, kiu eklernis la germanan jam de la unua jaro. Post du jaroj da germana lernado la ”Esperanto-klaso” estis egalpaŝa kun la kompara klaso, kaj ĉe la fino de la kvina jaro ĝi estis klare pasinta, per la kvarjara studado, la rezultojn de la kvinjara studado de la kompara klaso, tiel en parolkapablo kiel en la skribaj ekzercoj.

La studado de Esperanto do signifas ŝparon de tempo de la vidpunkto de lernado de alia lingvo.

Eble estas la celo doni al la lernantoj de baza lernejo tiom da praktika parolkapablo, ke ili povas gvidi eksterlandan gaston? Tio premisas instruistojn, kiuj kapablus elekti la uzatan vorttrezon tiel, ke la lernantoj povus per imito atingi almenaŭ limigitan eblecon kompreni kaj uzi la lingvon. Kiam ni scias, ke nuntempe malmultaj finintoj de la licea kurso (post okjara studado de la sveda lingvo) povas elturniĝi en Stokholmo, ni kuraĝas forte dubi pri la atingebleco de tia celo.

Kontraŭe la nomita provo en Somero montris, ke el la infanoj dum unu jaro lernintaj Esperanton jam povis sekvi la instruadon de geografio, donitan en Esperanto de instruisto, kiu ne sciis eĉ unu vorton de la enlanda lingvo. La eksperimentaj lernantoj povis almenaŭ post la dua lernojaro libere interparoli kun samaĝaj eksterlandanoj aŭ partoprenante Infanan Kongreson aŭ akceptante fremdulojn el aliaj landoj dum somera libertempo.

La sperto montris, ke eĉ mezlernejanoj malfacile atingis daŭran kontakton kun fremdlandaj samaĝuloj, ĉar ilia lingvoscio ne permesis laŭaĝe prudentan interŝanĝon de ideoj. Unuflanke, la finnaj lernejanoj ne deziras korespondon kun multe pli junaj infanoj, aliflanke la samaĝuloj baldaŭ enuiĝas al la ”infaneca” korespondo, rezultanta el manka lingvoscio.

Tute alia estas situacio en Esperanta korespondo. Samaĝuloj estas sur sama nivelo de lingvoscio kaj mensa evoluo, sendepende de la patrujo. La premisoj por leteramikeco estas bonegaj. Kaj ili estas efektive uzataj tiel por grupa kiel por individua korespondo.

Tre disvastigita estas la iluzio, ke lernado de unu fremda lingvo akcelas internacian sintenon. Profesoro Paavo Ravila, kanceliero de la Universitato de Helsinki, diris pri tio aŭtoritatajn vortojn: ”La angla lingvo ne povas, pli ol la franca aŭ la germana, respeguli la tutan eŭropan kulturon. ... La vekiĝo de la aziaj popoloj kun centmilionoj da membroj estas fakto... La leviĝon de la rusa lingvo inter la plej gravajn frandajn lingvojn de la mondo nenio povas povas kontraŭstari. En ĉi tiuj cirkonstancoj laŭ mia kompreno nenio krom planlingvo povas certigi vastan, universalan komunikadon inter ĉiuj popoloj... La sintrudo de fremda, vivanta nacia lingvo en dominantan pozicion en la vivo de malgranda lando signifas fakte la iom-post-ioman morton de ĝia nacia kulturo... ĉar lingvo kaj kulturo estas nedisigeble interligitaj.

Ni parolis pri la korespondado per Esperanto. La kontaktoj per tio atingeblaj kompreneble ne limiĝas al unu nacio aŭ lingvoteritorio. Esperanto estas lernata kaj uzata en almenaŭ 80 landoj. La fakto, ke la nombro de esperantoj estas pli malgranda ol tiu de iu alia lingvo, ne estas esence grava. Korespondemuloj estas ĉie troveblaj, kaj ĉi tiuj konsistas el personoj, kiuj deziras sin evoluigi per helpo de eksterlandaj kontaktoj. Ni niaparte interŝanĝas konstante presaĵojn kaj korespondas persone kun homoj el kvardek landoj. La traduka literaturo de Esperanto formas al ni pontojn al multajn landoj kaj precipe ankaŭ al kultursferoj, kun kiuj finnoj preskaŭ ne havas kontaktojn. ESTU LA CELO KIA AJN, Esperanto kiel la unua fremda lingvo donas la plej solidan bazon por atingi ĝin.


En vendejo amanto demandas vendiston: ”Ĉu vi havas bildan poŝtkarton kun ĉi tia surskribo: ’Al mia unika amatino’? ”
Vendisto: ”Jes ni havas, sinjoro.”
Amanto: ”Tiam mi petas du dekduojn.”


La lingvoproblemo, lerneja kaj monda
(Daŭrigo el la aprila numero)

Esperanto povas esti rigardata kiel komuna literatura lingvo de la hindo-eŭropa lingvofamilio, tutsame kiel nia – la suoma literatura lingvo estas konsistaĵo el siaj dialektoj,

Eĉ se Esperanton parolas neniu popolo kiel sia gepatra lingvo, ĝin nuntempe uzas en konversacioj, korespondado kaj multnombraj ĉiujaraj kunvenoj milionoj da homo el la plej multaj landoj de la mondo.

Politike Esperanto estas tute neŭtrala: neniu popolo posedas al ĝi pli grandan rajton ol alia. Tiurilate ĝi tamen ne estas neŭtrala, ke pro la menciitaj kaŭzoj ĝi estas por la hindo-eŭropanoj rimarkinde pli facila ol por ni aliaj. Ĝi estas ĉefe eŭropa lingvo. Sed ĉar ĝuste la eŭropaj scienco kaj tekniko fariĝis iom post iom propraĵo de la tuta mondo, estas tute nature, ke ankaŭ ĝia lingvomaterialo kunsekvas. Ni aliaj nacioj povas esti ĝojaj, se eĉ iu nia specialaĵo, kiu venis en la mondan konscion, povas iam kaj tiam kun sia vizitkarto kunveni, kiel ekz. nia vorto ”saŭno” (suoma banejo). Kaj se ni mem jam estas laŭeŭrope kleraj, ni ankaŭ posedas grandan kvanton el ĝia kulturvorttrezoro.

Malgraŭ tio Esperanto estas facile lernebla lingvo por kiu ajn, multoble pli facila ol kiu ajn fremda nacia lingvo. Eĉ tiom, ke oni povas ĝin ellernidum tre modera tempo – eĉ dum malpli longa ol sian patrinan lingvon – preskaŭ egale bone kaj perfekte kiel la lastnomitan. Tiu paradokso baziĝas sur la fakto, ke ĝiaj vorttrezoro kaj gramatiko estas restriktitaj al la nur vere necesa; en ĝi ekzistas nenio vana, ne senbezonaj vortoj kaj preskaŭ neniaj esceptoj. Per la genia vortderiva sistemo la nombro de la lernotaj vortoj malpliiĝis ĝis oneto de tio, kion oni devas lerni en ĉiu fremda nacia lingvo.

Kiel la kriterio de la facileco de la lingvo mi rigardas la malmultecon de la enmemore tenendaj elementoj en la lernotaĵo. Tiaj ekzistas en Esperanto malpli ol en naciaj lingvoj. La skribo estas jam tute fonetika, same kiel en nia suoma lingvo, kiu tiarilate estas unika en nia kontinento. Kiel pruvo pri la esprimkapablo de Esperanto eble sufiĉas mencio, ke al ĝi estas interalie tradukitaj en ankaŭ al alilandano tute ĝuindan lingvon Sep fratoj de Aleksis Kivi kaj la popolepopeo Kalevala – niaj du plej gravaj literaturaĵoj.

La esprimeblo de Esperanto tamen havas siajn limojn, se oni komparas ĝin kun la propra patrina lingvo de kiu ajn. Ĉi tiuj limoj estas samaj ekzistantaj kiam ni devas esprimi nin per fremda nacia lingvo, kiun ni opinias estri tre bone.

Prof. Tauno Nurmela taksas, ke eĉ en nia dulingva lando ekzistas apenaŭ unu el milo, kiu scipovas preskaŭ perfekte kaj sambone ambaŭ el niaj oficialaj lingvoj, la suoman kaj la svedan. El tio li faras konkludon, ke de la praktika vidpunkto oni ne povas ĝenerale taŭge lerni pli ol unu lingvon, la patrinan. Eĉ tiel, ke se dua, fremda lingvo estas lernenda sambone kiel la patrina, oni povas timi ĉe tre multaj eĉ malfacilajn spiritajn perturbojn.

Tial ĝuste tiu lingvo, kiu estu la dua lingvo por ĉiu, devas posedi la strukturon kiel eble plej simplan kaj facile lerneblan.

Kaj la kostoj? Komence oni opiniis, ke por la Unuiĝintaj nacioj-organizo (UNO) du lingvoj sufiĉus, la angla kaj la franca; nun ilia nombro jam pliiĝis ĝis ses. Ĉar ĉiu nova lingvo, aprobita kiel oficiala lingvo de UNO, pojare pliigas la kostojn de la organizo per ĉ. 200.000.000 dolaroj, la leganto povas mem taksi, kiom da lernejoj, bibliotekoj, hospitaloj kaj aliaj kulturinstitucioj oni povus liveri al la evolulandoj, se tiuj sumoj estus ŝparataj anstataŭigante la plurajn lingvojn per unu sola – neŭtrala lingvo. Kaj tio certe ne estus sola ŝparaĵo, Ekz. ĉiuj internaciaj kunvenoj, kongresoj pagas nuntempe ekstreme multekoste por la sinkroninterpretado kaj specialaparatoj. Kaj spite tio, la plej granda parto de la partoprenantoj sentas, ke ilia lingvo estas diskriminata. Ankaŭ ne povas formiĝi senpera kontakto inter la diverslingvanoj!

Ĉu ne tamen tia internacia kongreso estus multe pli agrabla por ĉiuj partoprenantoj, kie ĉiu povas sin turni al la alian senĝene sen interpretisto; kie do eĉ familiara konversacio kaj vigla diskutado estas eblaj inter ĉiuj kongresanoj apartenantaj al kiu ajn lingvogrupo; kie parolprogramaj distradoj, kiel teatro, bonhumoraj prezentadoj ktp. estas ĝueblaj de ĉiuj; kaj pensante precipe la internaciajn kunvenojn de la gejunuloj, kie nenio malhelpas eks. aranĝi ankaŭ retorajn kaj deklamajn konkursojn, por ne paroli pri tio, kiom multe pli simple kaj malplikoste estas aranĝi ilin.

Novajn perspektivojn malfermas la lerneja eksperimento, kio okazis en mia mezlernejo kunhelpe de la instrua administracio en la jaroj 1958–1963.

La paralelaj sekciaj klasoj B kaj C estis komparataj. La programo en la fremdaj lingvo estis sama ekde la dua jaro (klaso), ankaŭ laŭ la lecionnombro dum la semajno, sed B komencis en la unua jaro (11-jaruloj) studi la germanan kaj C Esperanton, kun 6 lecionoj posemajne. Ankaŭ la geografio estis ekde la dua jaro instruata per la internacia lingvo.

Kiam por la eksperimento destinita 5-jarperiodo estis finiĝonta, inspektoro el la instrua administracio, lerneja konsilanto Olli Sampola vizitis la lernejon por esplori la lernadon de la fremdaj lingvoj ĉe tiuj komparaj klasoj, aprile 1963. En sia insekta protokolo li internalie diras:

”La komenco de la lingvoinstruado per Esperanto laŭ la rezultoj de la ĝisnuna eksperimento almenaŭ ne malpliigis la eblecojn lerni aliajn fremdajn lingvojn. Tiel komparante la scipovon de la germana lingvo ĉe la 5B kaj 5C klasoj, la 5C donis al mi pli favoran bildon. Ĝi estis atinginta la nivelon de la 5B en la kurso, montris dum la lecionoj pli bonan aktivecon kaj ankaŭ en siaj skribaj taskoj estis pli elstara. La 3 C kompreneble postrestis la klason 3B en la kurso, sed la aktiveco de la klaso kaj lernemo ŝajnis evidente pli bona ol tiu de la paralela 3B.” . . . ”Akompanante la studadon ĉe la komensanta stadio mi rigardas ebla, ke la relative rapida progreso ĉe la studado de Esperanto instigas en la juna studento entreprenemon kaj memfidon kaj tiel progresigas ĝenerale la estiĝon de la favora pozitiva sinteno kontraŭ la lingvostudado.”

Tiel favora kaj afabla raporto pri la signifo de la Esperanto por la lingvostudado ĝenerale estis eĉ por mi mem surprizo, rigarde tion ke la eksperimentado okazis en treege malfavoraj cirkonstancoj. Interalie mi mem malsaniĝis jam dum la unua eksperimenta jaro tiom grave, ke jaron poste mi devis entute lasi la laboron en la lernejo. – Mi ja sciis, ke perfekte science aranĝita, responda eksperimento en Anglio rezultigis tutsamon.

Se oni vere permesas lernejan eksperimentadon kaj ĝiaj rezultoj montras didaktikajn plibonigojn kaj malpezigon ĉe la lernolaboro precipe en lingvoinstruado, kiu tiugrade ŝarĝas la lernejon speciale en la malgrandaj landoj, oni estus atendinta, ke almenaŭ la instrua administracio admonus daŭrigi la eksperimenton, se ne plu en la sama lernejo, tamen ekz. en iu elementa lernejo, kie nun ek de la tria jaro oni komencis instrui fremdan nacian lingvon. Tiu mia propono ne trovis aprobon! Se la novaj eksperimentoj plifortigus la nun ricevitan rezulton, oni povus ja pripensi, ĉu eventuale ĉiu lingvoinstruado estus komencenda per Esperanto. Kaj kiam oni poste en aliaj landoj sekvos nian ekzemplon, la problemo de la internacia lingvo solviĝus per si mem.

Jen parto el mia lerneja reformo. Ili alportus notindan efikecon al kelkaj flankoj de la formala instruado. Ilia efektivigo alportas malfacilaĵojn nur tial, ke la nuntempe leĝdona generacio ne vidas en ili al si mem plu ian utilon, ĝi ne volas eĉ konatiĝi al ili kaj abomenas eĉ penson plani ion por 20 jarojn pli postaj homoj. Plej facile ja ĉiam estas kvitigi la aferojn per la ripetaĵo de Sinuhe de verkisto Mika Waltari: tiel estis kaj tiel estos.

Ĉar nun nia lernejo komplete estas reformata, mi prezentas la supran en la okazo, ke iu el ili eventuale forgesiĝis en la reformo.

Joel Vilkki


NOVAJ FORTOJ EKLABORU

La nuna numero de Esperanta Finnlando estas la lasta sub mia redaktado. Forlasante ĉi tiun ĝojigan kaj plorigan taskon, mi memorigas al ĉiu leganto, kaj precipe al la novaj redaktoroj, la frontpaĝan rubrikon de EF numero 5/1967: ”Ne estu tro serioza, samideano.”

Harri Laine


AŬTUNA KONFERENCO
de la finna esperantistaro

en Dipoli, Otaniemi, apud Helsinki
2–3 novembro 1968

PROVIZORA PROGRAMO

Sabaton 2.11: Jarkunveno de Esperanto-Asocio de Finnlando, eblecoj por grupaj diskutoj, interkonatiĝa kaj distra vespero

Dimanĉon 3.11: Ĝenerala kunveno, diskuto pri aktualan aferoj, precipe kongresaj. Ebleco rigardi kongresajn ejojn.

Detalaj sciigoj pri la konferenco en baldaŭa invitletero


ESPERANTO-ASOCIO DE FINNLANDO,
SUOMEN ESPERANTOLIITTO r.y.
VUOSIKOKOUS

Yhdistyksen vuosikokous pidetään Dipolissa, Otaniemessä, marraskuun 2. päivänä alkaen noin kello 13. Kokouksessa käsitellään sääntäjen määräämät asiat.

Hallitus


LA REVUO ESPERANTO MODERNIGITA

La revuo ”Esperanto” – la oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio – prezentas al siaj legantoj sian novan vizaĝon ekde la junia numero de ĉi tiu jaro. Grandaj, klaraj titoloj el modernaj litertipoj, varia aranĝo de la tekstoj adaptita al ilia enhavo, pli multaj kaj pli grandaj ilustraĵoj – ĉio kune kreas impreson freŝan kaj allogan.

Ankaŭ la stilo de la artikoloj kaj informoj ŝanĝiĝis direkte al pli facila legebleco: dikliteraj resumetoj super multaj artikoloj donas anticipe ideon pri la enhavo. La redakcio respondis al diversaj kritikoj per aparta klopodo redukti la amplekson de la pli ”oficialaj” informoj kaj doni al la abonantoj pli da efektiva ”legaĵo”.


RADIO VARSOVIO ELSENDOS TRI FOJOJN TAGE

Komence de la 15-a de oktobro la Pola Radio, kiu ankaŭ ĝis nun elstaris kiel la rekorda elsendanto de esperantlingvaj programoj, triobligas sian elsendotempon. Anstataŭ la ĝisnuna unu duonhoro ĉiutage, ekde tiam aŭdiĝos tri same longaj elsendoj, el kiuj la matena programo estas ripeto de la vespera. La ondoj kaj tempoj (en Finnlando) estas la jenaj:

00.30–01.00: 25,09 m, 31,45 m, 42,11 m, 50,04 m kaj 200 m. 07.30–08.00: samaj ondoj. 17.30–18.00: 25,34 m, 31,50 m.


LAŬSTATUTA KUNVENO

Konsiloj al societaj funkciuloj kaj membroj

Estas grave ke la kunvenoj de registrita societo okazu laŭ la leĝo kaj laŭ la demokrataj principoj. Se ne tiel okazas, kiu ajn membro rajtas pledi pri nuligo de decidoj faritaj. Ankaŭ en societoj neregistritaj estas rekomendinde, jam pro ekzerco, procedi simile.

MALFERMO

La prezidanto de la societo salutas la kunvenintojn, eventuale per paroladeto. Se la statuto de la societo tion postulas, li finas jene:

Mi petas, ke la kunveno elektu al si prezidanton. Bonvolu proponi kandidatojn!

Membro A: Mi proponas membron K.

Membro B: Mi subtenas la proponon.

Prezidanto de la societo: Membro K estas proponita. Ĉu estas aliaj proponoj? – Ne. Membro K estas elektita prezidanto de la kunveno. Bonvolu veni sur la podion.

La elektita prezidanto (de nun nomota EP): Mi dankas pro la konfido. Mi invitas membron S kiel protokoliston. Bonvolu.
(Laŭkaze oni elektas protokoliston simile kiel la prezidanton)
Estas elektotaj du ĝustigontoj de la protokolo. (La membroj proponas du ĉeestantojn – ĝenerale ne pli, pro kio voĉdono nenecesa). Membroj C kaj D estas proponitaj . . . kaj elektitaj (frapo per klabo).

(Simile estas elektataj kontrolistoj por voĉdonoj)

(Se necese oni kontrolas la ĉeestantojn kaj iliajn rajtigilojn, kiuj prefere estu kolektitaj antaŭ la malfermo. Ofte sufiĉas, ke la ĉeestantoj notas sian nomon kaj adreson sur cirkulanta listo)

EP: La kunveno estas kunvokita laŭ la statuto jene. . . Ĉu estas kaŭzo al rimarkigo? . . . Ne? La kunveno do estas decidrajta. (klabo).

Atentigo. Ĉiu, kiu volas ion diri, petas parolon samtempe informante sian nomon, prefere per skribita slipeto, kiun li/ŝi transdonas al la protokolisto. Se oni permesas parolpeton buŝan, la petanto vokas ”Prezidanto” kaj tuj aldiras sian nomon, se la kunveno ne estas tiel malgranda, ke la protokolisto certe konas ĉiun ĉeestanton persone. Subteno, postulo de fermita baloto, notota en protokolo nepartopreno en la decido, diferenca opinio aŭ protesto kontraŭ decido estas informenda en petita parolvico kaj prefere donenda skribe al la protokolisto.

EP: La estraro proponas jenan laborordon por la kunveno. . . Ĉu vi aprobas ĝin? . . . Estas proponita jena aldono. . . Nenia rimarkigo plu? La laborordo estas aprobita (Klabo). Ni transiras al la unua punkto de la laborordo. Mi petas la sekretarion de la societo prezenti la proponon de la estraro.

Sekretario raportas kaj finas per klara propono por decido.

EP: Vi aŭdis la proponon de la estraro. Volu pritrakti la proponon kaj esprimi vian opinion.

Membro M: (Detaligas sian opinion). Sur bazo de tio mi ne aprobas la proponon de la estraro, sed proponas jenan rezolucion . . .

Membro N: Mi proponas iom alian modifon de la propono de la estraro. . . .

Membro P: Mi subtenas la proponon de N.

Membro R: Mi subtenas la proponon de M.

Membro S: Mi subtenas la proponon de la estraro (eĉ sen tia subteno, la propono de la estraro devas esti prezentata al voĉdono).

EP: Estas proponitaj du modifoj aŭ kontraŭproponoj kaj ambaŭ estas subtenitaj. Devas okazi voĉdono. Membro M proponis jene: . . . Ĉu la resumo estas ĝusta? Bone; mi nomos ĝin ”la propono M”. – Membro N proponis jene. . . Ĉu ĝuste komprenite?

Membro N: La resumo ne estas tute ĝusta. Mi. . .

EP: Volu prezenti vian proponon skribe.

Post paŭzeto, EP Legas la proponon kaj diras: Mi nomos ĉi tiun proponon ”la propono N”. – Unue ni devas voĉdoni inter la du proponoj M kaj N. Mi petas, ke la membroj, kiuj preferas la proponon M nun levu siajn manojn (ekstariĝu). La kontrolistoj volu kalkuli la voĉdonantojn! Dankon. Nun levu la manojn la subtenantoj de la propono N. Kalkulite? Dankon. La propono M ricevis 35 voĉojn, la N 25 voĉojn. Nun ni devas voĉdoni pri la propono M kontraŭ tiu de la estraro. Volu unue la membroj, kiuj subtenas la proponon de la estraro levi siajn manojn. Kalkulite? Dankon. – Kaj kiuj voĉdonas por la propono M.Ĉu la nombro estas kalkulita? Dankon. La rezulto de la voĉdono estas: la kunveno akceptis la proponon de la estraro per 45 voĉoj kontraŭ 15. (Klabo).

Noto. Oni povas ankaŭ formuli la voĉdonon tiel ke ekzemple en la lasta voĉdono oni fiksas: kiu voĉdonas por la estrara propono, voĉdonas ”jes”, kaj kiu subtenas la alian proponon voĉdonas ”ne”. Se iu postulis voĉdonon per fermitaj biletoj, la EP fiksas, por kiu propono oni skribu ”jes”, por kiu ”ne” (la propono de estraro estas ĉiam ”jes”), se oni ne simple skribas, kiel supre ”M” aŭ ”N”.

EP: Sekvas pritrakto de la dua punkto. La sekretario bonvolu. . .

Sekretario raportas.

EP: Vi aŭdis la proponon. Bonvolu diskuti pri ĝi.

. . . . .

EP: Dum la diskuto ne estas farita ia propono nova. Ni do konstatas, ke la propono de la estraro estas akceptita. (Klabo). Ni povas transiri al sekvonta punkto.

. . . . .

Sekvas elektoj. bonvolu proponi kandidatojn.

Diversaj membroj proponas kandidatojn, subtenataj de aliaj membroj.

A) Unua alternativo.

EP: Sekvantaj personoj estas proponitaj kaj subtenitaj. Ĉar ilia nombro ne superas la nombron de la elektotaj membroj, mi deklaras ke la proponitaj kandidatoj estas ĉiuj elektitaj al la posteno (ekz. de estrarano). (klabo).

B) Dua alternativo.

Estas proponitaj 12 kandidatoj por la 10 postenoj. Ni devas procedi al baloto per fermitaj biletoj. Ĉiu (voĉdonrajta) membro skribu sur slipo la nomojn de la 10 kandidatoj, kiujn li/ŝi elektas. Unu el la kontrolistoj voku la nomojn de la voĉdonantoj kaj ĉiu alvenu por lasi sian voĉdonilon, kiam alvokita. Post tio ni faros paŭzeton dum kiu la rezulto estos elkalkulata.

. . . . .

EP: La rezulto de la baloto estas jena: . . . La nomitaj personoj do estas elektitaj. (Klabo).

. . . . .

Ĉiuj punktoj de la laborordo estas pritraktitaj. Mi deklaras la kunvenon finita, dankante ĉiujn partoprenintojn pro serioza kaj sindona laboro. (Klabo).



NI FUNEBRAS

V.J.KOSTIAINEN 1889–1968

Disiris la informo pri la morto de V.J.Kostiainen, iam prezidanto de ”Finna Laborista Esperanto-Asocio” kaj poste reprezentanto de Esperanto-Asocio de Finnlando en la komitato de UEA. Sed volis kredi la novaĵon nur tiuj, kies kontaktoj kun li estis ĉiam skribaj. Ekzistas multaj 80-jaruloj, kiuj aspektas laŭ 70 jaroj, sed Kostiainen estis 78-jarulo kun aspekto laŭ maksimume 58 jaroj. Ne nur la aspekto lin junigis, same multe tion faris la maniero kaj forto de agado. Kiam antaŭ tri jaroj la esperantistoj de Eŭropo iris por Universala Kongreso al Japanio, preskaŭ ĉiuj ligiĝis al karavanoj aŭ almenaŭ al grupetoj por forŝovi de si la vojaĝan ŝarĝon ĉi-foje tre grandan; ”nur” 75-jara Kostiainen migris sole, venkante ĉiujn embarasajn situaciojn kiel en ludo!

Per sia morto V.J.Kostiainen eĉ rompis promeson. Iam antaŭ kelkaj jaroj esperantistoj diskutis planojn de estonteco ne tute proksima; tiam Kostiainen, por montri sian rajton kunesti en la diskuto ”promesis” vivi ankoraŭ minimume 20 jarojn. La kunvenanoj akceptis lian promeson kun aplaŭdo, sed sen rido – por ridi la vortoj sonis tro realaj.

V.J.Kostiainen estis pioniro sur multaj kampoj de bonfara agado; Esperanto estis unu el ili. Me Mem spertinte la preman sorton de spiritema homo en materie malfavora sociala medio, li dediĉis sin al agadoj, kiuj celas plialtigi la vivonivelon de la malbonfarta klaso: ĝian ekonomian kaj aparte ĝian spiritan nivelon. Li kunestis en la fondado de "Työväen Sivistysliitto”, la Kleriga Asocio de la Laboristaro. Ĉi tiu merito savis lian vivon per individua amnestio, kiam post la interna milito de 1918 li troviĝis en grupo de ”ruĝuloj” kolektive kondamnita al morto. Aparte li estis rimarkinta la eblecojn de Esperanto por vastigo de la spirita horizonto inter homoj, al kiuj la eksteraj cirkonstancoj ne permesas konsumi tutajn junultempajn jarojn en la lernado de fremdlingvoj. Tiel li ankaŭ enestis en la ekirigo de laborista Esperanto-movado en nia lando, kaj li gvidis tiun movadon tiel longe, kiel necesis la diferencigo laŭ ”burĝoj kaj laboristoj”. Poste li laboris en la kadro de la unuigita landa Esperanto-organizaĵo, kiun li dum sia lasta vivoperiodo reprezentis ĉe UEA.

V.J.Kostiainen ricevis nomon neforgeseblan en iu tago antaŭ proks. dek jaroj, kiam li, agante el propra iniciato, sen kadro aŭ apogo de organizaĵo, kunvokis ”ĉiujn suomajn esperantistojn” al ”konferenco”, kiu malgraŭ sia karaktero privata enblovis novan aeron en la movadon delonge dormetantan. Nuntempe ĉi tiuj jaraj konferencoj, kies tradicio restos ligita al la memoro de Kostiainen trans lian morton, estas unu el la konstantaj organoj por nia aktivado. Kiel hodiaŭ Suomio povus inviti la mondon por Universala Kongreso, se ne dum jaroj ”la konferencoj de Kostiainen” estus maturigintaj la farantojn kaj ilian faraĵon?

De florkrono metota sur la tombon de V.J.Kostiainen, la prezidantino de EAF legis vortojn de danko ”al tiu eterna junulo, kiu ankaŭ en cirkonstancoj malfavoraj kredis je idealoj kaj batale havigis lokon al ili”. Ankaŭ ekster nia lando estas multaj samideanoj, kiuj sufiĉe konas Kostiainen por kompreni, ke li ĉi tiun dankon meritas!

Hemmo Tietti



ESPERANTA FINNLANDO (fondita en 1918), ĉefredaktoro: Vilho Setälä

Adreso: Esperanta Finnlando, Lokero 13048, Helsinki 13. Aperas 9-foje jare. Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk (15 rpk); abonu prefere per la poŝta ĝirkonto 6915. Anoncprezoj: tuta paĝo 100 mk, duona 50 mk, kvarona 25 mk; pli malgrandaj unukolonaj 0,35 mk/mm. – Eldonas Fondumo Esperanto.
Redaktoroj: Harri Laine, R. J. Milton. Ĉies kontribuaĵoj estas bonvenaj.

meder-offset-hki-68